Specife vira temo

Majo 31, 2008

IMG 0782.JPG

Permesu al mi proponi divenludon. Rigardu ĉi tiun foton, volonte alklaku ĝin por vidi pli bone. Kion oni vidas? Multajn virojn, ĉu ne? Laŭ mia okulo fakte nur virojn – en kompletoj aŭ simplaj jakoj kaj pantalonoj, dikajn kaj maldikajn, solajn, unuopajn, duopajn kaj triopajn, fotantajn, babilantajn, gestantajn virojn. Pri kio do temas? Ĉu pri renkontiĝo pri iu specife vira temo? Eble pri “la virrolo en la moderna socio” aŭ ĉu kiel en mia lando antaŭ kelkaj jaroj, grupo de viroj formiĝis por solidare kontraŭstari la viran perforton kontraŭ virinoj? Eble la komuna afero de la viroj en la foto estas simple iu kutima vira temo – eble futbalo aŭ profesia boksado?

Sed ne, ne, ne – la foto estas farita en la en Vilno nun okazanta Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj. Ĵurnalistoj tie relative malmultas, sed multas… viroj. Oni povus kompreneble elekti alian foton en kiu aperus eĉ pluraj inaj kongresanoj. Tiaj aperas ankaŭ kelknombre en la listo de prelegantoj, sed ili neniel sukcesas rompi la fortikan viran dominon.

Kompreneble nek la foto nek la kongreso estas iel unikaj en esperantujo, unika estas la koncentriĝo de gravaj esperantistoj, fakte temas en ĉi tiu kongreso pri ia destilaĵo de la esperantuja elito, la kremo de la kremo. Ĝi estas tre vira. Kaj Esperanto ŝajnas same specife vira temo kia futbalo kaj boksado.

Legu pli ĉe

Libera Folio

Litova Esperanto-Asocio

18 Responses to “Specife vira temo”

  1. anonymous Says:

    Du lastatempaj esploroj ŝajne montras, ke la manko de virinoj en sciencaj kaj teknologiaj karieroj grandparte rezultas de liberaj elektoj de virinoj mem. Oni eĉ trovis, ke en tiuj landoj, kie virinoj havas plej grandan liberecon de karier-elektado, la seksbreĉo plej videblas. Jen recenzo de la du esploroj: http://www.boston.com/bostonglobe/ideas/articles/2008/05/18/the_freedom_to_say_no/?page=full

    Du el la esplorintoj estas virinoj, kaj la recenzon verkis virino.

    Kompreneble, tiaj trovoj ne kontentigas ĉiujn; sed eble necesas simple konfesi, ke pri certaj aferoj, virinoj simple ne interesiĝas. Laŭ mi la sola danĝero estas antaŭjuĝoj kontraŭ unuopaj virinoj. Ĝenerale oni ja ne komprenas, ke statistikaj veraĵoj validas nur pri aroj, ne pri unuopuloj.

    Ken

  2. mariasandelin Says:

    Kompreneble en granda parto de la mondo, certe en la plej multaj landoj de esperantistoj, viroj kaj virinoj teorie estas liberaj fari siajn vivelektojn. Tiel oni povas ja diri ke oni – inoj kaj malinoj – simple pro interesigho au manko de interesigho elektas tion au jenon. La granda demando estas ja kial oni elektas kiel oni elektas. Ech en historia perspektivo de kelkaj jardekoj en la sama lando eblas facile vidi ke tiuj elektoj shanghighas. Influas la chirkaua socio kaj la atendoj al la individuoj, interalie.

    Ankau lau mi ne tre gravas se viroj pli interesighas pri futbalo kaj Esperanto dum virinoj pli pri beletro kaj muziko, ekzemple. Do se tiel pritrakti Esperanton chio estas en ordo, sed oni devas konscii ke la nuna stato generas sin mem: vira domino garantios pluan viran dominon.

    Sed se oni celas ion pli vastan per Esperanto kaj se oni volas influi per ghi, alivorte se oni parolas pri potenco, estas serioze se regas seksa malekvilibro en la komunumo kaj en ghiaj decidaj kaj influaj organoj.

    Sed lau mi estas chefe strange ke preskau neniam oni rimarkigas pri chi tiu malekvilibro ene de la Esperanto-komunumo, sed eble tio estas char la plej multaj esperantistoj estas viroj el landoj kie oni malmulte diskutas seksan egalecon.

  3. anonymous Says:

    La interesa afero estas, ke la prelegintoj ligitaj al la rondo ĉirkaŭ Silfer/Ari estis du virinoj (Muhlemann, Martinelli) kaj unu viro (Silfer mem)…

    Mi supozas ke la kontraŭfeminismo fakte estas malpli forta en la Esperantomedio ol en la socio ĝenerale (kvankam ekzemple la gejfobiaj eldiroj de Minin povus suspektigi ion alian). Sed ĝuste tial oni ankaŭ erare supozas ke nenio estas speciale farinda por feminismo inter ni mem; ja apenaŭ iu laboras kariere por Esperanto, do la demandoj pri egalaj salajroj k.s. apenaŭ estiĝas. Silfer havas akran okulon por tiaj breĉoj en la tradicia Movado kaj ekspluatas ilin por kreskigi sian memestimon.

  4. mariasandelin Says:

    Kiu estas “la ĝenerala socio”? Se ĝi estas malpli prospera ol Esperantujo rilate al seksa egaleco mi tre bedauras tiun socion. Kiel mi jam aludis, kompare kun mia lando Esperantujo estas ĉi-rilate tre postrestinta, kaj mi kredas ke la situacio ene de la esperanta lingvokomunumo simple spegulas la situacion en la landoj de la plej multaj esperantistoj kaj tial neniu reagas.

    Via rimarkigo rilate la Civiton ja estas prava. Silfer scias cinike utiligi nespertajn homojn kaj kaperi gazetojn kaj tendencojn. Mi eĉ momenton ne kredas ke li estas aŭtentika feministo kiu duone dividas la hejmlaboron kun sia edzino, sed tion mi kompreneble ne scias…

    Maria

  5. anonymous Says:

    Eble la aŭtoro de ĉi tiu komento loĝas en Irano? El tia vidpunkto la aserto pri “ĝenerala socio” estus komprenebla. Alia demando estas, kio estas feminismo, kio estas “kontraŭfeminismo”, kaj kian rilaton povus havi al tiuj konceptoj ies gejofobiaj eldiraĵoj.

    Eble indas anstataŭ la diversmaniere difinata “feminismo” paroli pri toleremo kaj egalrajteco? Se dum la ĵurnalista kongreso ĉeestis ĉefe viroj, kaj iu publike faris gejofobiajn eldiraĵojn, tio evidente diras ion pri la manko de toleremo kaj egalrajteco en Esperantujo, kompare kun la “ĝenerala socio” en multaj landoj.

    Multaj ŝajnas kredi, ke esperantistoj aŭtomate estas pli toleremaj kaj egalrajtemaj ol aliaj homoj. Mi tion ne kredas.

    Unuel

  6. anonymous Says:

    Estis kaj estas multaj specoj de feminismo, kaj multaj demandoj por pricerbumi. Kial modernaj feministoj ne kontraŭas fundament-islamajn registarojn per agitado por sankcioj de la speco, kiu tiel bone efikis en la kazo de sud-afrika apartismo? Kio estas la rilato inter feminismaj idealoj kaj la idealo de individua libereco? Kial feminismo ŝajne plej viglas ĝuste en tiuj landoj, kiuj malplej bezonas ĝin? Kiel eblas homo adekvate paroli en la nomo de duono de la homaro? Ktp.

    Kaj daŭre hantas tiu “prademando”: se feministoj prenas virecon kiel normon por virina alstrebo, ĉu tio ne agnoskas ĝuste la dominon de viroj, kiun oni celas nuligi?

    Se mi povus trovi objektivan historion pri la feminismo, mi certe legus ĝin; ĉar verdire mi estas iom konfuzita pri la bazaj ideoj, aparte nuntempe. Kaj se E-ujo ja estas seksisma, mi honeste ne vidas ion farendan por korekti tion, kion ni ne jam faras.

    Ken

  7. jens_s_larsen Says:

    Per la “ĝenerala socio” mi simple celis la neEsperantistojn de la unuopa lando. Sed eble oni konsideru ankaŭ la averaĝan aĝon de la koncernaj homoj. Al la Movado — almenaŭ en landoj kiel via kaj mia — la akirado de novaj membroj kaj aktivuloj estas multe pli granda problemo ol ilia sekso.

    Ja ankaŭ ne estas tiel ke Esperantoaktivado aŭtomate donas tiom da prestiĝo kaj potenco en la ekstera socio. Se estus plimulto da virinoj en gvidaj pozicioj en la Esperantomovado (kaj ĝi prosperus ne pli multe ol nun), homoj simple interpretus tion kiel plian ekzemplon de tio ke malgravaj taskoj estas por virinoj. Aliflanke, ĉi tie en Danio (kaj ne en Irano, mi petas) la Movado efektive ĝuis plivigliĝon post kiam virinoj transprenis la prezidan kaj kasistan postenojn de la landa asocio, kaj la prezidan postenon en la ĉefurba klubo. Ili tamen estas konsiderinde pli aĝaj ol la viroj kiujn ili anstataŭis, kaj tiuj viroj estis tiel mislokitaj sur siaj postenoj ke preskaŭ iu ajn alia homo estus plibonigo.

    Do, kvankam mi normale kaj ĝenerale subtenas feminismon, min iom ĝenas la maniero kiel vi, Maria, volas apliki ĝin al la Esperantomovado. Se estas tiel grave ke enposteniĝu pli da virinoj, kial vi mem ne proponas vin al estraraneco en iu Esperantosocieto? Ĉu la socia aŭ movada masklismo malhelpas vin, aŭ ĉu vi bezonas instigon de via edzo?

    Jens S. Larsen

  8. mariasandelin Says:

    Jens: Per la “ĝenerala socio” mi simple celis la neEsperantistojn de la unuopa lando.

    Mi: Vi celas do ke esperantistoj mezume estas pli progresemaj rilate seksan egalecon ol siaj samlandanoj? Permesu al mi dubi.

    Jens: Do, kvankam mi normale kaj ĝenerale subtenas feminismon, min iom ĝenas la maniero kiel vi, Maria, volas apliki ĝin al la Esperantomovado”

    Mi: Mi ne volas daŭrigi ĉi tiun diskuton, sed mi vere miras kion signifas en via mondo “feminismo”.

    Jens: Se estas tiel grave ke enposteniĝu pli da virinoj, kial vi mem ne proponas vin al estraraneco en iu Esperantosocieto?

    Mi: Tio estas tiel tipa reago en tiuj ĉi rondoj: “kial vi ne mem…?” Mi MEM estas sufiĉe sola en la rolo skribi pri la temo, sed diskutigi kaj rimarkigi kvazaŭ ne kalkuliĝas en Esperantujo.

    Jens: Ĉu la socia aŭ movada masklismo malhelpas vin, aŭ ĉu vi bezonas instigon de via edzo?”

    Mi: La dua parto de tiu frazo estas simple ege aŭdaca.

  9. jens_s_larsen Says:

    Estas nedubeble ke esperantistoj mezume estas pli progresemaj rilate seksan egalecon (kaj aliajn temojn) ol siaj samlandanoj. Aliflanke ili (nialande) ankaŭ havas tre altan mezuman aĝon, do iliaj sintenoj devas esti komparataj kun tiuj de la ĝenerala socio antaŭ 40 jaroj, ne de la nuna. Eble estas alimaniere en Svedio, sed inter Danaj pioniroj oni trovas tiajn virinojn kiel Marie Schrøder (ĉeffondinto de KEK, pioniro ankaŭ en feminisma movado) kaj Margrethe Noll (”la patrino de la Dana Esperantomovado”). El posta generacio menciindas Kirsten Zacho (kiu redaktis revuon Esperanto dum kelkaj jaroj kaj enorme multe signifis en Kopenhago) kaj Lis Thune, kiu forpasis antaŭ kelkaj semajnoj.

    Do bone, se vi volas nur diskuti kaj ne agi feminisme, limigu vin al tio. Sed ĉu tiam ne indus almenaŭ mencii kelkajn konkretajn virinajn nomojn kiuj meritus esti pli konataj? En Vilnius ĉeestis interalie Maritza Gutierrez el Havano kaj prelegis Barbara Pietrzak kaj Gabriela Koczarska el Varsovio — kaj prelegus Yu Jianchao el Pekino, se ne estus vizoproblemo. La voĉoj de la Esperanta radio (kontraste al la ĝenerala informilaro) fakte proksimas al seksa egaleco. Tio ŝajne neniun ĝenas, nek ĝojigas.

    Jens S. Larsen

  10. slvk_q Says:

    Vi vortigis mian demandon “kaj?” en multe pli monduma formo, Ken. Dankon.

    Jes, estas io suspektinda pri la fakto, ke movadaj funkciuloj estas ĉefe viroj (dum en pluraj movaderoj virinoj ne malpli multas: kiel en esperantistaj aranĝoj en Rusio, ekz.), sed ne klaras, kion la movado povus fari kaj ĉu ĝi faru por ŝanĝi tian malekvilibron. Maria pli multe pensas pri tio kaj eble havas ian ideon pri tio.

  11. mariasandelin Says:

    Jens: Estas nedubeble ke esperantistoj mezume estas pli progresemaj rilate seksan egalecon (kaj aliajn temojn) ol siaj samlandanoj.

    Mi: Leginte viajn vidpunktojn pri seksa egaleco mi ne konsideras vin kompetenta pritaksi tion.

    Jens: Do bone, se vi volas nur diskuti kaj ne agi feminisme, limigu vin al tio.

    Mi: Diskuti estas agi.

    Jens: Sed ĉu tiam ne indus almenaŭ mencii kelkajn konkretajn virinajn nomojn kiuj meritus esti pli konataj?

    Mi: Estas ja tute sensence listigi nomojn de aktivaj inoj en la Esperantomovado, ĉar mi ne parolas pri tio ke ili ne ekzistus, mi parolas pri proprcioj. Sed ĝuste tiel funkcias la neegaleca pensmaniero: unu aŭ malmultaj inoj aŭ nigruloj sufiĉas por pruvi staton de “egaleco”. Tial la pseŭdonimo Komitatano Z en La Ondo de Esperanto siatempe (oktobro 2004) opiniis ke preskaŭ mankis viroj en la tiama estraro de kvar virinoj kaj tri viroj. Jes, ja la inoj tie ne nur havis simbolas rolon sed fakte konsistigis majoritaton.

  12. mariasandelin Says:

    Kara Slavik, se nur mi scius. Eble ŝanĝi la mondon de kiu Esperantujo estas spegulo? Tio ŝajnas malfacila. Aliaj proponoj: malpliigi la kvanton de testosterono en esperantaj diskutforumoj, malpliigi seninteresajn diskutojn pri harfendaĵoj, igi iujn virojn lavi pli da ujoj hejme… Mi ne scias. Sed intertempe oni povas almenaŭ diskuti, prefere en afabla tono.

    Maria

  13. slvk_q Says:

    Via starpunkto iĝis multe pli klara kaj proksima nun, dankon pro la komento.

    » Tio ŝajnas malfacila.

    En grandeco de la propra hejmo mi penas fari, kion mi povas :)

  14. anonymous Says:

    Ŝajnas, ke Jens ja esprimas sin, sed kun li ne eblas komuniki…

    Unuel

  15. jens_s_larsen Says:

    “Diskuti estas agi.”

    Nur se oni estas konkreta. Alie la tuta afero riskas degeneri en narcisismon.

    “Ĝuste tiel funkcias la neegaleca pensmaniero: unu aŭ malmultaj inoj aŭ nigruloj sufiĉas por pruvi staton de ‘egaleco’”.

    Movadon ne interesu stato; se ĝi estu movado ĝi bezonas dinamikon. En dinamika situacio la “simbolaj” minoritatanoj rapide povas fariĝi multe pli ol simbolaj, precipe en tiel malgranda rondo kiel la nia.

    Se nigruloj kaj virinoj ne havas sufiĉe da influo en la tradicia Esperanto-movado, tio estas pli pro ĝia ĝenerala senmoveco ol pro specifa direkto de ies pensado. Ne estas hazarde ke la Civito kapablas allogi tiel valorajn homojn kiel Gbeglo Koffi kaj Aneto Muhlemann; splitiga agado ankaŭ estas dinamika agado.

    Ironie nur estas ke la Civito multe malpli toleras kritikon ol UEA, kiu mem ofte ne estas plej modela tiurilate. Sed eble UEA estas en pli favora stato(!) por ignori siajn kritikantojn.

  16. anonymous Says:

    “La interesa afero estas, ke la prelegintoj ligitaj al la rondo ĉirkaŭ Silfer/Ari estis du virinoj (Muhlemann, Martinelli) kaj unu viro (Silfer mem)…”

    Ridinde… Ĉu oni ĉiam devas serĉi iujn tiajn dividojn? Des pli uzante tiom interesan kalkulmanieron: forgesante pri kelkaj viraj membroj de E-Civito (Nilsson, Trifonĉovski, Rooke, Gonĉarov), kaj kalkulante Muhlemann, kiu ne estas membro de la Civito kaj je ĉiu paŝo strebas distanciĝi de Silfer kaj la Civito…

  17. mariasandelin Says:

    Mi havas la klaran impreson ke la mondo kiun vi, Jens, diskutas troviĝas prefere ene de via kapo ol ekster ĝi. Tio igas plian diskutadon sensenca.

  18. anonymous Says:

    Oni danku la verkinton pro la trafa ech afable ironia videbligo de reala fakto, kiun oni povus sofisme relativigi au malgravigi (kiel fakte faris unu el la refojaj komentintoj), blinde prifajfi kaj plu ignori, oportunisme ekspluati per diverspecaj “politike ghustaj” shajnigoj, au rimarki ghin por iam serioze proponi al si alfrontadon. Char mi interesighas pri la lasta, mi estas konvinkita ke voki la atenton pri ghi ja estas vera, ege grava agado, tute necesa pasho.

    Ja estas timinda kaj evitenda tendenco por Esperanto, lau kiu ju pli marghena, mizera hobio, des pli aparta, nenormala ghia konsisto (ekz. plejparte vira, plena je misantropaj izoluloj kaj sinlaudantoj, ktp).

    Male, se ghi sukcesas retrovi sian identon kiel esprimo de la bunta homa kulturo kaj aparte kiel alternativa socia movado (ech se modeste malgranda) sur la kultura kampo, en alianco kun aliaj movadoj por lingva demokratio kaj lingvaj homaj rajtoj, au simple kiel grupigho por kolektive eksperimenti pri la plej homa homajho (nome, la lingvo), ghi havos la shancon richigi sin per la kontribuado flankd de homoj el chiuj genroj (inoj, malinoj, gejoj, ktp), samkiel ekzemple la literaturo.

    José Antonio Vergara


Leave a Reply