Kun admiro
Majo 1, 2009
En Skandinavio ne decas tro admiri. En kulturo en kiu gravas esti sendependa, individua, sinrealiga kaj prefere skeptika ol naiva, ne taugas admirado. Nia variaĵo de kristanismo ne havas sanktulojn, nek papon, inter la homo kaj Dio estu rekta, senpera kontakto, do kion oni povus atendi.
Tamen – kompreneble oni admiras, iuj nur pli kaŝe ol aliaj. Multaj ŝajnas admiri la reĝan familion, ekzemple, aŭ aliajn homojn sufiĉe famajn, sufiĉe distancajn por plenumi la lokon de sanktuloj. Finfine mi kredas ke admirado estas natura, eĉ bona, kaj funde temas pri tio ke ekzistu io alstrebinda, io pli bona kaj granda ol oni mem.
Oni povas ja do iom interesiĝi pri la objektoj de sia admirado. Gereĝoj plej ofte ne estas admirindaj, laŭ mi, kaj mi ne admiras tiajn. Mi ankaŭ ne admiras nian ĉefministron, nek la gvidanton de la politika opozicio de mia lando, nek la gajninton de la Eŭrovizia kantkonkurso, aŭ tiun kiu saltas plej alte en la mondo, nek Ivon Lapenna. Mi eble tamen iomete admiras Zamenhof, mi konfesu tion.
Mi admiras ankaŭ aliajn antaŭulojn, homojn kiuj havis viziojn nekutimajn por sia tempo kaj kies pensoj kaj kuraĝo ion alportis al la estonteco. Mi admiras homojn kiuj kuraĝas erari. Krome mi admiras homojn kiuj kapablas rimi, precipe tradukitajn kantotekstojn. Mi admiras homojn kun stirpermesilo. Mi tre multe admiras iujn ĉiutagajn heroojn kiuj ludis gravan rolon por miaj infanoj, precipe iujn iliajn instruistojn, sed eĉ pli mi eble admiras unu mian konaton kiu dediĉas sian profesian vivon al mortmalsanaj homoj. Ŝia famo ne atingas tiun de niaj gereĝoj, sed ŝia intuicio, kunsentemo, aŭskultemo kaj sinteno al la vivo kiel io vivinda en ĉiu minuto estas admirinda kaj imitinda por kiu ajn.
Mi ankaŭ tre multe admiras miajn infanojn, kaj samkiel la plej multaj gepatroj mi vidas ilin kiel pli bonajn versiojn de mi mem. Kaj jes, konfesinde, mi ankaŭ kelkfoje admiras min mem, en tiuj maloftaj momentoj kiam mi sukcesis venki miajn proprajn limojn, kiuj eble estis nur – imagitaj.








Majo 2, 2009 at 6:11 atm
Cxu Vi admirus Vian fecxministron se li ankaux gvidus la politikan opozicion de Via lando, gajnus en la Euxrovizia kantkonkurso, kaj saltus plej alte en la mondo?
amike
Istvan
P.s. Tajperaro. fecxministron: legu: cxefministron
Majo 2, 2009 at 6:13 atm
Cetere, malemo al admiro karakterizas ankaux la francan kulturon. Hieraux mi spektis kelkajn minutojn el filmo pri la suicidinta (?) cxefministro Bérégovoy, al kiu la edzino riprocxis ke li tro admiras aliajn, precipe prez. Mitterand.
amike
Istvan
Majo 2, 2009 at 7:27 atm
István skribis: “P.s. Tajperaro. fecxministron: legu: cxefministron”
Mi: Haha.
Tia ministro, cxu fecxa, cxu cxefa estus vere mirinda, sed eble ne admirinda. Iom suspektinda fakte.
Majo 2, 2009 at 10:55 atm
Mi legis vian artikolon pro la bildo, kiun mi trovis per http://e-planedo.kerno.org. Bedaŭrinde vi ne mencias ĝin en la teksto. Mi do supozas, ke vi elektis la bildon kiel ornamaĵon iel rilatan al la temo “admiro”. Ekzistas homoj, kiuj admiras sanktulojn. Aliaj admiras Stalinon. Eble kelkaj admiras ankaŭ objektojn: ikonojn, la Bazilan Katedralon, florojn.
Tamen la bildo estas tro interesa por nura ornamaĵo, ĉar ĝi enhavas konflikton, do volas rakonti ion. Kion faras sanktulino kun glorkrono kaj Stalino en sama ĉambro? Ambaŭ figuroj personigas ideologiojn, kiuj forme eble similas, sed enhave esence kontraŭas.
Ĉu vi povas doni almenaŭ kelkajn bazajn informojn pri la bildo: aŭtoro, titolo, jaro? Eble vi konas retlokon kun pli granda versio de la bildo, ke legeblu la skribaĵo sur la bildo.
Danke
Dirk
Majo 2, 2009 at 11:58 atm
La bildo montras ikonon kun Matrona de Moskvo kaj Stalino. Tia ikono estis pendigita en ortodoksa preĝejo proksime al Peterburgo en Rusio fine de la pasinta jaro. Poste ĝi tamen estis forigita de tie.
Mi verkis pri la ikono kaj rilataj temoj en la sveda jen. Tie mi interalie citas la pastron de la preĝejo, kiu en gazeta intervjuo diris jene pri Stalino:
Mi havis du patrojn, krom la Ĉiela Patro: unu estis mia korpa patro, la alia estis la patro de ĉiuj popoloj, kiu estis severa, kiu juĝis, kiu eble faris erarojn, sed kiu tamen estis la patro de mia lando. Ĉiuj atakoj kontraŭ Stalino estas ridindaj kaj naŭzaj. Mi ne volas aŭskulti ĉi tiujn pudelojn de la demokratio, kiuj mokbojas pri la mortinta leono, mi aŭskultas mian koron.
La sveda blogaĵo enhavas kelkajn ligilojn. Aldona teksteto pri la ikono en la angla estas ĉi tie.
Majo 15, 2009 at 11:23 atm
bone! mi komprenis ĉion! kaj mi ne trovis erarojn en via teksto. kaj mi ankaŭ admiras zamenhof, vin mem, kaj vian scion (aŭ sciencon) por konstrui vian ttt-ejon.
mi, mi ne komprenas la manieron por fari tion.
ĝis kaj kison
Junio 5, 2009 at 1:14 ptm
» Mi admiras homojn kun stirpermesilo.
Ho, ankaŭ mi
Estas por mi homoj tre kuraĝaj kaj certaj pri si… Estas des pli mirinde, ke de la unua rigardo estas simplaj homoj „kiel mi kaj vi“