Se mi estus en la Elekta Komisiono
Oktobro 5, 2008
Ankaŭ ĉi-jare mi – kun iom da hezito – pagis la membrokotizon al UEA. Kiel simpla membro mi do volas utiligi la rajton esprimi kelkajn pensojn al la pasintUKe eklaborinta Elekta Komisiono (por la sekva estraro, elektota en 2010). En Esperantujo oni ofte opinias ke nur tiu kiu mem agas en la konkreta kampo rajtu opinii. Mi ne membras en la menciita komisiono, do tiuj kiuj opinias ke mi ne opiniu kaj kiuj konsideras konsilojn kritiko kaj kritikon ĉiam negativa, vidu la jenon kiel gvidliniojn por mi mem se mi fakte membrus en la Elekta Komisiono.
UEA strebas esti demokratia organizaĵo, ĉu ne? Por tion plenumi necesas ke estu pli ol unu kandidato por ĉiu posteno, precipe tio gravas rilate la postenon de prezidanto. La kandidatoj estu inter si laŭeble malsimilaj.
Por la posteno de prezidanto notindas ke:
Personaj trajtoj pli gravas ol tio per kio la homo sin titolas aŭ iam sin titolis. Alivorte: la avantaĝo de ekstera brilo ne superu la signifon de kapablo funkcii ene de la organizaĵo. Aŭ: ne serĉu la kandidatojn nur en cirkloj de nunaj aŭ antaŭaj universitataj profesoroj, ministroj aŭ filmsteluloj.
Cetere gravu:
- karismo
- kapablo komuniki kaj krei retojn
- kapablo esti diplomatia kaj samtempe teni personan intregrecon
- kapablo trovi bonajn kunlaborantojn kaj poste trakti ilin kun respekto, vidi ĉies kapablojn
- krome kompreneble scii elstare Esperanton, la anglan kaj prefere almenaŭ unu plian grandan lingvon.
Volonte diskutu miajn vidpunktojn!
Rilata ligo:








Oktobro 5, 2008 at 11:24 ptm
Interesa blogero Maria. Sribi pri tiu ĉi temo interesas min. Sed mi devas pli pensi pri ĝi. Eble mi skribos ion pri tio (se tro longa kiel aparta skribaĵo en mia blogo).
Oktobro 7, 2008 at 4:29 atm
Jen kelkaj rapidaj, eble konfuzaj, komentoj:
en sia libro Lingvo kaj popolo, H. Tonkin defendas la tezon ke plurisma elekto de la estraro ne nepras por UEA, cxar gxi estas ne politikajxo, sed socia movado. Mi havas la impreson ke pli granda parto de la UEA-membraro emas konsenti kun li; do, la ideo kiun Maria kaj mi, kaj tamen multaj aliaj kunhavas, nome ke necesas pluraj efektive elektindaj kandidatoj, bezonas plian disvastigon kaj plifirmigon.
Maria diras: “La kandidatoj estu inter si laŭeble malsimilaj.” Tamen, se la kandidatoj respondas al cxiuj sxiaj kriterioj, tio tamen jam limigas ilian eblan malsimilecon. Aliflanke, mi optimisme pensas ke jam eblus elekto de UEA-prezidanto (kaj de UEA-estraranoj)kun neatenditaj profiloj, cxar la kutima retoriko (kaj, espereble, pli kaj pli ankaux la reala pensado) subtenanta diversecon efikus subtene al tiaj elektoj. (Cxu trovi paralelon en la elektebleco usona de Obama…?) Do, praktike: pli da virineco, pli da juneco, pli da ekstereuxropeco. (La nuna estraro elstaras nur je la lasta faktoro.)
Al la kriterioj de Maria, trafe indikitaj, mi tamen aldonus tiun de movada sperto, kvankam en la realo povus montrigxi ke gxi malpli gravas ol oni emas pensi. Tamen, por la akceptebleco de la kandidato gxi ja gravas.
Gravas ankaux la idearo defendata de la kandidato: gxi ne povas esti tro malsama de tiu de averagxa esperantisto. Ekzemple, gxi prefere estu politike maldekstra, sed nur milde. Alie nur kameleona talento kiel tiu de la komunisto Corsetti helpos al la koncernato elturnigxi.
Gravas ankaux ke la kandidato havu klaran ideon pri tio kion en la Lapennaj tempoj oni nomis “la lingva problemo” – cxar gxuste cxi-kampaj ideoj devus difini la strategian direkton de UEA, trans la nuntempa hezitemo kaj drivado.
amike
Istvan Ertl
Oktobro 7, 2008 at 9:55 atm
Dankon, István, pro la tute ne konfuza komento.
>en sia libro Lingvo kaj popolo, H. Tonkin defendas la tezon ke plurisma elekto de la estraro ne nepras por UEA, ĉar ĝi estas ne politikaĵo, sed socia movado.
La libron mi ne legis, sed tute ĝenerale mi diru ke elekto per difino estas pluralisma, alikaze ne temas pri elekto. Ankaŭ cetere mi ne komprenas la argumenton. Kial socia movado ne estu kiom eble demokratie regata? Ja la strebo tamen ekzistas en la sistemo, kiu inkluzivas “parlamenton”, do la komitaton.
La idearoj de la kandidatoj estu laŭ mi diversaj, do ne averaĝaj. La difinon de ĉi-lasta oni trandonu al la popolo, reprezentata de la komitato.
(Alia, flanka, rimarkigo: ĉu la esperantistaro estas averaĝe “milde maldekstra”?! Mi ne komprenas ĝin tia, kio eble simple montras la problemon de la difino. Mi kreskis en lando kie la plej multaj, inkluzie de mi mem, estas “socialdemokratoj en la kapo”, alivorte kie la tuta politika pejzaĝo verŝajne troviĝas mezume pli maldekstre ol en la plej multaj aliaj landoj. Mi fojon post fojo perceptas la averaĝan esperantiston almenaŭ kelkrilate lacige konservativa
)
Oktobro 7, 2008 at 10:15 ptm
Espereble mi ne misreprezentas la argumentojn de Tonkin: laux li “kontestataj estraraj elektoj” (t.e. kun pli ol po unu kandidato) povas kauxzi “superfluajn rivalecojn”, riskigas la ekvilibron ene de la estraro – kaj ofte oni cxiuokaze ne trovas suficxajn kandidatojn.
La kandidataj idearoj certe diversu, sed mi supozas ke ne-tro-ekstremulo havos pli da sxanco elektigxi, kaj do ankaux la Elekta Komisono agos pli publik-tauxge rekomendante tian.
Pri la difino de politika maldekstro: certe, la afero estas suficxe malsama laux landoj (ekz. provu “mezuri” Vin per la usona http://politicalcompass.org/test ), sed mi imagas ke en absoluta plejmulto de la landoj esperantistoj tendencas maldekstri, laux la difino tiulande valida.
amike
Istvan
Oktobro 8, 2008 at 6:27 atm
Laŭ la difino tiulande valida, verŝajne en absloluta plejmulto de la landoj ankaŭ neesperantistoj tendencas maldekstri.
Oktobro 8, 2008 at 3:37 ptm
Mi pensas, ke unue necesas trovi pli ol unu kandidaton (tio mi pensas, ke ofte ne okazas), tiam eblas paroli pri iliaj kvalitoj!
Oktobro 8, 2008 at 5:48 ptm
Al Beĉjo: Jes, ĝuste komparoj povas videbligi eblajn talentojn, ideojn k t p de la kandidatoj.
Al István: Dankon pro la ligo al tiu testo! Fari ĝin estas vere interese kaj instrue. Kiel atendite mia rezulto diferencis de la rezulto de similaj svedaj testoj kiujn mi faris, pro miaj ŝajne el usona vidpunkto radikalegaj respondoj pri iuj temoj: patriotismo, religio, abortigo, genro kaj sekso ekz. Tiuj temoj tute ne enestas similajn mialandajn testojn.
Oktobro 10, 2008 at 4:01 ptm
Surprizis min, ke tiu http://politicalcompass.org/test estas konata alilande. Mi faris ĝin antaŭ kelkaj jaroj kaj trafis preskaŭ en la mezo de ambaŭ aksoj, kvankam mi sentas min tre alia ol mezulo.
Pri la prezidanteco de UEA mi memoras unu aferon, kiu impresis min: oni iam kritikis la nunan prezidanton pro tio, ke li supozeble iam diris en kunveno, ke iu kotopo ne povas kompreni, ĉar tiu ne legis certan libron. Tio estis la tuta kritiko — la prezidanto aŭdacis diri, ke iu legu certan libron.
Kun tiaj kritikoj, kiu bezonas laŭdojn?
Ken
Oktobro 12, 2008 at 8:49 atm
Mi konsentas kun vi sed ni iom estu pragmatistaj en tiu rilato.
La idealo estas via propono sed kiel Istvan menciis ekzistas problemoj.
Oktobro 20, 2008 at 4:40 ptm
por regadi asocion tiel uea, necesas fari la plej utilajn aĵojn. exemple: peti al grandaj firmoj ke sin trovu en la klavoroj la specialaj literoj por tajpi rekte sur la klavoro. sufiĉas kolekti sufiĉe da nomoj da homoj kiuj konsentus pagi specialan klavoron kaj (faire un appel d’offre) demandi fabrikado-alvokon, t.e. pagi antaŭe por ke granda firmo fabriku tiun specialan klavoron. Krome, la demando farus la reklamon de la lingvo. ĉu vi komprenas???