UEA-membroj: la temo kaj la spektaklo
Oktobro 4, 2009
Kie ajn homoj kunvenas, la kunveno okazas sur du niveloj: sur kaj sub la surfaco. Diskutoj videbligas ĉiam du dimensiojn: la temon kaj la spektaklon. Kompreneble – ju pli proksimaj estas la homoj, des malpli necesas spektakli kaj aktori. Kaj male – ju malpli konataj, des pli gravas montri sin, meti kvazaŭ ŝildon antaŭ si por difini sin mem.
La interreta Vizaĝlibro (Facebook) estas elstara ekzemplo de forumo, kiu lastatempe interesas min preskaŭ eksklude el ĉi tiu vidpunkto, do kiel studobjekto. Alia – preskaŭ same interesa renkontiĝejo en la reto – estas la diskutlisto UEA-membroj ĉe Yahoo.
La celo de tiu listo estas ke individuaj membroj de UEA povu diskuti pri eblaj strategioj antaŭenigi Esperanton, do ĝi celas esti ia aldono al la formalaj instancoj de UEA. La ideo estas demokratia, simpatia kaj laŭdinda, sed…
Esperanton ĝi tutcerte ne antaŭenigas. Plej multe ĝi similas al batalkampo por kokoj. Kelkaj membroj batalas tute vane, kaj estas iom malgajige vidi kiel homoj jaron post jaro ripetadas sian ŝatatan ĉevaleton, kvazaŭ eĥon en malplenon.
La retlisto UEA-membroj plenplenas je testosterono. Inoj preskaŭ forestas. Iuj membroj fakte strebas diskuti, sed la plej multaj volas nur esprimi sian propran opinion, ofte en tono kiu malebligas interkompreniĝon. Tiu kiu diris ke unu el la utiloj de la listo estas ŝanco ekzerci sian retorikan kapablon, verŝajne trafis ion esencan.
Aparte interesa estas lastatempe listmembro, kiu ŝajnas havi amason da tempo, ĉar li ĉiutage skribas epistolojn pri tio kiel aĉe estas ĉio en la movado kaj kiel senespere idiotaj ĉiuj krom li mem. La enorma engaĝiĝo kiun li per tiu tempodediĉo montras estas kompreneble frape kontrasta al la enhavo de liaj mesaĝoj.
Al ĉiuj obseditoj kaj persistaj kverelantoj konsilon: lernu ludi violonon, plantu pomarbon, konatiĝu kun novaj homoj, lernu novan lingvon, engaĝiĝu politike aŭ sindikate, eksiĝu el UEA-membroj kaj eliru en la sunlumon! Tiel vi vidos eĉ la esperantomovadon el nova perspektivo.








Oktobro 4, 2009 at 6:50 ptm
Jes, sed kion pri tiuj kiuj jam ludas violonon, jam plantas pomarbon, jam konatiĝis kun novaj homoj, jam lernis novan lingvon, jam engaĝiĝis politike, jam eliris en la sunlumon, kaj tamen sxatas persiste kvereli?
Mi mem hodiaux ludis Abalonon, malplantis saltotablon, eliris en la sunlumon (3 poentojn el 6), kolektis detrancxajojn de la hegxo, legis bonan romanon, redaktis Esperantan beletrajxon (33 poentojn!) kaj, dum 2 aux 3 minutoj persiste kverelis, kun granda gxuo.
amike
Istvan Ertl
Oktobro 4, 2009 at 7:27 ptm
Ŝajnas ke vi havis bonan dimanĉon, István
Oktobro 5, 2009 at 2:11 atm
estas vero ke virinoj raras en la diskutlisto de uea, sed, laŭ mia scio, neniu malpermesas al ili sin esprimi, ĉu tie, ĉu en aliaj forumoj en la esperanto-komunumo. eble mankas al ili nur iom da testosterono.
amike,
reinaldo
Oktobro 5, 2009 at 10:56 atm
ie mi legis opinion de psiĥologo, ke interreto rolas kiel granda ŝutejo de obsedoj, timoj, fobioj, fantazioj kaj aliaj animaj malglataĵoj.
efektive oni povas en ĝi krii kun la sento ke oni parolas al la mondo, eventuale sub ŝirmo de anonimeco, kvankam reale aŭdas tion nur kelkaj homoj kaj plejofte indiferentas.
Oktobro 5, 2009 at 2:11 ptm
Jes, Reinaldo, ankaŭ laŭ mia scio neniu malpermesas al virinoj sin esprimi en la diskutlisto de UEA. La “problemo” verŝajne troviĝas sur alia nivelo, ekz tiel ke la virinoj trovas pli inde ludi pianon aŭ agi politike.
Oktobro 5, 2009 at 2:51 ptm
En la “slangalingva” mondo esprimeblas en tri vortoj via lasta alineo: “Get a life!”
Oktobro 5, 2009 at 6:38 ptm
Prave, Ken.
Oktobro 6, 2009 at 5:56 ptm
La vireco aŭ kioma libertempo havas la retlistanoj ne estas la kaŭzoj de la problemoj. La kaŭzo estas la retlisto mem. Ĝi estas sencela senkomunuma retlisto.
Diskuti kiel antaŭenigi esperanton ne estas vera celo, ĝi estas tiel malferma, ke ne helpas envojigi la diskuton.
Retlistoj nur funkcias se,
1. Ĝi havas tre klaran celon.
2. La partoprenantoj estigas veran komunumon, ene de kiu kverelantoj havas ion perdeblan se ili tro kverelas. Ekzemple, ili povas perdi amikojn.
Do, ekzcemple, retlisto por uzantoj de iu ajn programo bone funkcias, ĉar ĝi havas klaran celon. Novuloj demandas kaj spertuloj respondas. Uzantoj proponas aldonojn kaj programistoj komentas ilin.
La sencela retlisto de mia familio bone funkcias ĉar se mi tro kverelas eble mia patro aŭ mia fratino ofendiĝos.
Do, la plej bona solvo por uea-membroj estas rekte fermi ĝin. UEA kvidantoj devus serĉi novajn vojojn por enirigi ideojn al la asocio. Tamen, ne nur ideojn ĝi bezonas. Ĝi ankaŭ bezonas lertajn agulojn.
Nu, ĉi novjaro, kiam estos tempo por repagi kotizon al UEA, mi ne scios kion fari. Mi ne certas ĉu tiu asocio estas utila al Esperanto aŭ ne. Sed tio estas kroma afero kiu ne rilatas al la retlista problemo.
Oktobro 7, 2009 at 4:07 ptm
Mi kredas ke la plej multaj komentoj mistrafas la celon kiun Maria volis esprimi per sia artikolo. Ne rekte temas pri tio, por kio utilas tiu listo, kiel reenkonduki ĝin aŭ kial virinoj ne ĝin partoprenas.
Temas pri la kverelemo de viroj, eĉ en la virtuala vivo, projekciata ĉi-foje sur tiun konkretan liston (mi supozas, kiel ekzemplon bone konatan de Maria).
Mi konsentas ke mi (ĉar viro??) emas esti obstina en mia argumentado, se mi kaptas tre klare ke mi pravas. Sed aliflanke mi tuj ŝirmiĝas en la cedemo, se mi konscias ke mi tretas kampon pli bone regatan de alia debatanto. En tiu okazo mi verŝajne agas “tre virece”…
Neniam antaŭe mi pensis pri tiu kverelemo kiel seksa afero; tamen mi ĉiam cerbumas pri kiel tiu kverelemo incitiĝas en reta medio… Maria mem, mi kredas, iam blogis pri tio.
(P.S. ŝajne, la aludato estis forpelita de UEA-membroj)
Oktobro 7, 2009 at 6:18 ptm
Manolo – fakte mi ne celis trakti aparte viran kverelemon, tio estis nur kromefiko
HOMOJ kverelamas, kaj jes inoj kaj malinoj verŝajne iom malsame. Eble pri tio mi verku alifoje.
La senco kiun mi volis peri per ĉi-artikolo kompreneblas per la titolo.
Oktobro 7, 2009 at 6:42 ptm
Diable! Estis, do, mi kiu miskomprenis!
(Parenteze, tiu “Sin politica” estas mi, Manolo; Maria bone divenis!)
Oktobro 8, 2009 at 5:12 atm
Vi ne miskomprenis! Simple via interpreto de mia teksto havas iomete alian akcenton ol mi celis.
Mi vidis laŭ la retpoŝtadreso indikita lige al via komento ke temas pri vi.