Per publikaj transportiloj
Decembro 20, 2008
Unu el la plej interesaj lokoj por observado de homa interagado estas publikaj transportiloj. Ĉar mi laboras en alia urbo ol kie mi loĝas, mi havas abundajn okazojn ĉiutage por tia studado. Vintre mi veturas per tri veturiloj por veni al la laboro: unue per urba buso, poste per trajno kaj poste denove per urba buso. Veturi per publikaj transportiloj postulas energion, sed estas ankaŭ instrue.
Sendube la moroj, la neskribitaj reguloj, ĉi-rilate varias internacie. Jen ekzemploj pri analizeblaj elementoj de la publiktransporta interrilatado kun ekzemploj precipe el mia ĉiutaga medio.
Kiel oni eniras. En Finnlando mi observis ke homoj silente vicatendas ekster aŭtobusoj kaj orde eniras laŭvice, sed en Svedio ne regas simila ordo.
Kiel oni sidiĝas: ĉe ni oni sidiĝas kiel eble plej dise en la buso aŭ trajnvagono. Sidiĝi apud iu eblas kompreneble nur se ne estas liberaj unuopaj sidlokoj. Mi evitas sidi apud tro dikaj homoj, kiuj prenas tro da loko. Problemeto aperas se oni sidas apud iu sur la ekstera loko kaj liberiĝas multaj lokoj alie en la buso. Ĉu eblas ŝanĝi sidlokon? Ĉu la apuda ulo povus tiam ofendiĝi? Mi kredas ke ŝli povus ofendiĝi, sed ĉar tiu verŝajne same volonte kiel oni mem havus duoblan lokon, ŝanĝi tamen eblas.
En mia matena interurba trajno estas ofte observebla la fenomeno “amaspensado” aŭ “grupa pensado”. Temas pri tio ke oni kredas ke la majoritato pravas. Alivorte: se oni en unu vagono vidas ke estas neniuj liberaj sidlokoj kaj ke homoj staras, oni emas kredi ke tio signifas ke ankaŭ en aliaj vagonoj ne estas liberaj sidlokoj. Pro longdaŭra sperto mi tamen scias ke se oni iras sufiĉe longe, kutime oni ja trovas sidlokon. Simple necesas ignori rezignintajn aŭ acidajn voĉojn kiuj asertas ke ne indas serĉi ĉar sidlokoj ne plu estas.
Kiam homoj en publikaj transportiloj ĉe ni komunikas pri iu veturrilata temo la tono estas kutime afabla, fakte temas pri unu el tiuj okazoj en la ĉiutaga vivo kiam eblas per tre malgranda rimedo komuniki kaj akcepti afablecon: ” Ĉu la loko apud vi estas libera?”, “Kiam ni alvenos al la stacio X?” Pri ceteraj temoj, kun la simpla celo komuniki, babilas kutime nur infanoj, ebriuloj aŭ frenezuloj.
Mi konfesu ke okazas ke mi pensas pri homo ke tiu estas idioto, kompreneble nur se mi estas vere laca, la mallumo tro kompakta kaj la horoj ĝis la reveturo ŝajnas tro multaj. Mi antaŭlonge elpensis specialan inteligentecteston, kiun ne ĉiuj kunpasaĝeroj trapasas kun sukceso. Ĝi estas aplikebla kiam mi sidas ĉe fenestra loko, iu sidas apude kaj mi volas eliri. “Pardonu, mi devas foriri ĉe la sekva haltejo”, mi diras kaj tiam… la homo stariĝas kaj aŭ korekte observas kie estas la plej proksima elirejo kaj moviĝas for de ĝi – aŭ stariĝas inter nia sidejo kaj la pordo tiel ke mi tamen devas puŝiĝi preter la homon…
Oni povas multon diveni pri homoj, eĉ kiam ili nenion diras, en publikaj transportoj. Kaj eksterlande ĝuste en tiaj veturiloj eblas ion kompreni pri la ĉiutaga vivo de kutimaj homoj. En la moskva metroo antaŭ multaj jaroj mi ŝatis studadi la homojn kaj iliajn aspektojn, la lacecon, la transportatajn kestojn kun tomatoj kaj mandarinoj, la kondutojn. Okazis ke iu demandis: “Kiun libron vi legas, kaj en kiu lingvo?” Antaŭ ol respondi mi fakte ne pensis “idioto”, nek “ebriulo”, sed nur “nesvedo”…








Decembro 22, 2008 at 9:49 ptm
Tre interesa rakonto; mi ĝuis ĝin. Mi ŝatus ke vi apliku vian observo-kapablon en la publikaj transportiloj de Madrido
Ĉefe en la metroo, kiam la enirantoj vagonon ŝtopas la pordon al la elirantoj…
Decembro 23, 2008 at 3:01 ptm
Saluton Manolo. Mi ĝojas ke vi ŝatis la blogaĵon. Mi promesas skribi pri la publiktransportila kulturo post vizito en Madrido
Mi neniam estis tie. Ŝajnas vigle kaj sendiscipline en via metroo, sed ja Madrido estas multege pli granda ol miaj urboj!
Decembro 26, 2008 at 4:40 ptm
Kiam en Luksemburgio mi uzas urban buson, tio ofte estas por transporti mian kvinjaran filon Dorian al lernejo matene. Unu fojon el du, ni ne havas sidlokon. Cxiam surprizas min ke homoj ne emas liberigi lokon por ni, aux ecx faciligi nian trapason al starloko sekura por infaneto, kiu pro svingigxoj povus fali aux albati sian kapon al io dura (foje tio okazis). Kiam mi busas sen infano, mi klopodas atenti similajn bezonojn de aliaj (krom kiam mi tro absorbite legas), kaj pro tio oni ofte surprizigxas. En mia devenlando Hungario ne transdoni en urba transporto sian sidlokon al pliagxulo, al handikapito, al eta infano kaj al gravedulino estis (espereble plu estas) konsiderate kiel manko de homa deco.
Decembro 29, 2008 at 5:43 ptm
István, mi konsentas kun vi pri la nedeca
konduto de homoj kiuj ne lasas sidlokon al bezonantoj. Ĉu temas pri la nova generacio? Almenaŭ ĉi tie ŝajnas tiel, junuloj ne alkutimiĝis atenti infanojn, maljunajn aŭ gravedajn homojn. Mi aŭdas
ke mi sonas nun maljune.
Aprilo 21, 2009 at 9:18 ptm
Aferoj eĉ varias de urbo al urbo, kaj certege de regiono al regiono en tia lando kiel Rusio.
En Vladikavkaz la moroj estas pli kiel priskribis Istvan: pro tio mi multe miris (ĝis nun fakte) en Peterburgo pri pli facila rilato al tiaĵoj.
Ne tiel mirinda ŝajnas al mi konduto de junuloj, kiel tiu de plenkreskuloj. Kiam 30-40-jarulo ne emas helpi pasaĝeron kun infano (kun ĉareto, ekz.), aperas demando, ĉu vere estas tiom da seninfanaj veturantoj? Mia persona sperto pli bone ol ajna eduko sufloras al mi, kiel mi agu en publikaj veturiloj; mi atendus la samon de la aliaj…
Kion mi speciale ŝatas pri malpli grandaj loĝlokoj, estas piedira atingebleco de la lokoj. En Vladikavkaz, ekzemple, mi bezonas maksimume unu horon por veni al ajna intitucio aŭ loĝdomo el ajna parto de la urbo. En Peterburgo aŭ Moskvo eblas iri du tagojn, se konsideri bezonon de ripozo.
Aprilo 22, 2009 at 5:26 atm
Saluton Slavik. Mi konfesu ke mia propra helpemo al ĉaruloj en publikaj transportiloj pliiĝis post kiam mi mem ekhavis infanojn (do antaŭ sufiĉe longa tempo).