Ĉu distance?

Oktobro 1, 2008

Homoj en la nuntempa mondo, ekzemple parolantoj de Esperanto, foje miras pri la koncepto “distanco” kaj kun bedaŭro diras ke “ni, kvankam tiom bonaj amikoj, pro la distanco tiom malofte renkontiĝas. Kaj kiel feliĉe, do, ke ekzistas modernaj komunikiloj”. Pere de ili la distancon eblas preskaŭ ignori.

Antaŭ mallonge mi renkontis konaton de antaŭ longe, fakte najbaron dum kelkaj jaroj antaŭ preskaŭ dudek jaroj. Estas certe dek kvin jaroj de nia pasinta renkontiĝo, tamen, aŭ ĝuste tial, la hazarda revido estigis reciprokan ĝojon. Mi devis rapide fosi en mia memoro: la nomojn de liaj infanoj, la okupiĝon de la edzino, la cirkonstancojn rilate ilian translokiĝon. Montriĝis ke ni daŭre loĝas en la sama urbo, sed en malsamaj partoj.

La biblioteko en kiu mi jam du kaj duonan jarojn laboras estas la plej granda publika biblioteko de suda Svedio. Pro tio mi ne ĉiun breton konas. Pasintsemajne mi devis serĉi libron en nekonata sekcio kaj trovis angulon, antaŭe ne viditan de mi, kaj surprizita mi spektis la bibliotekon el nova perspektivo. Kaj eksentis ke la koncepto “distanco” estas tre relativa.

6 Responses to “Ĉu distance?”

  1. giridhar Says:

    Jes, trovi sin en nekonata angulo de granda domo estis granda mistera plezuro de la infanaĝo, ĉu ne? Aparte plezurdona se temas pri angulo kiun tute ne scias la plenkreskuloj….


  2. kion oni plej facile ne vidas, estas kiom plej proksima estas….

  3. Istvan Ertl Says:

    Heinz Kahlau: Distancoj

    La mezdistanca flugo
    dauxras du horojn
    gxis Beogrado.
    Mi bezonis dek kvin jarojn.
    Mia telefono kontaktigas min
    en dek sekundoj
    kun mia kolego -
    sed de kvin jaroj jam
    ni havas nenion
    por diri al ni.
    La distancoj farigxis
    pli kurtaj kaj pli doloraj.

  4. Maria Says:

    Dankon, István, pro tiu trafa poemo. Mi povus ĝin verki mem…

  5. Графът Says:

    Ĝuste! Distanco kaj renkontoj ne normas proksimecon – sole sentoj estas gravaj.

  6. pqs Says:

    Distanco ne nur estas geografia afero :-) Dankon pro tiu bela blogero.


Leave a Reply