Viroj kiuj malamas virinojn
Majo 30, 2009
Mi jam planas, ke kiam mi fariĝos pensiulo mi pasigos miajn tagojn legante. Kiam la vivo fariĝos pli malrapida kaj la farendaĵoj pli malmultiĝos, mi legos konstante ampleksajn, atentokaptajn librojn de bonaj verkistoj, ne timante ke iu min interrompos aŭ ke ĉiutagaj rutinoj aŭ laboro min malhelpos. Mi legis ĵus la unuan krimromanon en la internacie furora serio de Stieg Larsson. En la sveda originalo ĝi havas la titolon “Viroj kiuj malamas virinojn” (Män som hatar kvinnor), kaj la problemo dum la legado estis ĝuste la fakto ke mi ne estas pensiulo, nek momente ferias, kaj do mi havas aliajn devojn krom legi.
Ĉar la libro ja estas vere kapta, kun sia lerte konstruita intrigo. Temas pri granda teksaĵo de ligoj, homoj, faktoj, okazaĵoj en la nuno kaj en la historio, kaj mi opinias ke la verkisto tre bone sukcesas krei reton sen rimarkeblaj mankoj, kun bona ekvilibro inter la diversaj partoj kaj flankoj de la rakonto.
La konata, evidente karisma ĵurnalisto Mikael Blomkvist ricevas la taskon skribi biografion pri fama sveda industria familio, sed la vera, kaŝa, tasko estas esplori kio okazis al juna virina membro de la familio, malaperinta enigme en 1966. Kiel kunlaboranton Blomkvist havas junan virinon, Lisbeth Salander, escepte inteligenta, ribela persono kun forta volo, kun problema fono kaj eble aŭtisma.
Larsson ne atingas la nivelon de personkreado de iu Oates (ĉu iu krimromanisto iam faras, eble la ĝenro metas tiajn limojn?), tamen kaj Mikael kaj Lisbeth kaj pluraj aliaj estas interesaj personoj en kies kompanio estas agrable restadi. Grava en la romano estas ankaŭ la socie rilata mesaĝo, aludita en la titolo: la perforto kontraŭ virinoj far viroj. La temo ripetiĝas plurfoje, akompanata de de tempo al tempo aperanta statistiko pri la fenomeno.
Nur en Svedio – lando de 9 milionoj da loĝantoj – estis venditaj 3 milionoj da ekzempleroj de la libroj de Larsson kaj la rajtoj estas venditaj al 40 landoj. Kiuj estas la kialoj por tiu furoro? Mi ne scias, sed mi provis elpensi kelkajn.
Krimromanoj entute estas furora ĝenro, kaj multaj verkistoj, malpli bone verkantaj, vendas amason da libroj. La kvalito de la romanoj de Larsson kompreneble elstaras, sed tio ne sufiĉas. Mi kredas ke la historio de la eldonado interesas kaj verŝajne ludas rolon: ja Stieg Larsson mortis pro koratako antaŭ la apero de la unua romano, nur 50-jara. Oni diras ke li similis al Mikael Blomkvist: intense laboranta ĵurnalisto kiu dormis malmulte kaj trinkis multe da kafo (kaj multe fumis). Kaj la posta historio estas drama, ĉar estiĝis konflikto ene de la familio pri la heredaĵo. Larsson nome ne estis oficiale edziĝinta al sia vivkamaradino, kaj ĉar ili ne havis infanojn, ĉiujn rajtojn al la libroj heredis liaj patro kaj frato.
Por klarigi la vendosukcesojn eksterlande verŝajne necesas kompreni la ekzotikecon de la socio, medioj kaj homoj, kaj simile ja lastatempe furoras ekzemple la romanoj de la afgana verkisto Khaled Hosseini. En kio konsistas tiu ekzotikeco en la libroj de Stieg Larsson mi kompreneble ne vidas, sed min tre interesus scii. Manuel Pancorbo mencias en sia blogo kelkajn detalojn. Jes – la ciumado estas tute normala, la plurala viumado estas tre, ofte tro, formala en la sveda. Kaj jes – svedoj trinkas multe da kafo, sed eĉ mi, kiel fidela kaftrinkanto, miras pro la granda kafkonsumado de Mikael Blomkvist. Mi emus konsili al li ne trinki tiom da kafo meze de la nokto, sed aliflanke li eble tiukaze ne solvus la enigmon
Krom trinki kafon, la ĉefroluloj multe duŝiĝas kaj krome amoras (Mikael Blomkvist altiras virinojn kiel floroj abelojn), kaj eble la priskribado, do ne la okupiĝoj mem, estas ekzotikaj. Mi ne scias.
Dume mi emas legi ion alian, krome mi havas multe da deviga legado, sed poste venos la ferioj, kaj tiam mi lasos la duan volumon kapti min.
Kun admiro
Majo 1, 2009
En Skandinavio ne decas tro admiri. En kulturo en kiu gravas esti sendependa, individua, sinrealiga kaj prefere skeptika ol naiva, ne taugas admirado. Nia variaĵo de kristanismo ne havas sanktulojn, nek papon, inter la homo kaj Dio estu rekta, senpera kontakto, do kion oni povus atendi.
Tamen – kompreneble oni admiras, iuj nur pli kaŝe ol aliaj. Multaj ŝajnas admiri la reĝan familion, ekzemple, aŭ aliajn homojn sufiĉe famajn, sufiĉe distancajn por plenumi la lokon de sanktuloj. Finfine mi kredas ke admirado estas natura, eĉ bona, kaj funde temas pri tio ke ekzistu io alstrebinda, io pli bona kaj granda ol oni mem.
Oni povas ja do iom interesiĝi pri la objektoj de sia admirado. Gereĝoj plej ofte ne estas admirindaj, laŭ mi, kaj mi ne admiras tiajn. Mi ankaŭ ne admiras nian ĉefministron, nek la gvidanton de la politika opozicio de mia lando, nek la gajninton de la Eŭrovizia kantkonkurso, aŭ tiun kiu saltas plej alte en la mondo, nek Ivon Lapenna. Mi eble tamen iomete admiras Zamenhof, mi konfesu tion.
Mi admiras ankaŭ aliajn antaŭulojn, homojn kiuj havis viziojn nekutimajn por sia tempo kaj kies pensoj kaj kuraĝo ion alportis al la estonteco. Mi admiras homojn kiuj kuraĝas erari. Krome mi admiras homojn kiuj kapablas rimi, precipe tradukitajn kantotekstojn. Mi admiras homojn kun stirpermesilo. Mi tre multe admiras iujn ĉiutagajn heroojn kiuj ludis gravan rolon por miaj infanoj, precipe iujn iliajn instruistojn, sed eĉ pli mi eble admiras unu mian konaton kiu dediĉas sian profesian vivon al mortmalsanaj homoj. Ŝia famo ne atingas tiun de niaj gereĝoj, sed ŝia intuicio, kunsentemo, aŭskultemo kaj sinteno al la vivo kiel io vivinda en ĉiu minuto estas admirinda kaj imitinda por kiu ajn.
Mi ankaŭ tre multe admiras miajn infanojn, kaj samkiel la plej multaj gepatroj mi vidas ilin kiel pli bonajn versiojn de mi mem. Kaj jes, konfesinde, mi ankaŭ kelkfoje admiras min mem, en tiuj maloftaj momentoj kiam mi sukcesis venki miajn proprajn limojn, kiuj eble estis nur – imagitaj.







