Pri mi

Aŭgusto 30, 2008

Mi nomiĝas Maria Sandelin kaj mi naskiĝis la 26an de oktobro 1966 en la mezepoka kaj universitata urbeto Lund en suda Svedio, sed kreskis ĉefe en Gotenburgo. Denove mi loĝas en Lund. Mi estas edzino de Kalle, patrino de Ville (nask. en 1995) kaj Alva (nask.  en 1998), bibliotekisto en la urba biblioteko de Malmö. Mi hobias interalie literaturon, muzikon kaj interparolojn.

por kontakto: masandelinĉegmail.com

6 Responses to “Pri mi”

  1. Zag(BR) Says:

    Saluton Maria!
    Bone ke mi Vin ekkonis pere de via bloga pagxo. Strange: kvankam sveda, Vi havas nomon tute hispana (almenau por miaj oreloj). Cxu simpla koincido, au familia prefero?
    Cxu la bela knabino sur la foto estas Alva? Mi observas ankau ke Vi havas nigran kateton. Mi avide simpatias pri katoj, bonaj kolegbestoj sendube.
    Salutojn el Brazilo!
    Zaghetto (sur E-pagxoj, je babilejo mi estas zag(BR))

  2. Maria Says:

    Saluton Zaghetto!

    Mia nomo estas sveda. La unua parto (Sand) signifas sablon. Svedaj nomoj ofte enhavas naturpriskribajn elementojn. La lasta parto estas nomfinajho.

    Jes, la knabino estas mia filino Alva, 10-jara.

  3. Andy Says:

    Saluton!! Mi ŝatas multe vian blogon kaj mi vizitos ĝin regule! amike el Hispanio, Andy

  4. Maria Says:

    Dankon Andy, mi ĝojas!

  5. Paula Says:

    Saluton, Maria. Via blogo estas tre interesa. Mi naskigxis ankaux en 1966, sed en Usono. Mi estas komencantino de Esperanto.

  6. Maria Says:

    Paŭla, bonvenon ĉi tien!


Leave a Reply