Ĉu vi kredas je magio?

Septembro 25, 2008

Hodiaŭ la unuan fojon mi konatiĝis kun la fenomeno “novcirko”. Kaj jen mi enkondukis novan vorton en Esperanto. En aliaj lingvoj ĝi nomiĝas ekzemple “contemporary circus”, “cirque nouveau” aŭ “nycirkus”.  Al ĉiu al kiu ĝi estas nekonata, mi rekomendas la sperton, kvankam mi kompreneble ne povas garantii la saman kvaliton, nek de la prezentado nek de la sperto.

La esenco de novcirko estas tuteca prezentado, kun artisma strebo, en kiu rolas same teatro, muziko kaj danco kiom tradiciaj cirkartaĵoj kiel akrobatado kaj ĵonglado. Bestoj kaj klaŭnoj forestas.

La hodiaŭa, tre poezia, prezentado en nia urbo ne havis komplikan intrigon, sed ĝi havis temon, difineblan eble per la repliko “kiu estas la diferenco inter esti viva kaj morta?”

Nu, sendube ia respondo al tiu demando estas la fenomeno cirko mem per sia defiado, streĉado kaj transirado de limoj. Kiom la homaj korpo kaj menso kapablas? Nu, almenaŭ tiom: mirinde akrobati en la aero, ĵongli samtempe per sep ringoj, gimnastiki sur mallarĝa ŝnuro aŭ enigme malaperigi homon el kesto.

Do kiuj estas efektivaj limoj por niaj vivoj kaj kiuj estas konstruitaj de ni mem kaj niaj antaŭjuĝoj kaj timoj? Kaj ĉu eblas vivi sed tamen esti morta?

Ĉu vi kredas je magio? Ĉu vi kredas je sorĉado? Ĉu la respondo estas jes aŭ ne, vizitu novcirkan prezentadon!

Rilata ligo: