Per publikaj transportiloj

Decembro 20, 2008

Unu el la plej interesaj lokoj por observado de homa interagado estas publikaj transportiloj. Ĉar mi laboras en alia urbo ol kie mi loĝas, mi havas abundajn okazojn ĉiutage por tia studado. Vintre mi veturas per tri veturiloj por veni al la laboro: unue per urba buso, poste per trajno kaj poste denove per urba buso. Veturi per publikaj transportiloj postulas energion, sed estas ankaŭ instrue.

Sendube la moroj, la neskribitaj reguloj, ĉi-rilate varias internacie. Jen ekzemploj pri analizeblaj elementoj de la publiktransporta interrilatado kun ekzemploj precipe el mia ĉiutaga medio.

Kiel oni eniras. En Finnlando mi observis ke homoj silente vicatendas ekster aŭtobusoj kaj orde eniras laŭvice, sed en Svedio ne regas simila ordo.

Kiel oni sidiĝas: ĉe ni oni sidiĝas kiel eble plej dise en la buso aŭ trajnvagono. Sidiĝi apud iu eblas kompreneble nur se ne estas liberaj unuopaj sidlokoj. Mi evitas sidi apud tro dikaj homoj, kiuj prenas tro da loko. Problemeto aperas se oni sidas apud iu sur la ekstera loko kaj liberiĝas multaj lokoj alie en la buso. Ĉu eblas ŝanĝi sidlokon? Ĉu la apuda ulo povus tiam ofendiĝi? Mi kredas ke ŝli povus ofendiĝi, sed ĉar tiu verŝajne same volonte kiel oni mem havus duoblan lokon, ŝanĝi tamen eblas.

En mia matena interurba trajno estas ofte observebla la  fenomeno “amaspensado” aŭ “grupa pensado”. Temas pri tio ke oni kredas ke la majoritato pravas. Alivorte: se oni en unu vagono vidas ke estas neniuj liberaj sidlokoj kaj ke homoj staras, oni emas kredi ke tio signifas ke ankaŭ en aliaj vagonoj ne estas liberaj sidlokoj. Pro longdaŭra sperto mi tamen scias ke se oni iras sufiĉe longe, kutime oni ja trovas sidlokon. Simple necesas ignori rezignintajn aŭ acidajn voĉojn kiuj asertas ke ne indas serĉi ĉar sidlokoj ne plu estas.

Kiam homoj en publikaj transportiloj ĉe ni komunikas pri iu veturrilata temo la tono estas kutime  afabla, fakte temas pri unu el tiuj okazoj en la ĉiutaga vivo kiam eblas per tre malgranda rimedo komuniki kaj akcepti afablecon: ” Ĉu la loko apud vi estas libera?”,  “Kiam ni alvenos al la stacio X?” Pri ceteraj temoj, kun la simpla celo komuniki, babilas kutime nur infanoj, ebriuloj aŭ frenezuloj.

Mi konfesu ke okazas ke mi pensas  pri homo ke tiu estas idioto, kompreneble nur se mi estas vere laca, la mallumo tro kompakta kaj la horoj ĝis la reveturo ŝajnas tro multaj. Mi antaŭlonge elpensis specialan inteligentecteston, kiun ne ĉiuj kunpasaĝeroj trapasas kun sukceso. Ĝi estas aplikebla kiam mi sidas ĉe fenestra loko, iu sidas apude kaj mi volas eliri.  “Pardonu, mi devas foriri ĉe la sekva haltejo”, mi diras kaj tiam…  la homo stariĝas kaj aŭ korekte observas kie estas la plej proksima elirejo kaj moviĝas for de ĝi  – aŭ  stariĝas inter nia sidejo kaj la pordo tiel ke mi tamen devas puŝiĝi preter la homon…

Oni povas multon diveni pri homoj, eĉ kiam ili nenion diras, en publikaj transportoj. Kaj eksterlande ĝuste en tiaj veturiloj eblas ion kompreni pri la ĉiutaga vivo de kutimaj homoj. En la moskva metroo antaŭ multaj jaroj mi ŝatis studadi la homojn kaj iliajn aspektojn,  la lacecon, la transportatajn kestojn kun tomatoj kaj mandarinoj, la kondutojn.  Okazis ke iu demandis: “Kiun libron vi legas, kaj en kiu lingvo?” Antaŭ ol  respondi mi fakte ne pensis “idioto”, nek “ebriulo”, sed nur “nesvedo”…