Rakonto pri punkto

Aŭgusto 30, 2008

Diri ke la interreto revoluciigis la komunikadon estas jam kliŝo, tamen vero. Mi ekde la komenco estas fascinita de ĝiaj ĉienatingeco kaj rapideco, sed ankaŭ konscia pri la perfida allogeco de tiu rapideco. Estas tro facile lasi malĝustan vorton forflugi, per nura klako eblas eldiri ion kion oni en la sekva sekundo pentas. La alia homo kun siaj reagoj ja ne ĉeestas – ŝi aŭ li povas troviĝi kie ajn, ĉu en apuda ĉambro aŭ en la alia fino de la mondo. Kaj kiel interpreti retmesaĝon kiam ne videblas vizaĝo, ne aŭdeblas voĉo, ne eblas interpreti tiujn eksterlingvajn mesaĝojn per kiuj neniam eblas mensogi?

Verdire jen temas pri konflikto ĉe skribaj mesaĝoj ĝenerale. Sed kial la leterskribantoj dum antaŭaj jarcentoj ne uzadis humorsimbolojn, kaj evidente ne sentis bezonon de tiaj? Nu bone, ankaŭ tiaj skribantoj kiaj Shakespeare, Ibsen aŭ Lessing ne uzas aŭ uzis kromsimbolojn similajn al la nunaj ridetuloj en siaj verkoj, sed dum beletraj verkoj celas doni spacon por interpretado, kutimaj homoj per kutimaj mesaĝoj ne volas esti miskomprenataj. Do konfesu ke retmesaĝoj havas specifan karakteron, kiu inkluzivas specifajn riskojn.

Antaŭ mallonga tempo mi estis trafita de punkto, superflua tia, kiu detruis mian noktan dormon. Mi pli frue dum la tago havis seriozan diskuton kun unu el tiuj homoj, vi scias, kiujn oni ne mem elektas, homo kiu apartenas al mia labora vivo. La etoso dum la diskuto estis subtile tensia, tamen ne malferme malamika. Pri rilata temo mi poste sendis grupan mesaĝon al la kolegaro, al kiu ĉi tiu homo respondis – kiel permesas la reto – fulmrapide. Fulmrapide ŝi citis frazon el mia mesaĝo kaj defendis sin kontraŭ ĝia supozata kritiko. Sed ŝi ĉion miskomprenis, ĉar mi ne celis kritikon.

Mi devigis min spiri profunde, mi eĉ devigis min iri hejmen kaj peti konsilon de unu el la plej saĝaj homoj en la mondo antaŭ ol respondi. Tiu ĉi rekomendis ke mi ne traktu la aferon tro serioze, ne plu retmesaĝu sed vizitu la koncernaton en ŝia oficejo kaj klarigu la aferon. Tiel mi ja povus samtempe rideti, vere. Mi aliflanke pensis ke ĝuste vizitoj estas seriozaj, dum retmesaĝoj estas malseriozaj, leĝeraj kiel papilioj.

La tutan vesperon mi turnadis frazojn kaj vortojn en la kapo antaŭ ol formuli perfektan, klarigan, aferecan, amikan retmesaĝon. La problemo estis nur, ke tralegante la mesaĝon post sendo, mi malkovris troan punkton. La lasta frazo, la plej grava, finiĝis per du punktoj anstataŭ unu. Diable. La problemo do estis ke eblas miskompreni ke ne temas pri troa punkto, sed pri mankanta tria punkto, do ke el la grava, perfekte formulita frazo mi forlasis ion kion la alsendato mem divenu. Kaj kio tio povus esti…

Mi iritiĝis kaj nervoziĝis kaj meze de la nokto mi ekpripensis ĉu sendi novan mesaĝon. Aŭ ĉu plej bone viziti ŝin la sekvan tagon, aŭ ĉu telefoni antaŭ ol ŝi legos kaj miskomprenos aŭ…

Mi simple rezignis kaj decidis interpreti ŝian vizaĝon la sekvan tagon ĉe la unua hazarda renkontiĝo. Kaj la konkludo?  Nu, mi fakte kredas ke ŝi ĉiel ajn komprenis mian bonan intencon, do tion kio finfine plej multe gravas preter ĉiaj malsamopinioj, malsamecoj aŭ troaj aŭ maltroaj punktoj.

4 Responses to “Rakonto pri punkto”

  1. Manolo Says:

    Mi komprenas vian suferon, ĉar mi mem trafis min en tia diabla cirklo de miskomprenetoj, kiel ili ripari, ĉu vere tiu punkto povus esti komprenota alimaniere…

    La ĝustan respondon al via demando pri la nuna neceso de tiuj vinjetecaj kromsimboletoj mi ne havas. Eble rolas jenaj konsideroj:
    -En interreto, la medio tre ofte estas publika, ne privata inter du homoj.
    -Eĉ inter du homoj, tre ofte ili ne estas tro konataj, intimaj. Ankaŭ, multfoje mankas komuna kunteksto kiun la fulmaj tekstoj apenaŭ kapablas priskribi.
    -En la pluma epoko la mesaĝoj estis pli longaj kaj la kunteksto sufiĉe bone konata kaj ne tro ŝanĝiĝema. Kaj tre malofte la korespondantoj tenis publikajn debatojn.

    Nu, mi scias ke tio estas magra klarigo… Ankoraŭ mi miras ke, en hispana retforumo pri scienc-fikcio, esta homo kiu tre facilanime uzas insultan vorton. Tiu insulta vorto havas, tamen, kamadarecan kromsencon kiam eldirita inter intimuloj. Kaj tiu homo sukcesas komprenigi ĝin kamadareca en tia malfacila interreta medio!

    (Parenteze: miajn gratulojn pro via nova blogo!)

  2. Maria Says:

    Dankon, Manolo, pro viaj pensindaj vidpunktoj.

  3. Toño Says:

    Mi supozas ke ni ĉiuj spertis similajn kazojn, kiam la retmesaĝo estis miskomprenata, ĉar mankis la kunteksto, la mieno, la voĉo. La reto estas nova medio, kaj ni iom post iom lernos kiel komunikiĝi en ĝi (same kiel mi esperas ke ni sukcesos krei regulojn por la uzado de poŝtelefonoj en publikaj lokoj).

    Pri la specifa kazo de la retforumoj mi mem trovis multajn okazojn de kverelado pro miskompreno. Kaj do antaŭ nelonge mi verkis memorigilon, kiun vi povas trovi en mia ipernitia blogo.

  4. Maria Says:

    Dankon, Toño! Temas pri bona memorigilo. Eĉ pri memevidentaĵoj necesas de tempo al tempo memorigi sin.


Leave a Reply