La Blogo de Maria

Se zorgi pri la vivo
Pli frue en ĉi tiu jaro, la usona kontraŭabortiga aktivulo Bryan Kemper vizitis Irlandon, la landon kiu havas la plej striktan leĝon rilate abortigojn en Eŭropo. Surloke Kemper esprimis kiom bele estas  troviĝi en “senabortiga lando”. Spite la fakton ke kompreneble Irlando ne estas senabortiga, ĉar en ĉiu lando kie abortigoj estas malpermesataj ili okazas kontraŭleĝe, malfacilas pensi pri la katolike konservativa Irlando kiel ia paradizo. Pro la lastatempa laboro de EU por igi Irlandon akcepti la Lisbonan traktaĵon, abortigoj ĝenerale kaj Irlando specife fariĝis aktuala temo en nia mondoparto. En unio, kie oni forte laboras por igi Turkion atenti homajn rajtojn, oni nun pretas doni garantion al Irlando konservi sian striktan abortigleĝon. Laŭ mi la situacio estas miriga.

La organizaĵo prezidata de Bryan Kemper nomiĝas en la angla “Stand True – Christ Centered Pro-life” (”Restu fidela – Kristcentrita porviva organizaĵo”). La kontraŭabortigaj organizaĵoj ofte nomiĝas simile – io kun “jes al la vivo” aŭ “por la vivo” en la nomo. Spite tion, la reprezentantoj de tiuj organizaĵoj ne vere estas frape homamaj kaj ne ŝajnas same multe zorgi pri  naskiĝintaj homoj, kiom pri embrioj kaj fetoj. La antaŭa prezidento de Usono George W Bush, ekzemple, multe zorgis pri usonaj embrioj, sed malpli pri irakaj infanoj kaj plenkreskuloj.

Mia klara impreso estas ke konservativan vidpunkton rilate abortigojn ofte akompanas (aliaj) netoleremaj vidpunktoj pri virinoj, samseksemuloj, enmigrintoj, krimuloj k t p. Nemalofte la aktivuloj kontraŭ abortigoj subtenas mortpunon, kaj plej ofte ili havas radikojn en la plej konservativa interpreto de la biblio. Kaj okulfrape ofte ili estas viroj.

Laŭ La Monda Organizaĵo pri Sano (WHO) ĉiujare estas farataj proksimume 20 milionoj da neleĝaj abortigoj en la mondo. Oni taksas ke pli ol  70 000 virinoj mortas ĉiujare pro kontraŭleĝaj abortigoj. Kaj en la tria mondo unu el la plej oftaj mortkialoj por virinoj en fekunda aĝo estas ĝuste sekvoj de neleĝaj abortigoj.

La afero estas, ke la mondo ne estas perfekta. Oni povas kiom ajn deziri ke ne estiĝu nedezirataj gravedecoj, sed tio de ĉiam okazas kaj plu okazos (precipe en landoj kiuj same ne permesas preventilojn!) kaj kiel sekvo virinoj de ĉiam faras kaj ĉiam faros abortigojn kiel ajn, nur multe pli riske ol se abortigoj estas leĝaj.

Iuj homoj ŝatas simplajn solvojn al komplikaj problemoj. Unu ŝajnsimpla matematika operacio kiun kontraŭuloj de abortigoj ŝatas elmontri estas 1+1=2. Laŭ ilia rezonado la virino do estas unu korpo, la embrio aŭ la feto alia kaj unu el ili ne rajtu decidi pri la vivo aŭ morto de la dua. Se oni ne mem estis graveda (kaj multaj el tiuj ĉi homoj ne estis, pro la simpla fakto ke ili estas viroj) oni eble pensas ke la afero estas tiom simpla. Se aliflanke oni estis graveda, kaj eĉ naskis, oni scias ke la simbiozo kun la nenaskito komenciĝas per la ekscio pri la gravedeco kaj ke la malfiksado de la umbilikŝnuro daŭras la reston de la vivo. Per tio mi volas diri, ke neniu pensu ke abortigo estas facila kaj leĝera afero. Plej ofte nur en ekstreme malfacila situcio virino elektas tian solvon.

Laŭ mia mondkoncepto, socio en kiu virinoj havas la finan decidon pri sia korpo, kaj kie ĉiuj infanoj estas bonvenaj,  estas multe pli homa ol socio en kiu virinoj estas konsiderataj naskomaŝinoj.

Viroj kiuj malamas virinojn
Mi jam planas, ke kiam mi fariĝos pensiulo mi pasigos miajn tagojn legante. Kiam la vivo fariĝos pli malrapida kaj la farendaĵoj pli malmultiĝos, mi legos konstante ampleksajn, atentokaptajn librojn de bonaj verkistoj, ne timante ke iu min interrompos aŭ ke ĉiutagaj rutinoj aŭ laboro min malhelpos. Mi legis ĵus la unuan krimromanon en la internacie furora serio de Stieg Larsson. En la sveda originalo ĝi havas la titolon “Viroj kiuj malamas virinojn” (Män som hatar kvinnor), kaj la problemo dum la legado estis ĝuste la fakto ke mi ne estas pensiulo, nek momente ferias, kaj do mi havas aliajn devojn krom legi.

Ĉar la libro ja estas vere kapta, kun sia lerte konstruita intrigo. Temas pri granda teksaĵo de ligoj, homoj, faktoj, okazaĵoj en la nuno kaj en la historio, kaj mi opinias ke la verkisto tre bone sukcesas krei reton sen rimarkeblaj mankoj, kun bona ekvilibro inter la diversaj partoj kaj flankoj de la rakonto.

La konata, evidente karisma ĵurnalisto Mikael Blomkvist ricevas la taskon skribi biografion pri fama sveda industria familio, sed la vera, kaŝa, tasko estas esplori kio okazis al juna virina membro de la familio, malaperinta enigme en 1966. Kiel kunlaboranton Blomkvist havas junan virinon, Lisbeth Salander, escepte inteligenta, ribela persono kun forta volo, kun problema fono kaj eble aŭtisma.

Larsson ne atingas la nivelon de personkreado de iu Oates (ĉu iu krimromanisto iam faras, eble la ĝenro metas tiajn limojn?), tamen kaj Mikael kaj Lisbeth kaj pluraj aliaj estas interesaj personoj en kies kompanio estas agrable restadi. Grava en la romano estas ankaŭ la socie rilata mesaĝo, aludita en la titolo: la perforto kontraŭ virinoj far viroj. La temo ripetiĝas plurfoje, akompanata de de tempo al tempo aperanta statistiko pri la fenomeno.

Nur en Svedio – lando de 9 milionoj da loĝantoj – estis venditaj 3 milionoj da ekzempleroj de la libroj de Larsson kaj la rajtoj estas venditaj al 40 landoj. Kiuj estas la kialoj por tiu furoro? Mi ne scias, sed mi provis elpensi kelkajn.

Krimromanoj entute estas furora ĝenro, kaj multaj verkistoj, malpli bone verkantaj, vendas amason da libroj. La kvalito de la romanoj de Larsson kompreneble elstaras, sed tio ne sufiĉas. Mi kredas ke la historio de la eldonado interesas kaj verŝajne ludas rolon: ja Stieg Larsson mortis pro koratako antaŭ la apero de la unua romano, nur 50-jara. Oni diras ke li similis al Mikael Blomkvist: intense laboranta ĵurnalisto kiu dormis malmulte kaj trinkis multe da kafo (kaj multe fumis). Kaj la posta historio estas drama, ĉar estiĝis konflikto ene de la familio pri la heredaĵo. Larsson nome ne estis oficiale edziĝinta al sia vivkamaradino, kaj ĉar ili ne havis infanojn, ĉiujn rajtojn al la libroj heredis liaj patro kaj frato.

Por klarigi la vendosukcesojn eksterlande verŝajne necesas kompreni la ekzotikecon de la socio, medioj kaj homoj, kaj simile ja lastatempe furoras ekzemple la romanoj de la afgana verkisto Khaled Hosseini. En kio konsistas tiu ekzotikeco en la libroj de Stieg Larsson mi kompreneble ne vidas, sed min tre interesus scii. Manuel Pancorbo mencias en sia blogo kelkajn detalojn. Jes – la ciumado estas tute normala, la plurala viumado estas tre, ofte tro, formala en la sveda. Kaj jes – svedoj trinkas multe da kafo, sed eĉ mi, kiel fidela kaftrinkanto, miras  pro la granda kafkonsumado de Mikael Blomkvist. Mi emus konsili al li ne trinki tiom da kafo meze de la nokto, sed aliflanke li eble tiukaze ne solvus la enigmon   Krom trinki kafon, la ĉefroluloj multe duŝiĝas kaj krome amoras (Mikael Blomkvist altiras virinojn kiel floroj abelojn),  kaj eble la priskribado, do ne la okupiĝoj mem, estas ekzotikaj. Mi ne scias.

Dume mi emas legi ion alian, krome mi havas multe da deviga legado, sed poste venos la ferioj, kaj tiam mi lasos la duan volumon kapti min.

Kun admiro
En Skandinavio ne decas tro admiri. En kulturo en kiu gravas esti sendependa, individua, sinrealiga kaj prefere skeptika ol naiva, ne taugas admirado. Nia variaĵo de kristanismo ne havas sanktulojn, nek papon, inter la homo kaj Dio estu rekta, senpera kontakto, do kion oni povus atendi.

Tamen – kompreneble oni admiras, iuj nur pli kaŝe ol aliaj. Multaj ŝajnas admiri la reĝan familion, ekzemple, aŭ aliajn homojn sufiĉe famajn, sufiĉe distancajn por plenumi la lokon de sanktuloj. Finfine mi kredas ke admirado estas natura, eĉ bona, kaj funde temas pri tio ke ekzistu io alstrebinda, io pli bona kaj granda ol oni mem.

Oni povas ja do iom interesiĝi pri la objektoj de sia admirado. Gereĝoj plej ofte ne estas admirindaj, laŭ mi, kaj mi ne admiras tiajn. Mi ankaŭ ne admiras nian ĉefministron, nek la gvidanton de la politika opozicio de mia lando, nek la gajninton de la Eŭrovizia kantkonkurso, aŭ tiun kiu saltas plej alte en la mondo, nek Ivon Lapenna. Mi eble tamen iomete admiras Zamenhof, mi konfesu tion.

Mi admiras ankaŭ aliajn antaŭulojn, homojn kiuj havis viziojn nekutimajn por sia tempo kaj kies pensoj kaj kuraĝo ion alportis al la estonteco. Mi admiras homojn kiuj kuraĝas erari. Krome mi admiras homojn kiuj kapablas rimi, precipe tradukitajn kantotekstojn. Mi admiras homojn kun stirpermesilo. Mi tre multe admiras iujn ĉiutagajn heroojn kiuj ludis gravan rolon por miaj infanoj, precipe iujn iliajn instruistojn, sed eĉ pli mi eble admiras unu mian konaton kiu dediĉas sian profesian vivon al mortmalsanaj homoj. Ŝia famo ne atingas tiun de niaj gereĝoj, sed ŝia intuicio, kunsentemo, aŭskultemo kaj sinteno al la vivo kiel io vivinda en ĉiu minuto estas admirinda kaj imitinda por kiu ajn.

Mi ankaŭ tre multe admiras miajn infanojn, kaj samkiel la plej multaj gepatroj mi vidas ilin kiel pli bonajn versiojn de mi mem. Kaj jes, konfesinde, mi ankaŭ kelkfoje admiras min mem, en tiuj maloftaj momentoj kiam mi sukcesis venki miajn proprajn limojn, kiuj eble estis nur – imagitaj.

Paskaj krimoj
Kvar liberaj tagoj lige al pasko ŝajnas kiel eterno. Hodiaŭ estas la unua. Mi jam komencas timi ke la eterno havas limojn kaj ke mi ne havos tempon fari ĉion kion mi dezirus, do krom festi kun la familio svedan paskon sabate kaj finnan dimanĉe: dormi longe matene, tamen ellitiĝi frue por matenmanĝi en trankvila soleco kun la ĵurnalo, purigi, baki, kanti, rezervi somerajn flugbiletojn, telefoni gravajn vokojn, retkorespondi, verki esperantlingvan blogaĵon, verki svedlingvan librorekomendon, iri al kinejo. Legi. Dio donu al mi tempon.

Mi decidas ĉiun tagon prioritati la farendaĵojn en ordo.  Jam ĵaŭde posttagmeze survoje de la laboro mi plenumas unu el la plej gravaj pritoritatoj: mi aĉetas poŝlibran krimromanon. Almenaŭ ĉi tion oni faru paske. La elektado kaj aĉetado mem estas parto de la ĝuo, kaj poste estas ĝuo teni la poŝlibron en la manoj, senti ĝian molecon kaj flari la odoron de nova libro. Legado estas ne nur intelekta sed ankaŭ fizika sperto, do neniu provu trudi elektronikajn librojn, almenaŭ ne al mi.

Inter la eksportaĵoj el la najbara Norvegio al mia lando – Svedio – la tradicio legi krimromanon paske certe estas inter la ĉefaj. Mi tute ne scias kiel estiĝis la tradicio, sed mi plene konsentas ke pasko estas tre taŭga tempo por legi ĝuste krimromanon. Mi legas mem krimromanojn malofte – ne pli ol kvar en jaro. Oni povas satiĝi je la limoj de la ĝenro, je la dramaturgio, kiu malofte permesas profundiĝon en temojn ekster la solvado de la enigmo. Sed samtempe ravas ĝuste la dramaturgio – la lerte konstruita rakonto, la kontrastoj inter  hororo kaj idilio, certeco kaj necerteco kaj la scio ke oni mem ĉion spektas de distance.

Miasperte, la ĝusta humoro por legado de krimromano estas tipe printempeca: luma kaj leĝera. Melankolio postulas alian literaturon. Al nelegantoj de krimliteraturo ĉi aserto eble sonas kontraŭdire. Mi dirus ke (krom eble pri la personeco de la leganto) temas pri la alirmanero de la rakonto. Krimromanoj ne temas unuavice pri la morto, eĉ ne pri murdoj, sed la akcento estas sur la solvado de la enigmo kaj la dinamiko de la rakonto. Gravas elvoki senton de streĉo.

Eble iu interesiĝas pri tio kiun krimromanon mi elektis? Unu de la islanda verkisto Arnaldur Indriðason, kun la origina titolo Grafarþögn (kies signifon mi ne konas). Temas pri brila verkisto, kun la – por bonaj krimromanistoj bezonata – kompreno pri subtileco.

Bona krimromano estas kiel bombono, kaj ja ankaŭ tiajn homoj bezonas, ĉu ne, precipe paske.

Per publikaj transportiloj
Unu el la plej interesaj lokoj por observado de homa interagado estas publikaj transportiloj. Ĉar mi laboras en alia urbo ol kie mi loĝas, mi havas abundajn okazojn ĉiutage por tia studado. Vintre mi veturas per tri veturiloj por veni al la laboro: unue per urba buso, poste per trajno kaj poste denove per urba buso. Veturi per publikaj transportiloj postulas energion, sed estas ankaŭ instrue.

Sendube la moroj, la neskribitaj reguloj, ĉi-rilate varias internacie. Jen ekzemploj pri analizeblaj elementoj de la publiktransporta interrilatado kun ekzemploj precipe el mia ĉiutaga medio.

Kiel oni eniras. En Finnlando mi observis ke homoj silente vicatendas ekster aŭtobusoj kaj orde eniras laŭvice, sed en Svedio ne regas simila ordo.

Kiel oni sidiĝas: ĉe ni oni sidiĝas kiel eble plej dise en la buso aŭ trajnvagono. Sidiĝi apud iu eblas kompreneble nur se ne estas liberaj unuopaj sidlokoj. Mi evitas sidi apud tro dikaj homoj, kiuj prenas tro da loko. Problemeto aperas se oni sidas apud iu sur la ekstera loko kaj liberiĝas multaj lokoj alie en la buso. Ĉu eblas ŝanĝi sidlokon? Ĉu la apuda ulo povus tiam ofendiĝi? Mi kredas ke ŝli povus ofendiĝi, sed ĉar tiu verŝajne same volonte kiel oni mem havus duoblan lokon, ŝanĝi tamen eblas.

En mia matena interurba trajno estas ofte observebla la  fenomeno “amaspensado” aŭ “grupa pensado”. Temas pri tio ke oni kredas ke la majoritato pravas. Alivorte: se oni en unu vagono vidas ke estas neniuj liberaj sidlokoj kaj ke homoj staras, oni emas kredi ke tio signifas ke ankaŭ en aliaj vagonoj ne estas liberaj sidlokoj. Pro longdaŭra sperto mi tamen scias ke se oni iras sufiĉe longe, kutime oni ja trovas sidlokon. Simple necesas ignori rezignintajn aŭ acidajn voĉojn kiuj asertas ke ne indas serĉi ĉar sidlokoj ne plu estas.

Kiam homoj en publikaj transportiloj ĉe ni komunikas pri iu veturrilata temo la tono estas kutime  afabla, fakte temas pri unu el tiuj okazoj en la ĉiutaga vivo kiam eblas per tre malgranda rimedo komuniki kaj akcepti afablecon: ” Ĉu la loko apud vi estas libera?”,  “Kiam ni alvenos al la stacio X?” Pri ceteraj temoj, kun la simpla celo komuniki, babilas kutime nur infanoj, ebriuloj aŭ frenezuloj.

Mi konfesu ke okazas ke mi pensas  pri homo ke tiu estas idioto, kompreneble nur se mi estas vere laca, la mallumo tro kompakta kaj la horoj ĝis la reveturo ŝajnas tro multaj. Mi antaŭlonge elpensis specialan inteligentecteston, kiun ne ĉiuj kunpasaĝeroj trapasas kun sukceso. Ĝi estas aplikebla kiam mi sidas ĉe fenestra loko, iu sidas apude kaj mi volas eliri.  “Pardonu, mi devas foriri ĉe la sekva haltejo”, mi diras kaj tiam…  la homo stariĝas kaj aŭ korekte observas kie estas la plej proksima elirejo kaj moviĝas for de ĝi  – aŭ  stariĝas inter nia sidejo kaj la pordo tiel ke mi tamen devas puŝiĝi preter la homon…

Oni povas multon diveni pri homoj, eĉ kiam ili nenion diras, en publikaj transportoj. Kaj eksterlande ĝuste en tiaj veturiloj eblas ion kompreni pri la ĉiutaga vivo de kutimaj homoj. En la moskva metroo antaŭ multaj jaroj mi ŝatis studadi la homojn kaj iliajn aspektojn,  la lacecon, la transportatajn kestojn kun tomatoj kaj mandarinoj, la kondutojn.  Okazis ke iu demandis: “Kiun libron vi legas, kaj en kiu lingvo?” Antaŭ ol  respondi mi fakte ne pensis “idioto”, nek “ebriulo”, sed nur “nesvedo”…

Se mi estus en la Elekta Komisiono
Ankaŭ ĉi-jare mi – kun iom da hezito – pagis la membrokotizon al UEA. Kiel simpla membro mi do volas utiligi la rajton esprimi kelkajn pensojn al la pasintUKe eklaborinta Elekta Komisiono (por la sekva estraro, elektota en 2010). En Esperantujo oni ofte opinias ke nur tiu kiu mem agas en la konkreta kampo rajtu opinii. Mi ne membras en la menciita komisiono, do tiuj kiuj opinias ke mi ne opiniu kaj kiuj konsideras konsilojn kritiko kaj kritikon ĉiam negativa, vidu la jenon kiel gvidliniojn por mi mem se mi fakte membrus en la Elekta Komisiono.

UEA strebas esti demokratia organizaĵo, ĉu ne? Por tion plenumi necesas ke estu pli ol unu kandidato por ĉiu posteno, precipe tio gravas rilate la postenon de prezidanto. La kandidatoj estu inter si laŭeble malsimilaj.

Por la posteno de prezidanto notindas ke:

Personaj trajtoj pli gravas ol tio per kio la homo sin titolas aŭ iam sin titolis. Alivorte: la avantaĝo de ekstera brilo ne superu la signifon de kapablo funkcii ene de la organizaĵo. Aŭ: ne serĉu la kandidatojn nur en cirkloj de nunaj aŭ antaŭaj universitataj profesoroj, ministroj aŭ filmsteluloj.

Cetere gravu:

karismo

kapablo komuniki kaj krei retojn

kapablo esti diplomatia kaj samtempe teni personan intregrecon

kapablo trovi bonajn kunlaborantojn kaj poste trakti ilin kun respekto, vidi  ĉies kapablojn

krome kompreneble scii elstare Esperanton, la anglan kaj prefere almenaŭ unu plian grandan lingvon.

Volonte diskutu miajn vidpunktojn!

Rilata ligo:

Elekta Regularo

Ĉu distance?
Homoj en la nuntempa mondo, ekzemple parolantoj de Esperanto, foje miras pri la koncepto “distanco”  kaj kun bedaŭro diras ke “ni, kvankam tiom bonaj amikoj, pro la distanco tiom malofte renkontiĝas. Kaj kiel feliĉe, do, ke ekzistas modernaj komunikiloj”. Pere de ili la distancon eblas preskaŭ ignori.

Antaŭ mallonge mi renkontis konaton de antaŭ longe, fakte najbaron dum kelkaj jaroj antaŭ preskaŭ dudek jaroj. Estas certe dek kvin jaroj de nia pasinta renkontiĝo, tamen, aŭ ĝuste tial,  la hazarda revido estigis reciprokan ĝojon. Mi devis rapide fosi en mia memoro: la nomojn de liaj infanoj, la okupiĝon de la edzino, la cirkonstancojn rilate ilian translokiĝon. Montriĝis ke ni daŭre loĝas en la sama urbo, sed en malsamaj partoj.

La biblioteko en kiu mi jam du kaj duonan jarojn laboras estas la plej granda publika biblioteko de suda Svedio. Pro tio mi ne ĉiun breton konas. Pasintsemajne mi devis serĉi libron en nekonata sekcio kaj trovis angulon, antaŭe ne viditan de mi, kaj surprizita mi spektis la bibliotekon el nova perspektivo. Kaj eksentis ke la koncepto “distanco” estas tre relativa.

Ĉu vi kredas je magio?
Hodiaŭ la unuan fojon mi konatiĝis kun la fenomeno “novcirko”. Kaj jen mi enkondukis novan vorton en Esperanto. En aliaj lingvoj ĝi nomiĝas ekzemple “contemporary circus”, “cirque nouveau” aŭ “nycirkus”.  Al ĉiu al kiu ĝi estas nekonata, mi rekomendas la sperton, kvankam mi kompreneble ne povas garantii la saman kvaliton, nek de la prezentado nek de la sperto.

La esenco de novcirko estas tuteca prezentado, kun artisma strebo, en kiu rolas same teatro, muziko kaj danco kiom tradiciaj cirkartaĵoj kiel akrobatado kaj ĵonglado. Bestoj kaj klaŭnoj forestas.

La hodiaŭa, tre poezia, prezentado en nia urbo ne havis komplikan intrigon, sed ĝi havis temon, difineblan eble per la repliko “kiu estas la diferenco inter esti viva kaj morta?”

Nu, sendube ia respondo al tiu demando estas la fenomeno cirko mem per sia defiado, streĉado kaj transirado de limoj. Kiom la homaj korpo kaj menso kapablas? Nu, almenaŭ tiom: mirinde akrobati en la aero, ĵongli samtempe per sep ringoj, gimnastiki sur mallarĝa ŝnuro aŭ enigme malaperigi homon el kesto.

Do kiuj estas efektivaj limoj por niaj vivoj kaj kiuj estas konstruitaj de ni mem kaj niaj antaŭjuĝoj kaj timoj? Kaj ĉu eblas vivi sed tamen esti morta?

Ĉu vi kredas je magio? Ĉu vi kredas je sorĉado? Ĉu la respondo estas jes aŭ ne, vizitu novcirkan prezentadon!

Rilata ligo:

Cirkus Cirkör

Rakonto pri punkto
Diri ke la interreto revoluciigis la komunikadon estas jam kliŝo, tamen vero. Mi ekde la komenco estas fascinita de ĝiaj ĉienatingeco kaj rapideco, sed ankaŭ konscia pri la perfida allogeco de tiu rapideco. Estas tro facile lasi malĝustan vorton forflugi, per nura klako eblas eldiri ion kion oni en la sekva sekundo pentas. La alia homo kun siaj reagoj ja ne ĉeestas – ŝi aŭ li povas troviĝi kie ajn, ĉu en apuda ĉambro aŭ en la alia fino de la mondo. Kaj kiel interpreti retmesaĝon kiam ne videblas vizaĝo, ne aŭdeblas voĉo, ne eblas interpreti tiujn eksterlingvajn mesaĝojn per kiuj neniam eblas mensogi?

Verdire jen temas pri konflikto ĉe skribaj mesaĝoj ĝenerale. Sed kial la leterskribantoj dum antaŭaj jarcentoj ne uzadis humorsimbolojn, kaj evidente ne sentis bezonon de tiaj? Nu bone, ankaŭ tiaj skribantoj kiaj Shakespeare, Ibsen aŭ Lessing ne uzas aŭ uzis kromsimbolojn similajn al la nunaj ridetuloj en siaj verkoj, sed dum beletraj verkoj celas doni spacon por interpretado, kutimaj homoj per kutimaj mesaĝoj ne volas esti miskomprenataj. Do konfesu ke retmesaĝoj havas specifan karakteron, kiu inkluzivas specifajn riskojn.

Antaŭ mallonga tempo mi estis trafita de punkto, superflua tia, kiu detruis mian noktan dormon. Mi pli frue dum la tago havis seriozan diskuton kun unu el tiuj homoj, vi scias, kiujn oni ne mem elektas, homo kiu apartenas al mia labora vivo. La etoso dum la diskuto estis subtile tensia, tamen ne malferme malamika. Pri rilata temo mi poste sendis grupan mesaĝon al la kolegaro, al kiu ĉi tiu homo respondis – kiel permesas la reto – fulmrapide. Fulmrapide ŝi citis frazon el mia mesaĝo kaj defendis sin kontraŭ ĝia supozata kritiko. Sed ŝi ĉion miskomprenis, ĉar mi ne celis kritikon.

Mi devigis min spiri profunde, mi eĉ devigis min iri hejmen kaj peti konsilon de unu el la plej saĝaj homoj en la mondo antaŭ ol respondi. Tiu ĉi rekomendis ke mi ne traktu la aferon tro serioze, ne plu retmesaĝu sed vizitu la koncernaton en ŝia oficejo kaj klarigu la aferon. Tiel mi ja povus samtempe rideti, vere. Mi aliflanke pensis ke ĝuste vizitoj estas seriozaj, dum retmesaĝoj estas malseriozaj, leĝeraj kiel papilioj.

La tutan vesperon mi turnadis frazojn kaj vortojn en la kapo antaŭ ol formuli perfektan, klarigan, aferecan, amikan retmesaĝon. La problemo estis nur, ke tralegante la mesaĝon post sendo, mi malkovris troan punkton. La lasta frazo, la plej grava, finiĝis per du punktoj anstataŭ unu. Diable. La problemo do estis ke eblas miskompreni ke ne temas pri troa punkto, sed pri mankanta tria punkto, do ke el la grava, perfekte formulita frazo mi forlasis ion kion la alsendato mem divenu. Kaj kio tio povus esti…

Mi iritiĝis kaj nervoziĝis kaj meze de la nokto mi ekpripensis ĉu sendi novan mesaĝon. Aŭ ĉu plej bone viziti ŝin la sekvan tagon, aŭ ĉu telefoni antaŭ ol ŝi legos kaj miskomprenos aŭ…

Mi simple rezignis kaj decidis interpreti ŝian vizaĝon la sekvan tagon ĉe la unua hazarda renkontiĝo. Kaj la konkludo?  Nu, mi fakte kredas ke ŝi ĉiel ajn komprenis mian bonan intencon, do tion kio finfine plej multe gravas preter ĉiaj malsamopinioj, malsamecoj aŭ troaj aŭ maltroaj punktoj.

Nemaltrafinda muziko
Dum Universalaj kongresoj oni ne dormu. Se ĉi tiun admonon oni obeas, povas aliflanke esti ke oni endormiĝas, simple pro dormmanko, precipe se por atingi la kongreson necesis la antaŭan tagon subiĝi al tro frua matena ellitiĝo. Ĉi tiu estas la embarasa fono al mia maltrafo de unu el la plej nemaltrafindaj programeroj de la ĵusa UK en Roterdamo: la koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa. Mi atingis la finon tamen, kaj estis unu el tiuj kelkdek personoj kiuj enŝteliĝis kaj staris malantaŭe en la salono, ĝis aperis terurigita reprezentanto de LKK kaj anoncis ke se ne la troaj personoj tuj eliros, estiĝos incendio… Nu, eble ĝuste tion ŝi ne diris, sed mi ĉiukaze notis ke oni en lando kiu – malkiel mia lando – permesas kaj haŝiŝon kaj prostitucion, estas same rigoraj pri la reguloj de la fajrbrigado kiel en Svedio. Verŝajne tio nur bonas.

Do, se la cirkonstancoj estus aliaj mi povus verki recenzon de la koncerto, sed nun mi ne povas. Mi povas tamen diri ke…

La kantoj de Ĵomart kaj Nataŝa estis mia unua sperto pri muziko kaj beletraj tekstoj samnivela kun eksteresperantujaj, neesperantlingvaj. Tio estis en la komenco de la 90aj, kaj daure Ĵomart kaj Nataŝa sur mia esperantuja ĉielo brilas per aparte forta lumo. Inter kantoj kiuj akompanis min tra la jaroj estas “Ĉio venas de nenio” kaj “Rivero de l´nia vivo”. La molaj, minoraj melodioj, la ofte melankoliaj sed foje humuraj tekstoj peras universalajn spertojn kaj inteligente prilumas esencaĵojn de la vivo kaj la mondo kaj estas simple literaturaj.

Antaŭ kelkaj jaroj al la kantduopo aldoniĝis la filino, la nun 12-jara Karina, kiu kantas per voĉo de anĝelo – nekutime pure, kun klaraj vokaloj kaj tre muzikece. Kaj ŝiaj propraj kantoj – ja verkitaj de Ĵomart, kiel la plej multaj – estas vere infanaj en la senco ke ili (per plenkreskula okulo) kaptas la esencon de infanaĝo, ekzemple la gravecon de naskiĝtago:

Hodiaŭ estas mia naskiĝtago

Amikoj venos

Balonoj kaj koloraj flagoj

Kaj la festeno

Kaj granda torto kun kandeloj

Sur tablo staras

Hodiau brilas mia stelo

Bele kaj klare

(el Naskiĝtago)

rilata ligo:

Ĵomart kaj Nataŝa