Viroj kiuj malamas virinojnMi jam planas, ke kiam mi fariĝos pensiulo mi pasigos miajn tagojn legante. Kiam la vivo fariĝos pli malrapida kaj la farendaĵoj pli malmultiĝos, mi legos konstante ampleksajn, atentokaptajn librojn de bonaj verkistoj, ne timante ke iu min interrompos aŭ ke ĉiutagaj rutinoj aŭ laboro min malhelpos. Mi legis ĵus la unuan krimromanon en la internacie furora serio de Stieg Larsson. En la sveda originalo ĝi havas la titolon “Viroj kiuj malamas virinojn” (Män som hatar kvinnor), kaj la problemo dum la legado estis ĝuste la fakto ke mi ne estas pensiulo, nek momente ferias, kaj do mi havas aliajn devojn krom legi.

Ĉar la libro ja estas vere kapta, kun sia lerte konstruita intrigo. Temas pri granda teksaĵo de ligoj, homoj, faktoj, okazaĵoj en la nuno kaj en la historio, kaj mi opinias ke la verkisto tre bone sukcesas krei reton sen rimarkeblaj mankoj, kun bona ekvilibro inter la diversaj partoj kaj flankoj de la rakonto.

La konata, evidente karisma ĵurnalisto Mikael Blomkvist ricevas la taskon skribi biografion pri fama sveda industria familio, sed la vera, kaŝa, tasko estas esplori kio okazis al juna virina membro de la familio, malaperinta enigme en 1966. Kiel kunlaboranton Blomkvist havas junan virinon, Lisbeth Salander, escepte inteligenta, ribela persono kun forta volo, kun problema fono kaj eble aŭtisma.

Larsson ne atingas la nivelon de personkreado de iu Oates (ĉu iu krimromanisto iam faras, eble la ĝenro metas tiajn limojn?), tamen kaj Mikael kaj Lisbeth kaj pluraj aliaj estas interesaj personoj en kies kompanio estas agrable restadi. Grava en la romano estas ankaŭ la socie rilata mesaĝo, aludita en la titolo: la perforto kontraŭ virinoj far viroj. La temo ripetiĝas plurfoje, akompanata de de tempo al tempo aperanta statistiko pri la fenomeno.

Nur en Svedio – lando de 9 milionoj da loĝantoj – estis venditaj 3 milionoj da ekzempleroj de la libroj de Larsson kaj la rajtoj estas venditaj al 40 landoj. Kiuj estas la kialoj por tiu furoro? Mi ne scias, sed mi provis elpensi kelkajn.

Krimromanoj entute estas furora ĝenro, kaj multaj verkistoj, malpli bone verkantaj, vendas amason da libroj. La kvalito de la romanoj de Larsson kompreneble elstaras, sed tio ne sufiĉas. Mi kredas ke la historio de la eldonado interesas kaj verŝajne ludas rolon: ja Stieg Larsson mortis pro koratako antaŭ la apero de la unua romano, nur 50-jara. Oni diras ke li similis al Mikael Blomkvist: intense laboranta ĵurnalisto kiu dormis malmulte kaj trinkis multe da kafo (kaj multe fumis). Kaj la posta historio estas drama, ĉar estiĝis konflikto ene de la familio pri la heredaĵo. Larsson nome ne estis oficiale edziĝinta al sia vivkamaradino, kaj ĉar ili ne havis infanojn, ĉiujn rajtojn al la libroj heredis liaj patro kaj frato.

Por klarigi la vendosukcesojn eksterlande verŝajne necesas kompreni la ekzotikecon de la socio, medioj kaj homoj, kaj simile ja lastatempe furoras ekzemple la romanoj de la afgana verkisto Khaled Hosseini. En kio konsistas tiu ekzotikeco en la libroj de Stieg Larsson mi kompreneble ne vidas, sed min tre interesus scii. Manuel Pancorbo mencias en sia blogo kelkajn detalojn. Jes – la ciumado estas tute normala, la plurala viumado estas tre, ofte tro, formala en la sveda. Kaj jes – svedoj trinkas multe da kafo, sed eĉ mi, kiel fidela kaftrinkanto, miras pro la granda kafkonsumado de Mikael Blomkvist. Mi emus konsili al li ne trinki tiom da kafo meze de la nokto, sed aliflanke li eble tiukaze ne solvus la enigmon :-) Krom trinki kafon, la ĉefroluloj multe duŝiĝas kaj krome amoras (Mikael Blomkvist altiras virinojn kiel floroj abelojn), kaj eble la priskribado, do ne la okupiĝoj mem, estas ekzotikaj. Mi ne scias.

Dume mi emas legi ion alian, krome mi havas multe da deviga legado, sed poste venos la ferioj, kaj tiam mi lasos la duan volumon kapti min.

6 Responses to “Viroj kiuj malamas virinojn”

  1. Manolo Says:

    Nu, kiam mi menciis tiujn trajtojn, mi ne konsideris ilin kiel ekzotaĵojn kiuj povus klarigi la sukceson de la romanaro, sed kiel kromajn valorojn por kleriĝo kaj satigo kulturan scivolemon, meze de ŝajna nur amuziĝ-celo de tiaj romanoj.

    Sed eble tiuj valoroj estas tre persone valoraj nur por mi. Mi legis kritikojn, pro la tro detala priskriboj de ĉiutagaĵoj, kia la rutina manĝo-aĉetado; tiu kritikanto eĉ plendis ke la eldonisto ne uzis sian aŭtoritaton por draste malaltigi la nombron da “nenecesaj paĝoj” (tiel!).

    La sukceso eble klariĝas pro la kuniĝo de faktoroj: lerte interplektita intrigo (evidente…), allogaj ne kliŝaj roluloj (ĉefe tiu Lisbeth estas nekredebla…), rolo de aliaj allogaj temoj kiaj: la korporaciaj krimegoj, la svedaj nazioj, la ĵurnalista etiko…

    Dankon pro la klarigo pri kafo kaj ciumado; mi kredis ke mia lando avangardas en ciumado (sed NE aliaj hispanlingvaj landoj) sed mi konfesas ke la enprofundiĝo de ciumado en la sveda socio, montrita de la romanaro, surprizis min.

  2. Maria Says:

    Dankon, Manolo, pro via komento. Samkiel vi, mi ŝatas legi eksterlandan literaturon interalie pro la sperto de kultura malsameco. Eble “ekzotike” kaj “ekzotikaĵoj” sonas pejorative, sed mi ne celis tiel.

    La ampleksa priskribado de ĉiutagaj temoj eble estas io kulturligita, sed ankaŭ povas rilati al la ĵurnalisme influita stilo de la aŭtoro.

    Kiu estas la plej ŝatata trinkaĵo en Hispanio? Eble sangria :-)

  3. Manolo Says:

    Nu, jes… sangrio estas tre ŝatata, sed ĝi estas populara ĉefe en festoj, festenoj, studentaj diboĉadoj, familiaj kradrostaĵoj, ktp. ;-)

    En la senco, laŭ kiu kafo ĉefrolas en la romanoj, mi ne povus doni tiom drastan respondon. En “Millenium” kafo superregas ĉion! Ĝin mendas la ĉefrolulo en trinkejoj, proponas al sia gastoj en kiu ajn momento de la tago, ĝin proponas siavice aliaj al li…

    Se temus pri simila hispana rolulo en simila romano, kafo ankaŭ havus grandan rolon; sed krom ĝi, foje oni mendus bieron en trinkejo, aŭ proponus dolĉan vinon aŭ brandon al gastoj (laŭ la horo)… vi ne havus la impreson ke kafo aŭ alia trinkaĵo estas “hispana nacia trinkaĵo”!

  4. Istvan Ertl Says:

    Fabienne, mia edzino, sxatis gxuste (ankaux) la nenecesajn pagxojn…
    La aperofteco de kafo tute ne sxokis min, post dek jaroj en preskaux same kafema Nederlando (kie, en la komenco, mi multe suferis pro ekskafaj busxodoroj…).
    eble mi skribos iam ion pli pripensitan reage, sed nun mi devas iri trinki kafon…

  5. Giri RAO Says:

    > aperofteco de kafo

    la tutbarata ekvivalento estas la teo – ĉaj! forta, dolĉa kaj kunlakta teo ĉie krom la nordo, kaŝmiro, kie oni preferas strange saletan teon, kun gjak-butero…. http://en.wikipedia.org/wiki/Butter_tea

    la romanojn mi rekomendis al rekha, mia edzino, kiu nuntempe voras krimromanojn – mi vidas _p is for peril_ de sue Grafton sur la lito chi-momente. :-)

  6. Maria Says:

    Ankaŭ mi ŝatas la baratan “ĉaj”, almenaŭ la ĉitiean variaĵon de ĝi. Al mi estas interesa la penso ke en Barato oni legas la romanojn de Stieg Larsson!


Leave a Reply