Ĉu vi kredas je magio?

Septembro 25, 2008

Hodiaŭ la unuan fojon mi konatiĝis kun la fenomeno “novcirko”. Kaj jen mi enkondukis novan vorton en Esperanto. En aliaj lingvoj ĝi nomiĝas ekzemple “contemporary circus”, “cirque nouveau” aŭ “nycirkus”.  Al ĉiu al kiu ĝi estas nekonata, mi rekomendas la sperton, kvankam mi kompreneble ne povas garantii la saman kvaliton, nek de la prezentado nek de la sperto.

La esenco de novcirko estas tuteca prezentado, kun artisma strebo, en kiu rolas same teatro, muziko kaj danco kiom tradiciaj cirkartaĵoj kiel akrobatado kaj ĵonglado. Bestoj kaj klaŭnoj forestas.

La hodiaŭa, tre poezia, prezentado en nia urbo ne havis komplikan intrigon, sed ĝi havis temon, difineblan eble per la repliko “kiu estas la diferenco inter esti viva kaj morta?”

Nu, sendube ia respondo al tiu demando estas la fenomeno cirko mem per sia defiado, streĉado kaj transirado de limoj. Kiom la homaj korpo kaj menso kapablas? Nu, almenaŭ tiom: mirinde akrobati en la aero, ĵongli samtempe per sep ringoj, gimnastiki sur mallarĝa ŝnuro aŭ enigme malaperigi homon el kesto.

Do kiuj estas efektivaj limoj por niaj vivoj kaj kiuj estas konstruitaj de ni mem kaj niaj antaŭjuĝoj kaj timoj? Kaj ĉu eblas vivi sed tamen esti morta?

Ĉu vi kredas je magio? Ĉu vi kredas je sorĉado? Ĉu la respondo estas jes aŭ ne, vizitu novcirkan prezentadon!

Rilata ligo:

4 Responses to “Ĉu vi kredas je magio?”

  1. Ken Miner Says:

    Bonege; mi ne sciis la ĝustan nomon de tio. Ofte prezentas usone
    Cirque du Soleil, origine de Kebekio, granda ĉiama spektaklo en Las Vegas. Mi neniam vidis ĝin tamen.

    Ŝajne la tradicia cirko laŭgrade malaperas interalie pro la nun malpli tolerata uzado de bestoj.

    Ken

  2. Manolo Says:

    Mi ne estas tre “cirkema”. Kiam infano, mi iomete enuiĝis en la cirko.

    Estis tamen famega televida programo dum mia infanaĝo, filmita en cirko kaj prezentita de familio de pajacoj.Paradokse mi ŝategis ĝin! Sed ĉefe kiam la pajacoj kantis aŭ faris la skeĉon. La veraj cirkaj prezentoj, kun akrobatoj, ĵonglistoj, bestoj… enuigis min (krom magiistoj).

    Do tial mi ne sentas emon spekti tiujn prezentojn de “nova cirko” en mia urbo. Amikoj, kiuj cirkumas, aplaŭdas la bestomankon, sed iomete kritikas la ĝenro-mikson,,,

  3. Maria Says:

    Ankaŭ mi ne tre ŝatas kutiman cirkon. Kiam miaj infanoj estis malgrandaj mi ĉeestis kelkajn vere aĉajn prezentadojn ĝis mi decidis ne plu iri al cirko. La (mal)pinto estis tamen antaŭ tiu tempo, en Moskvo, en prezentado en kiu oni flugigis erinacojn en la aero. Vere stranga kaj forpuŝa spektaklo.

    Novcirkaj prezentadoj certe povas esti tre diversaj, mi ja ĉeestis nur unu, tamen mi komprenis ke jen temas pri ĝenro kiu celas ion plian ol simple amuzi. Kaj la ĝenromikson mi opinias tre interesa!

  4. Toño Says:

    Mi dufoje spektis la “Cirkon de la suno”, kaj temas pri tuta renovigo de la koncepto. Oni povas diri ke ĝi estas cirko por plenkreskuloj.

    Laŭ mi, la tuta ideo de la cirko resumiĝas en la vorto “fascino”. La cirko devas fascini vin, aŭ ĝi ne estas cirko.


Leave a Reply