Vera viro
Septembro 27, 2009
Adoleskaj knaboj estas kortuŝaj, precipe por tiuj kiuj konas ilin proksime (kaj memoras sian propran adoleskecon) kaj vidas la kontraston inter la ekstera fasado kaj la interna vundiĝemo.
Antaŭ kelkaj tagoj mi vidis spektaklon tra mia kuireja fenestro, kiam pluraj 14-jaraj knaboj konkure grimpis en stratan lampfoston. Plej lerta estis unu kiu kapablis levi sin mem ĝis la pinto per la nura forto de la brakoj. La aliaj laŭte admiris lin. Mi ne povis ne kun tenero observi ĉi tiun demonstron de vireco ĉe iuj kiuj nur ĵus komencis esti ĝuste viroj.
Kaj mi havis kialon pensi – kion ĉi tiuj knaboj perceptas kiel virecon? Kiuj estas la imagoj pri virineco kaj vireco videblaj en la socio? Kiel aspektas la normoj, tiu nevidebla edukado kiu okazas ekster la influo de la gepatroj?
Spite sufiĉe konsiderindajn diferencojn rilate al kulturoj kaj epokoj, vireco ŝajnas temi, nu, pri muskoloj. Pri forteco kaj potenco. Io tia. Muskoloj estis sendube utilaj en la praepoko, kiam necesis mortigi kaj porti hejmen grandajn arbarajn bestojn, kaj muskoloj ankaŭ estas bezonataj por porti bebojn aŭ pezajn sakojn de manĝaĵoj en nia nuntempa mondo. Tipe viraj okupiĝoj.
En unu fino de la forteco – kaj vireco – troviĝas la perforto. Sed en la alia – respondeco, kompetenteco, morala kaj intelekta forteco. Elektu mem la variaĵon.
Ne eblas paroli pri “veraj viroj” ne parolante pri “veraj inoj”, sen unu ne ekzistus la alia. Do kia estas la normo, relative universale valida, por virino? Nu, ĉiuj scias, ĉu ne – sentemo, empatio, komunikemo, ĝenerala moleco.
Iel la normoj pri vireco respektive virineco ekskludas unu la alian, kaj ĝuste tio estas tiel teda (kaj por adoleskantoj konfuza), ĉar finfine ja dezirinda ĉe homo estus miksaĵo de trajtoj.
Foje oni fariĝas laca. Sed mi esperas ke en tiu alia mondo, kiu eblas, kaj kiu eble iam venos, homoj estos unuavice homoj kaj duavice io alia, eble apartenantoj al iu sekso. Mi esperas ke tiam viroj kaj virinoj ne subpremos – nek unu la alian nek sin mem – per striktaj normoj pri tio kia estu viro, kia estu virino.
Ja ĉiel ajn, feliĉe, la eta diferenco ekzistas. Ĝi estas unu el la aksoj ĉirkaŭ kiuj la mondo turniĝas, tute sen nia aktiva helpo
La signifo de nomo
Septembro 20, 2009

La propra nomo estas por ĉiu homo intime ligita al la identeco. Miskomprenu ĝin iomete, misliterumu ĝin, metu la akcenton malĝuste kaj vi igos min alia, eble intence. En iuj klasikaj fabeloj ekkoni ies nomon signifas gajnon de tute fizika potenco super tiun homon. Nomi iun laŭ la vera nomo povis ankaŭ esti danĝere – tiel en multaj eŭropaj lingvoj lupojn kaj ursojn necesis nomi alimaniere.
La nomo, ja plej ofte ne elektita de oni mem, anoncas apartenon – al lingvogrupo, generacio, socia grupo.
Se oni volas kaŝi sian identecon aŭ modifi ĝin, eble igi ĝin pli interesa ol ĝi vere estas, oni povas uzi pseŭdonimon. En Esperantujo, inter la plej konataj tiaj estas Giorgio Silfer por Valerio Ari. Min multe interesas kion li kaŝas.
En lia propra retejo, do de la Esperanta Civito, unu el la ŝatataj manieroj manipuli la veron estas mistrakto de nomoj. Tiel, en unu el la lastaj noticoj, legeblas “Karleto” anstataŭ “Kalle”.
Kaj nun mi faros kiel ofte faras pri aliaj la verkanto(j) mem de la noticoj en Heko, mi klarigos instrueme ke ili malpravas: En la finna, nome, la gepatra lingvo de ĉi-Kalle, mia edzo, lia nomo ne estas karesnomo (malkiel en la sveda, el kiu lingvo ĝi estas prenita), kaj tial traduki per diminutiva formo estas erare.
Uzante karesformon oni povas, depende de la kunteksto, intimigi, infanigi, malgrandigi homon en nedeca maniero. En la kazo de Heko, ĉi tiu ekzemplo estas nur parto de ĝenerala tendenco en malagrabla maniero enŝteliĝi humilige sub la haŭton de homoj. Mi tamen kredas ke la plej multaj kiuj iam vizitas la retejon de la Civito faras tion kun rideto sur la lipoj, kvazaŭ temus pri aparta literatura ĝenro en Esperantujo.







