Se zorgi pri la vivo
Junio 21, 2009
Pli frue en ĉi tiu jaro, la usona kontraŭabortiga aktivulo Bryan Kemper vizitis Irlandon, la landon kiu havas la plej striktan leĝon rilate abortigojn en Eŭropo. Surloke Kemper esprimis kiom bele estas troviĝi en “senabortiga lando”. Spite la fakton ke kompreneble Irlando ne estas senabortiga, ĉar en ĉiu lando kie abortigoj estas malpermesataj ili okazas kontraŭleĝe, malfacilas pensi pri la katolike konservativa Irlando kiel ia paradizo. Pro la lastatempa laboro de EU por igi Irlandon akcepti la Lisbonan traktaĵon, abortigoj ĝenerale kaj Irlando specife fariĝis aktuala temo en nia mondoparto. En unio, kie oni forte laboras por igi Turkion atenti homajn rajtojn, oni nun pretas doni garantion al Irlando konservi sian striktan abortigleĝon. Laŭ mi la situacio estas miriga.
La organizaĵo prezidata de Bryan Kemper nomiĝas en la angla “Stand True – Christ Centered Pro-life” (“Restu fidela – Kristcentrita porviva organizaĵo”). La kontraŭabortigaj organizaĵoj ofte nomiĝas simile – io kun “jes al la vivo” aŭ “por la vivo” en la nomo. Spite tion, la reprezentantoj de tiuj organizaĵoj ne vere estas frape homamaj kaj ne ŝajnas same multe zorgi pri naskiĝintaj homoj, kiom pri embrioj kaj fetoj. La antaŭa prezidento de Usono George W Bush, ekzemple, multe zorgis pri usonaj embrioj, sed malpli pri irakaj infanoj kaj plenkreskuloj.
Mia klara impreso estas ke konservativan vidpunkton rilate abortigojn ofte akompanas (aliaj) netoleremaj vidpunktoj pri virinoj, samseksemuloj, enmigrintoj, krimuloj k t p. Nemalofte la aktivuloj kontraŭ abortigoj subtenas mortpunon, kaj plej ofte ili havas radikojn en la plej konservativa interpreto de la biblio. Kaj okulfrape ofte ili estas viroj.
Laŭ La Monda Organizaĵo pri Sano (WHO) ĉiujare estas farataj proksimume 20 milionoj da neleĝaj abortigoj en la mondo. Oni taksas ke pli ol 70 000 virinoj mortas ĉiujare pro kontraŭleĝaj abortigoj. Kaj en la tria mondo unu el la plej oftaj mortkialoj por virinoj en fekunda aĝo estas ĝuste sekvoj de neleĝaj abortigoj.
La afero estas, ke la mondo ne estas perfekta. Oni povas kiom ajn deziri ke ne estiĝu nedezirataj gravedecoj, sed tio de ĉiam okazas kaj plu okazos (precipe en landoj kiuj same ne permesas preventilojn!) kaj kiel sekvo virinoj de ĉiam faras kaj ĉiam faros abortigojn kiel ajn, nur multe pli riske ol se abortigoj estas leĝaj.
Iuj homoj ŝatas simplajn solvojn al komplikaj problemoj. Unu ŝajnsimpla matematika operacio kiun kontraŭuloj de abortigoj ŝatas elmontri estas 1+1=2. Laŭ ilia rezonado la virino do estas unu korpo, la embrio aŭ la feto alia kaj unu el ili ne rajtu decidi pri la vivo aŭ morto de la dua. Se oni ne mem estis graveda (kaj multaj el tiuj ĉi homoj ne estis, pro la simpla fakto ke ili estas viroj) oni eble pensas ke la afero estas tiom simpla. Se aliflanke oni estis graveda, kaj eĉ naskis, oni scias ke la simbiozo kun la nenaskito komenciĝas per la ekscio pri la gravedeco kaj ke la malfiksado de la umbilikŝnuro daŭras la reston de la vivo. Per tio mi volas diri, ke neniu pensu ke abortigo estas facila kaj leĝera afero. Plej ofte nur en ekstreme malfacila situcio virino elektas tian solvon.
Laŭ mia mondkoncepto, socio en kiu virinoj havas la finan decidon pri sia korpo, kaj kie ĉiuj infanoj estas bonvenaj, estas multe pli homa ol socio en kiu virinoj estas konsiderataj naskomaŝinoj.








Junio 22, 2009 at 9:08 atm
Vi pravas.
Junio 22, 2009 at 10:18 ptm
Ene de ĝenerala konsento, mi dezirus komenti flankan lingvan aferon, ne rekte pri-esperantan. Eble alimomente mi verkos pli aferecan komenton.
En la hispana lingvo oni uzas malĝuste la vorton “abortar” kiel abortigi; “abortar” estas nevola verbo kiu esprimas statecon, ne agon; do “la mujer abortó” (la virino abortis) signifu “la graved-stato de la virino fiaskis, malsukcesis”, sed oni uzas ĝin laŭ la senco “la virino provokis al si aborton, aŭ igis iun provoki al ŝi la aborton”, kiu metas aganton kie ĝi ne ekzistas!
Por la senco “abortigi” ne estas rekta vorto en la hispana; oni devus uzi “provocar el aborto” (provoki aborton) aŭ “interrumpir el embarazo” (interrompi gravedon).
Krome,la favoranto tiun fuŝan sencon tre ofte estas la kontraŭ-abortistoj mem.
Bonŝance en esperanto “aborti/abortigi” ŝajnas sufiĉaj (kvankam foje mi aŭdas “abortiĝi”).
Do, ĉu tiu konfuzo okazas ankaŭ svedlingve kaj ĝenerale alilingve? Ĉu ĝi enhavas la nuancon, ke la oponantoj al leĝigo pri abortigo ankaŭ kovas tiun fuŝan sencon?
Junio 23, 2009 at 12:02 ptm
Jes, vidu kiel eblas trompi kaj fuŝi per la lingvo. (Interese estas ankaŭ ke en la hispana gravedeco do estas “embaraso”…)
En la sveda ne estas simila situacio, plej ofte estas uzataj apartaj vortradikoj por “aborto” kaj “abortigo”.
Junio 27, 2009 at 5:53 atm
tute prave, maria. dankon pro la afiŝo. cetere, aparte trafas tiu (anglalingva) afiŝo en la afiŝo!
ankaŭ la telugua kaj la hindia ofte konfuzas la aborton (angle: miscarriage) kaj la abortigon (abortion).
la (nevola?) aborto estas pli-malpli “uterofluo” en la telugua kaj la hindia. la abortigo estas la “utero-disigo” en la telugua kaj “utero-falo” en la hindia.
statistikojn ja terurajn vi donis!
dankon, denove.