Paskaj krimoj
Aprilo 10, 2009

Kvar liberaj tagoj lige al pasko ŝajnas kiel eterno. Hodiaŭ estas la unua. Mi jam komencas timi ke la eterno havas limojn kaj ke mi ne havos tempon fari ĉion kion mi dezirus, do krom festi kun la familio svedan paskon sabate kaj finnan dimanĉe: dormi longe matene, tamen ellitiĝi frue por matenmanĝi en trankvila soleco kun la ĵurnalo, purigi, baki, kanti, rezervi somerajn flugbiletojn, telefoni gravajn vokojn, retkorespondi, verki esperantlingvan blogaĵon, verki svedlingvan librorekomendon, iri al kinejo. Legi. Dio donu al mi tempon.
Mi decidas ĉiun tagon prioritati la farendaĵojn en ordo. Jam ĵaŭde posttagmeze survoje de la laboro mi plenumas unu el la plej gravaj pritoritatoj: mi aĉetas poŝlibran krimromanon. Almenaŭ ĉi tion oni faru paske. La elektado kaj aĉetado mem estas parto de la ĝuo, kaj poste estas ĝuo teni la poŝlibron en la manoj, senti ĝian molecon kaj flari la odoron de nova libro. Legado estas ne nur intelekta sed ankaŭ fizika sperto, do neniu provu trudi elektronikajn librojn, almenaŭ ne al mi.
Inter la eksportaĵoj el la najbara Norvegio al mia lando – Svedio – la tradicio legi krimromanon paske certe estas inter la ĉefaj. Mi tute ne scias kiel estiĝis la tradicio, sed mi plene konsentas ke pasko estas tre taŭga tempo por legi ĝuste krimromanon. Mi legas mem krimromanojn malofte – ne pli ol kvar en jaro. Oni povas satiĝi je la limoj de la ĝenro, je la dramaturgio, kiu malofte permesas profundiĝon en temojn ekster la solvado de la enigmo. Sed samtempe ravas ĝuste la dramaturgio – la lerte konstruita rakonto, la kontrastoj inter hororo kaj idilio, certeco kaj necerteco kaj la scio ke oni mem ĉion spektas de distance.
Miasperte, la ĝusta humoro por legado de krimromano estas tipe printempeca: luma kaj leĝera. Melankolio postulas alian literaturon. Al nelegantoj de krimliteraturo ĉi aserto eble sonas kontraŭdire. Mi dirus ke (krom eble pri la personeco de la leganto) temas pri la alirmanero de la rakonto. Krimromanoj ne temas unuavice pri la morto, eĉ ne pri murdoj, sed la akcento estas sur la solvado de la enigmo kaj la dinamiko de la rakonto. Gravas elvoki senton de streĉo.
Eble iu interesiĝas pri tio kiun krimromanon mi elektis? Unu de la islanda verkisto Arnaldur Indriðason, kun la origina titolo Grafarþögn (kies signifon mi ne konas). Temas pri brila verkisto, kun la – por bonaj krimromanistoj bezonata – kompreno pri subtileco.
Bona krimromano estas kiel bombono, kaj ja ankaŭ tiajn homoj bezonas, ĉu ne, precipe paske.








Aprilo 10, 2009 at 6:40 ptm
Uhmmm krim-romanoj… Svedujo… kaj tamen ne Larsson Stieg kaj Millenium…
Tre interese!
Aprilo 10, 2009 at 7:00 ptm
Mi estas verŝajne la sola svedo kiu ne legis la librojn de Stieg Larsson. Ĉu vi legis? Pluraj personoj diris al mi ke ili estas kiel narkotaĵo, do kiam oni eklegas unu ne eblas ĉesi antaŭ ol atingi la finon de la tria libro, kaj ja ili estas tre ampleksaj. Tial mi volas atendi ĝis someraj ferioj. Aliflanke ĝuste tiam mi eble ne emos legi krimromanojn.
Aprilo 10, 2009 at 11:46 ptm
Vi ne legis tiun roman-serion!!! Nekredeble!
Jes, mi legis la unuajn du librojn. La tria ankoraŭ ne estis tradukita al la hispana: tial multaj homoj senespere vagas al librejoj demandante pri ĝia lanĉo
Mi kapablas atendi…
Jes, la intrigo estas majstre gvidata en ambaŭ libroj. La roluloj estas tre interesaj, ĉefe la frika virino, Lisbeth. Pri la vira rolo mi legis kritikojn, ke li estas la tipa allogemulo amor-inklina, kaj li estas iom tia sed ne tiel “tipa”, laŭ mi.
Min plej multe interesis la bildigo de la sveda socio, kun kelkaj surprizoj (almenaŭ por mi) pri ĝiaj “kaŝitaj sekretoj”.
Nepre legu, eĉ somere; “krimromano” estas tro facila etikedo kiu ne spegulas plene ilian karakteron. Mi ŝategus legi recenzon vian pri la romanoj.
Aprilo 11, 2009 at 8:25 atm
Mi promesas skribi ĉi tie pri la trilogi se mi legos ĝin! Mi nun pripensas ĉu spekti la filmon de la unua, nun montratan en svedaj kinejoj. La rilato inter filmo kaj libro bazita sur filmo estas komplika – foje oni seniluziiĝas.
Vi pravas ke krimromanoj povas esti plej diversaj, kaj la plej bonaj diras ion esencan pri la ĉirkaŭa socio kaj pri homaj naturo kaj rilatoj.
Mi ĝojas aŭdi ke vi do ne mortos pro senpacienco atendante la trian libron. Sed kion signifas “frika”?
Aprilo 11, 2009 at 10:16 atm
Dankon pro via promeso
Pri la kino… nu, mi iel samopinias al vi. Mi, jam leginte la libron, ne havas rimorson iri spekti ĝin al kinejo (kiam ĝi venos…)
“Frika” estas anglismo el “freak”: do, strangulo kun obseda sed, principe, sendanĝera temo en la kapo. Tre tipe, la fanatikuloj de tiaj scienc-fikciaj kaj fantastaj rakontoj: “Star Trek”, “La Majstro de’l Ringo”… (jes! iuj —eble multaj— esperantistoj estas frikoj…).
Tiu rolulo, Lisbeth, alkomfortiĝas pli ĝuste al du aliaj anglismoj “geek” aŭ “nerd”, kiuj tamen ne likis al esperanto (ankoraŭ).
Aprilo 11, 2009 at 11:21 atm
Dankon, mi nun lernis novan esperantan vorton.
Eble vi rimarkis ke mi misskribis, mi celis kompreneble “la rilato inter libro kaj filmo bazita sur la libro”.
Aprilo 12, 2009 at 7:55 ptm
Mi jam publikigis iom pli longan recenzon pri “Millenium”.
http://bitakoro.blogdns.org/persone/svedaj-krimromanoj/
Eble tio pli-instigos vin al legado
Majo 2, 2009 at 6:23 atm
Cxe ni nur mia edzino, Fabienne, legis la trilogion; ankaux sxi estas fascinita. Ni atendas la filmon, kiu venos maje al Luksemburgio.
Mi mem hieraux legis The Big Sleep de Raymond Chandler, en hungara traduko. Mia unua Chandler, sed mi certe legos aliajn. Hungarigis gxin jun-agxe, antaux kvardeko da jaroj, Péter Lengyel, mem tre rimarkinda verkisto, kaj la tradukon kontrolis Géza Ottlik, literatura giganto kies “Lernejo cxe la limo” devus ekzisti en Esperanto. (Tiutempe grandaj verkistoj en Hungario multe tradukis, ekz. ankaux Kertész, ofte cxar ili ne rajtis mem publikigi.)
Por mi en krimromano gravegas la etoso, la socia kaj fizika fono priskribataj. Pri la murdenigmo mi apenaux atentas… Kaj tial mi sxatas/tradukas Simenon, kaj sxatis “Varmas en Romo” de Tavanti.
Cxe Chandler ankaux la lingvajxo estas tre aprezinda, sed tion mi gxis nun perceptis nur per hungara spegulo.
Cetere, en la hungara oni faras terminan distingon inter “krimi” (krimromano) kaj “bunregény” (lauxvorte gxuste “krimromano”, sed kun pli alta pretendo beletra).
amike
Istvan