Nemaltrafinda muziko

Julio 30, 2008

Dum Universalaj kongresoj oni ne dormu. Se ĉi tiun admonon oni obeas, povas aliflanke esti ke oni endormiĝas, simple pro dormmanko, precipe se por atingi la kongreson necesis la antaŭan tagon subiĝi al tro frua matena ellitiĝo. Ĉi tiu estas la embarasa fono al mia maltrafo de unu el la plej nemaltrafindaj programeroj de la ĵusa UK en Roterdamo: la koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa. Mi atingis la finon tamen, kaj estis unu el tiuj kelkdek personoj kiuj enŝteliĝis kaj staris malantaŭe en la salono, ĝis aperis terurigita reprezentanto de LKK kaj anoncis ke se ne la troaj personoj tuj eliros, estiĝos incendio… Nu, eble ĝuste tion ŝi ne diris, sed mi ĉiukaze notis ke oni en lando kiu – malkiel mia lando – permesas kaj haŝiŝon kaj prostitucion, estas same rigoraj pri la reguloj de la fajrbrigado kiel en Svedio. Verŝajne tio nur bonas.

Do, se la cirkonstancoj estus aliaj mi povus verki recenzon de la koncerto, sed nun mi ne povas. Mi povas tamen diri ke…

La kantoj de Ĵomart kaj Nataŝa estis mia unua sperto pri muziko kaj beletraj tekstoj samnivela kun eksteresperantujaj, neesperantlingvaj. Tio estis en la komenco de la 90aj, kaj daure Ĵomart kaj Nataŝa sur mia esperantuja ĉielo brilas per aparte forta lumo. Inter kantoj kiuj akompanis min tra la jaroj estas “Ĉio venas de nenio” kaj “Rivero de l´nia vivo”. La molaj, minoraj melodioj, la ofte melankoliaj sed foje humuraj tekstoj peras universalajn spertojn kaj inteligente prilumas esencaĵojn de la vivo kaj la mondo kaj estas simple literaturaj.

Antaŭ kelkaj jaroj al la kantduopo aldoniĝis la filino, la nun 12-jara Karina, kiu kantas per voĉo de anĝelo – nekutime pure, kun klaraj vokaloj kaj tre muzikece. Kaj ŝiaj propraj kantoj – ja verkitaj de Ĵomart, kiel la plej multaj – estas vere infanaj en la senco ke ili (per plenkreskula okulo) kaptas la esencon de infanaĝo, ekzemple la gravecon de naskiĝtago:

Hodiaŭ estas mia naskiĝtago
Amikoj venos
Balonoj kaj koloraj flagoj
Kaj la festeno
Kaj granda torto kun kandeloj
Sur tablo staras
Hodiau brilas mia stelo
Bele kaj klare

(el Naskiĝtago)

rilata ligo:

Ĵomart kaj Nataŝa

3 Responses to “Nemaltrafinda muziko”

  1. anonymous Says:

    UR /Sveriges Radio har ett program som heter I love språk. Inför deras höstplanering hoppas man att något program ska handla om esperanto. Nu är det lämpligt att fråga om inte Carina, Jomart och Natascha borde vara med och sjunga t.ex.
    visan om ackusativ, Andra medverkande i ett sådant program borde vara Håkan och Sonja. Kanske har du andra förslag på
    medverkande, vem föreslår UR detta?

  2. mariasandelin Says:

    Dina förslag är alldeles utmärkta, även om just höstplaneringen nog är gjord för länge sedan. Jag förslår att du kontaktar UR.

    Hälsningar,
    Maria

  3. Karlo Says:

    Mi amegas la muziko de Ĵomart kaj Nataŝa.


Leave a Reply