Klukante klaĉe
Novembro 1, 2009
Interrilatado inter inoj grupe havas siajn specifaĵojn kaj specialajn regulojn. Kelkaj el ili estas tre tedaj, ekzemple la antaŭsupozo ke ĉiuj inoj pasie interesiĝas pri kuirreceptoj. Ne gravas aĝo, socia grupo, nivelo de eduko aŭ interesiĝoj cetere – pri ĉiuj oni supozas ke ili interesiĝas pri manĝofarado. Ĉu inter viroj estas similaj temoj? Eble aŭtoj aŭ komputiloj, almenaŭ iagrade.
Alia tre grava ero estas la intima tono. Bonaj amikinoj estas intimaj. Ĉi tio estas ĝenerale natura kaj bona, sed povas ankaŭ foje esti deviga. Ekzistas inoj, nemalmultaj, kiuj ne kapablas paroli pri io ekster la persona horizonto, nenio krom rilatoj, sentoj kaj menstruoj. Same ekzistas viroj kiuj neniam ajn parolas pri personaj temoj, kio estas same unuflanka. Vario kaj kapablo ŝanĝi inter abstraktaj kaj konkretaj, personaj kaj pli ĝeneralaj temoj donas riĉecon al amikaj rilatoj.
Sed ekzistas unu grupa konduto, kiu elstaras kiel specife ina, kaj kiu ne estas aparte simpatia: klaĉado.
Inoj povas esti kiel kokinoj – klukantaj ĉirkaŭ la kaftablo. La sveda porinfana verkisto Astrid Lindgren kun ironia distanco kaj tre vivece en unu el la libroj pri Pipi Ŝtrumpolonga priskribas kiel la klaĉemulinoj de la urbo teruriĝas pro la normrompado de la sendependa knabino en la Vilao Vilaltao. Eble la sceno estis venĝo de la verkistino, kiu kaŭzis skandalon kaj klaĉojn en sia urbo kiam ŝi gravediĝis 18-jara sen edzo. Ŝi konis la fenomenon “klaĉado”.
Sendube ankaŭ viroj klaĉas, sed malofte kun la sama pasio kaj engaĝiĝo kiel iuj inoj. Kial estas ĉi tiel? Certe grava kialo estas la menciita intimemo de inoj. Estas nature kaj sane interesiĝi pri la vivo de aliaj – por kompreni la propran, kaj la mondon kiel tuton. Ĉu ne ĝuste tial ni homoj ankaŭ emas legi librojn kaj konsumi arton, kaj entute interkomunikiĝi? La afero estas nur ke tiu interesiĝo foje transiras iujn limojn kaj ne plu estas bonvola, ne nepre eĉ interesiĝas pri la vero, sed ŝajnas plenumi proprajn funkciojn.
Ekzemple – vivon pere de aliaj: inoj tradicie havis malpli interesan vivon ol viroj, ligitan ĉefe al la hejmo. Klaĉi pri aliaj homoj tial iĝis kompensa maniero travivi interesajn spertojn.
Foje klaĉado ŝajnas temi pri potenco kaj prestiĝo, aŭ manko de tiuj. Kelkfoje klaĉado celas metafore senarmigi tiujn kiuj troviĝas supre en la hierarkio. Kaj ja inoj tradicie troviĝis en diversaj subaj ŝtupoj de la hierarkioj.
Per klaĉado oni difinas sin mem kiel ion apartan disde la priklaĉatoj. Klaĉado subtenas normojn, en foje vere timiga kaj nesolidara maniero, daŭrigante la subpremon kontraŭ la propra grupo. Ja ofte la klaĉado de inoj pri inoj – precipe tradicie – temis pri la seksa vivo kaj reproduktado: kun kiu(j) viro(j) kiam, kiom da infanoj, en kiu aĝo kaj kun kiuj tempaj interspacoj, estis kaj plu estas paroltemo, kaj okazo de kondamnado, inter inoj pri aliaj inoj.
La malliberulo estas ofte sia propra plej bona gardisto, foje klukante kiel kokino ĉe la kaftablo.







