Paskaj krimoj
Aprilo 10, 2009

Kvar liberaj tagoj lige al pasko ŝajnas kiel eterno. Hodiaŭ estas la unua. Mi jam komencas timi ke la eterno havas limojn kaj ke mi ne havos tempon fari ĉion kion mi dezirus, do krom festi kun la familio svedan paskon sabate kaj finnan dimanĉe: dormi longe matene, tamen ellitiĝi frue por matenmanĝi en trankvila soleco kun la ĵurnalo, purigi, baki, kanti, rezervi somerajn flugbiletojn, telefoni gravajn vokojn, retkorespondi, verki esperantlingvan blogaĵon, verki svedlingvan librorekomendon, iri al kinejo. Legi. Dio donu al mi tempon.
Mi decidas ĉiun tagon prioritati la farendaĵojn en ordo. Jam ĵaŭde posttagmeze survoje de la laboro mi plenumas unu el la plej gravaj pritoritatoj: mi aĉetas poŝlibran krimromanon. Almenaŭ ĉi tion oni faru paske. La elektado kaj aĉetado mem estas parto de la ĝuo, kaj poste estas ĝuo teni la poŝlibron en la manoj, senti ĝian molecon kaj flari la odoron de nova libro. Legado estas ne nur intelekta sed ankaŭ fizika sperto, do neniu provu trudi elektronikajn librojn, almenaŭ ne al mi.
Inter la eksportaĵoj el la najbara Norvegio al mia lando – Svedio – la tradicio legi krimromanon paske certe estas inter la ĉefaj. Mi tute ne scias kiel estiĝis la tradicio, sed mi plene konsentas ke pasko estas tre taŭga tempo por legi ĝuste krimromanon. Mi legas mem krimromanojn malofte – ne pli ol kvar en jaro. Oni povas satiĝi je la limoj de la ĝenro, je la dramaturgio, kiu malofte permesas profundiĝon en temojn ekster la solvado de la enigmo. Sed samtempe ravas ĝuste la dramaturgio – la lerte konstruita rakonto, la kontrastoj inter hororo kaj idilio, certeco kaj necerteco kaj la scio ke oni mem ĉion spektas de distance.
Miasperte, la ĝusta humoro por legado de krimromano estas tipe printempeca: luma kaj leĝera. Melankolio postulas alian literaturon. Al nelegantoj de krimliteraturo ĉi aserto eble sonas kontraŭdire. Mi dirus ke (krom eble pri la personeco de la leganto) temas pri la alirmanero de la rakonto. Krimromanoj ne temas unuavice pri la morto, eĉ ne pri murdoj, sed la akcento estas sur la solvado de la enigmo kaj la dinamiko de la rakonto. Gravas elvoki senton de streĉo.
Eble iu interesiĝas pri tio kiun krimromanon mi elektis? Unu de la islanda verkisto Arnaldur Indriðason, kun la origina titolo Grafarþögn (kies signifon mi ne konas). Temas pri brila verkisto, kun la – por bonaj krimromanistoj bezonata – kompreno pri subtileco.
Bona krimromano estas kiel bombono, kaj ja ankaŭ tiajn homoj bezonas, ĉu ne, precipe paske.







