La vivo estas gusto kaj koloro

Diri ke ni spertas la mondon per niaj sentiloj estas banale, tamen vero, kiun foje oni funde komprenas nur kiam perdiĝas aŭ malfortiĝas unu aŭ pluraj el la sentiloj. La vivo estas gustoj kaj koloroj, sonoj kaj odoroj kaj la metaforoj laŭaj.

La vivo povas esti griza, eĉ nigra sed ankaŭ luma kiel sunbrila tago. La amo estas ruĝa, aŭ ĉu blua? Kaj agrablaĵoj povas sonori kiel muziko aŭ birdkantado en la oreloj. Apetito rilatas al vivdeziro, melankoliuloj ne manĝemas, kion sciis jam Ŝekspiro

Kaj kiom ne signifas odoroj kaj sonoj por la memoro? De mia frua infanaĝo la pianludado de mia avino estas ligita al alia sono – de ŝiaj ungoj. Longe mi klopodis – sed ne sukcesis – reprodukti iun el la sonoj. Kaj kion signifas por la memoro la gusto de Magdalena kuko sciis Proust.

Mi antaŭ nelonge gajnis novan scion, peritan duavice de maljuna homo: Ne nur la vid- kaj aŭdkapabloj malfortiĝas dum la maljunaĝo, sed ankaŭ la gust- kaj flarsentiloj. Iom malĝojige, ja. Ĝis tiam necesas klopodi malrapide gustumi fajnajn ĉokoladojn kaj vinojn, flari kaj atenti la belecon de aŭtunaj folioj kaj printempaj tulipoj. Aŭskulti muzikon. Vivi.

UEA-membroj: la temo kaj la spektakloKie ajn homoj kunvenas, la kunveno okazas sur du niveloj: sur kaj sub la surfaco. Diskutoj videbligas ĉiam du dimensiojn: la temon kaj la spektaklon. Kompreneble – ju pli proksimaj estas la homoj, des malpli necesas spektakli kaj aktori. Kaj male – ju malpli konataj, des pli gravas montri sin, meti kvazaŭ ŝildon antaŭ si por difini sin mem.

La interreta Vizaĝlibro (Facebook) estas elstara ekzemplo de forumo, kiu lastatempe interesas min preskaŭ eksklude el ĉi tiu vidpunkto, do kiel studobjekto. Alia – preskaŭ same interesa renkontiĝejo en la reto – estas la diskutlisto UEA-membroj ĉe Yahoo.

La celo de tiu listo estas ke individuaj membroj de UEA povu diskuti pri eblaj strategioj antaŭenigi Esperanton, do ĝi celas esti ia aldono al la formalaj instancoj de UEA. La ideo estas demokratia, simpatia kaj laŭdinda, sed…

Esperanton ĝi tutcerte ne antaŭenigas. Plej multe ĝi similas al batalkampo por kokoj. Kelkaj membroj batalas tute vane, kaj estas iom malgajige vidi kiel homoj jaron post jaro ripetadas sian ŝatatan ĉevaleton, kvazaŭ eĥon en malplenon.

La retlisto UEA-membroj plenplenas je testosterono. Inoj preskaŭ forestas. Iuj membroj fakte strebas diskuti, sed la plej multaj volas nur esprimi sian propran opinion, ofte en tono kiu malebligas interkompreniĝon. Tiu kiu diris ke unu el la utiloj de la listo estas ŝanco ekzerci sian retorikan kapablon, verŝajne trafis ion esencan.

Aparte interesa estas lastatempe listmembro, kiu ŝajnas havi amason da tempo, ĉar li ĉiutage skribas epistolojn pri tio kiel aĉe estas ĉio en la movado kaj kiel senespere idiotaj ĉiuj krom li mem. La enorma engaĝiĝo kiun li per tiu tempodediĉo montras estas kompreneble frape kontrasta al la enhavo de liaj mesaĝoj.

Al ĉiuj obseditoj kaj persistaj kverelantoj konsilon: lernu ludi violonon, plantu pomarbon, konatiĝu kun novaj homoj, lernu novan lingvon, engaĝiĝu politike aŭ sindikate, eksiĝu el UEA-membroj kaj eliru en la sunlumon! Tiel vi vidos eĉ la esperantomovadon el nova perspektivo.