Kiu mi estas?
Aŭgusto 29, 2009
En la nuntempa, postmoderna mondo, oni povas esti kiu oni volas, ĉu ne? Eniri unu identecon, poste eliri el ĝi por provi novan. Foje ŝajnas ke ĝuste tio estas samtempe la esenco kaj unu el la iluzioj de nia tempo.
En Esperantujo ofte aktualas temoj rilataj al identeco, ekzemple pri tio kio konsistigas nian esperantan komunecon, kiun rolon ludas nacieco kaj tiel plu.
En Libera Folio aperis lastatempe vidpunktoj de du ekstremaj tendaroj, kiuj ne tute interkomunikiĝis. Mi persone opinias ke ekzistas io inter flagparadoj kaj “animo vestita per propre elektita kostumo”.
Mi nepre bojkotus flagparadon en UK, kaj neniam mi surmetus nacian kostumon – tiaj fenomenoj ja kun radikoj en la naciromantiko, kreitaj kaj subtenataj kun politika celo. Tamen – identeco, inklude de geografia, etna kaj lingva deveno, ne temas pri konkurado. Ekzistas nenia olimpika ludo pri la plej bona deveno, la plej bona memsento, la plej bona identeco.
Oni devas ien aparteni. La fiero kiun ĉiu homo kun sana memsento havas pri si mem estas io alia – rilata al unikeco, al tiu aro da sennombraj, gravaj kaj malpli gravaj eroj en diversaj tavoloj de la konscio kiuj konsistigas la identecon: naskiĝo en specifa loko, loĝado aliloke, gepatra lingvo, kono de aliaj lingvoj, familio, amikoj, talentoj kaj maltalentoj, eduko kaj profesio, opinioj, seksa orientiĝo, spertoj, atingoj kaj malvenkoj, ŝatoj kaj malŝatoj. Senfine. Nur parton oni elektas, la cetero – simple estas.
Kaj mi ja kredas, ke por respekti aliajn homojn, necesas memrespekto, propra identeco.
Konscia homo kompreneble reflektas pri si mem, kiu oni volas esti, de kie oni devenas kaj kien oni estas survoje. Sed neniu havas nulan elirpunkton, nudan animon. Tio estas ĥimero.
Kaj rilate al Esperantujo? Mi aliĝas al tiuj kiuj vidas la riĉecon en la bunteco, kiuj kuraĝas agnoski diversajn identecojn, el kiuj landa deveno estas nur unu, kaj plej ofte ne la plej grava. For flagojn, sed, malkiel tiu, kiu asertas ke dum UK li estas ne svedo sed homo, mi estas kaj kaj. Ne eblas ilin distingi.
Nur iom pli
Aŭgusto 19, 2009
Antaŭ kelkaj jaroj, la tiam 14-jara filino de unu el miaj amikinoj eksuferis pro anoreksio. Kiel unu el la kialoj de tiu ĉi malsano la kuracisto menciis al mia amikino la fakton ke la nuntempa homo, en nia riĉega socio, ne havas naturan sintenon al manĝaĵoj.
En historia perspektivo senlima aliro al manĝaĵoj estas ekstrema maloftaĵo, do iuj manĝas tute tro multe, dum aliaj maltro, ĝis la limo de vivdanĝero. La unua kazo ŝajnas tamen pli ofta ol la lasta.
Kiel ĝenerale oni sciu la limon de sia materia bonfarto, kiam konstanta strebado por pli bona vivo akompanas la homon ekde ŝia ekekzisto? Kaj tamen jam de longe evidentas ke tro multaj homoj vivas pli bone ol la terglobo baldaŭ plu eltenos. La homo volas – nur iom pli, iom pli grandan domon, aŭton, iom pli da ĉio havebla, jes foje aspektas kvazaŭ la tuta socio suferus je bulimio, sen ajna sento pri limoj.
Ĉiuj volas ankaŭ esti pli belaj ol ili estas kompreneble, pli junaj kaj pli maldikaj, kaj ankaŭ tion ja eblas iagrade aĉeti. Iom pli feliĉa oni eble fariĝos iam, ankoraŭ iom strebante, ĉu? Ĉar ĉu ne ĝuste al feliĉo ni daŭre strebadas? Pli bonan laboron volas multaj, pli da prestiĝo kaj pli da enspezo kompreneble, por povi – kion? La postmoderna homo estas konstante survoje, neniam kontenta, ĉiam streĉita de senlimaj elektebloj.
Tamen – ĉu ne la plej multaj spertis ke plej feliĉa oni estas en stato de nedeziro? En momento kiam regas harmonio kaj ekvilibro kaj oni sopiras nenien kaj nenion plian krom tio kion oni havas? Ĉi tie, nun, vi kaj mi, en la lasta somera varmo, kaj tio kio estis jam estis, pri poste ni ne scias, sed nun estas nun kaj ĉi tie ĉi tie. En la senmankaj socioj de la mondo, la manko de tiu sento ŝajnas la plej serioza.
En aŭgusto
Aŭgusto 16, 2009
Ĉiu monato havas sian koloron, sian tonon, kiu estas konstanta de jaro al jaro. Aŭgusto – en mia angulo de la norda hemisfero la lasta somera monato, estas esence melankolia. Almenaŭ mi ĝin de ĉiam spertas tiel.
Ĝiaj specifaĵoj estas: alta, klara, humida aero, subitaj fridaj ventoj, longaj ombroj pro la suno kiu ne plu havas fortojn leviĝi alten, mallumaj vesperoj, la unuaj signoj de aŭtuno (flavaj folioj).
Tute alian etoson havas junio – hele verda, plena je esperoj kaj atendoj, ĝiaj lumaj noktoj. Kaj dum julio kun sia plena verdeco pezas, aŭgusto aŭguras la morton de la naturo. Ĝia beleco estas de doloriga speco.
En aŭgusto oni jam scias kio iĝis, kio ne iĝis el la somero. Kaj ĝis la sekva somero necesas atendi trikvaronjaron. En aŭgusto oni faras somerajn aferojn la lastan fojon – naĝas en lagoj aŭ maro, manĝas ekstere, vestas sin somerece. Neniam la admono “kaptu la tagon” estas same akre esenca kiel en aŭgusto. Mi klopodas vivi en tiu admono.
Feliĉe tuj post aŭgusto venas septembro, monato plena je aliaj promesoj – novaj skribiloj, novaj kursoj, novaj projektoj en la labor- aŭ studjaro. Septembro alportas trankvilan, molan lumon, brilajn kolorojn, melankolion alispecan ol la aŭgusta. Kaj mi bonvenigas ĝin.
Legu ankaŭ Malfrue en novembro – pensoj pri tempo
Tridimensiaj homoj en Bjalistoko
Aŭgusto 8, 2009
En la lasta vespero de la 94a UK de Esperanto en Bjalistoko, iu radiĵurnalisto volis min kapti por pridemandi pri kongresaj impresoj. Mi ne akceptis tamen, pro momenta okupiteco kaj malemo rapide eligi ion platan kaj sensencan. Jen do – post iom da pripenso, ĝeneralnivelaj, tamen disaj kaj neordigitaj – impresoj pri la kongreso.
La unua – tamen ne unuafoja – observo en la Bjalistoka UK estas la plateco de la reto. La realo feliĉe estas tridimensia. Alivorte – la plej multaj homoj estas pli agrablaj ekster la reto ol en ĝi. Skribita vorto – eĉ se pripensita – povas aspekti kiel hakita en ŝtono. Kiam aldoniĝas mienoj, gestoj, tonoj de la voĉo, same aldoniĝas nuancoj. Mi profunde ŝatas ree malkovri ĉi tiun fenomenon.
La lingva nivelo de multaj esperantistoj estas mirinde alta. Mi ĝuas paroli sur alta nivelo en lingvo komuna sed nenies.
La lingva nivelo de multaj esperantistoj estas mirinde malalta. Kiam tiuj personoj parolas, ili sonas kvazaŭ ili troviĝus en leciono de Esperanto. Mi bedaŭras konstati ke ili multas.
Post kelkaj tagoj de fidela nekrokodilado, kvinminuta krokodilado estas ĝuo.
Inter homoj el la tuta mondo, mi nemalbone distingas miajn samlandanojn. Surbaze de kio? Mi kredas – gestoj, mienoj, maniero moviĝi, do ne simple vizaĝtrajtoj aŭ koloroj de haroj aŭ okuloj. Ĉi tio estas interesa fenomeno.
La kongresa sako estas ĉiam mizere malbela. Kial? Mi ne scias, sed jen mi vidas gravan kialon al la neniama fina venko. Neniu eksterulo povas preni serioze tiel subnivelan guston. Mi en la unua tago ŝovas la necesajn aĵojn en propran sakon kaj forĵetas la ceteron, inklude de la kongresa sako mem.
La esperanta movado estas esence amatoreca. Aŭ kion diri ekzemple pri Teĵa, kies malferman kunsidon mi ĉeestis. Temas pri ĵurnalista asocio, kiu plejparte konsistas el homoj kiuj difinas sian ĵurnalistecon kiel redaktoroj de loka esperanta bulteno, kaj kiuj sekve havas neniun komunan bazon nek en eduko nek en profesiaj kodoj, kiuj ne scias distingi inter varbado kaj ĵurnalismo kaj kiuj sintenas frape leĝere al la plej bazaj principoj de la profesio? Analoge sensence estus, por mi kiel edukita kaj profesie aganta bibliotekisto, ani en asocio de homoj kiuj prizorgas kluban esperantan bibliotekon. Mi ne farus.
Foje la profesieco en Esperantujo estas frapa. Mi fieras pri lingvistoj kaj aliaj profesiuloj kiuj levas la fenomenon Esperanto al niveloj de neesperantaj fenomenoj. Bona ekzemplo en la ĵusa UK estis la ekspozicio en la Centro Zamenhof pri Bjalistoko en la tempo de Zamenhof. Ĝi ĝojigis, fierigis, inspiris min. Menciindas tamen ke ĝi estis farita de funkciuloj de la urbo, ne de esperantistoj.
Se levi la rigardon – ĉu Universalaj Kongresoj indas? Ĉu ili antaŭenigas Esperanton? La respondo al la unua demando estas senkondiĉa “jes”! Pro la homa abundo kaj riĉeco, la kulturaj spertoj diversspecaj. Kaj la dua demando? Mi ne scias, sed mia forta impreso estas ke sen ĉi tiuj aranĝoj Esperanto kaj ĝia movado formortus.
Rilata ligo: Fotoj de UK en Bjalistoko








