Ankaŭ ĉi-jare mi – kun iom da hezito – pagis la membrokotizon al UEA. Kiel simpla membro mi do volas utiligi la rajton esprimi kelkajn pensojn al la pasintUKe eklaborinta Elekta Komisiono (por la sekva estraro, elektota en 2010). En Esperantujo oni ofte opinias ke nur tiu kiu mem agas en la konkreta kampo rajtu opinii. Mi ne membras en la menciita komisiono, do tiuj kiuj opinias ke mi ne opiniu kaj kiuj konsideras konsilojn kritiko kaj kritikon ĉiam negativa, vidu la jenon kiel gvidliniojn por mi mem se mi fakte membrus en la Elekta Komisiono.

UEA strebas esti demokratia organizaĵo, ĉu ne? Por tion plenumi necesas ke estu pli ol unu kandidato por ĉiu posteno, precipe tio gravas rilate la postenon de prezidanto. La kandidatoj estu inter si laŭeble malsimilaj.

Por la posteno de prezidanto notindas ke:

Personaj trajtoj pli gravas ol tio per kio la homo sin titolas aŭ iam sin titolis. Alivorte: la avantaĝo de ekstera brilo ne superu la signifon de kapablo funkcii ene de la organizaĵo. Aŭ: ne serĉu la kandidatojn nur en cirkloj de nunaj aŭ antaŭaj universitataj profesoroj, ministroj aŭ filmsteluloj.

Cetere gravu:

  • karismo
  • kapablo komuniki kaj krei retojn
  • kapablo esti diplomatia kaj samtempe teni personan intregrecon
  • kapablo trovi bonajn kunlaborantojn kaj poste trakti ilin kun respekto, vidi ĉies kapablojn
  • krome kompreneble scii elstare Esperanton, la anglan kaj prefere almenaŭ unu plian grandan lingvon.

Volonte diskutu miajn vidpunktojn!

Rilata ligo: