Specife vira temo
Majo 31, 2008
Permesu al mi proponi divenludon. Rigardu ĉi tiun foton, volonte alklaku ĝin por vidi pli bone. Kion oni vidas? Multajn virojn, ĉu ne? Laŭ mia okulo fakte nur virojn – en kompletoj aŭ simplaj jakoj kaj pantalonoj, dikajn kaj maldikajn, solajn, unuopajn, duopajn kaj triopajn, fotantajn, babilantajn, gestantajn virojn. Pri kio do temas? Ĉu pri renkontiĝo pri iu specife vira temo? Eble pri “la virrolo en la moderna socio” aŭ ĉu kiel en mia lando antaŭ kelkaj jaroj, grupo de viroj formiĝis por solidare kontraŭstari la viran perforton kontraŭ virinoj? Eble la komuna afero de la viroj en la foto estas simple iu kutima vira temo – eble futbalo aŭ profesia boksado?
Sed ne, ne, ne – la foto estas farita en la en Vilno nun okazanta Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj. Ĵurnalistoj tie relative malmultas, sed multas… viroj. Oni povus kompreneble elekti alian foton en kiu aperus eĉ pluraj inaj kongresanoj. Tiaj aperas ankaŭ kelknombre en la listo de prelegantoj, sed ili neniel sukcesas rompi la fortikan viran dominon.
Kompreneble nek la foto nek la kongreso estas iel unikaj en esperantujo, unika estas la koncentriĝo de gravaj esperantistoj, fakte temas en ĉi tiu kongreso pri ia destilaĵo de la esperantuja elito, la kremo de la kremo. Ĝi estas tre vira. Kaj Esperanto ŝajnas same specife vira temo kia futbalo kaj boksado.
Legu pli ĉe
Beletro en la manĝaĵvendejo
Majo 25, 2008
Al la beletro de la ĉiutago apartenas la malgrandformataj mesaĝoj. Unu el miaj ŝatokupoj estas studi ilin. Mi celas ĉi-kaze nereklamajn anoncojn, ekzemple nask- kaj mortanoncojn sed ankaŭ slipetojn skribitajn kutime mane kaj kun la celo informi aŭ admoni.
La laste menciitaj mesaĝoj troviĝas ekzemple en komunaj lavejoj, en ŝtuparejoj aŭ en manĝaĵvendejoj. Krom la afereca enhavo tiaj anoncoj povas peri tutan spektron de homaj sentoj aŭ doni komprenon pri cirkonstancoj ekster la mesaĝo mem: kiu estas aŭ estis la verkinto kaj la priskribato aŭ kiujn valorojn peras ekzemple kolera admono al uzantoj de komuna lavejo en la kelo de ludomo? Kia iĝas la rezulto kiam homo penas formuli ion skribe, ĉar ja skriba teksto estas ĉiam rezulto de iagrada peno kaj pripenso?
La plej neforgesebla mortanonco kiun mi vidis estis publikigita en finna tagĵurnalo antaŭ pli ol dek jaroj: Juna viro perdis siajn edzinon kaj bebon en aŭtakcidento. La filo naskiĝis kaj mortis en la loko de la akcidento kaj la plej esenca frazo de la anonco estis danko al la edzino ĉar li, la edzo, rajtis por momento teni en siaj brakoj ilian filon.
Pli ofte ol tragikaj, malgrandformataj mesaĝoj tamen estas senintence amuzaj. Kontaktanoncoj estas speciala ĝenro ĉi-kuntekste, sed amuziĝo povas ankaŭ estiĝi pro lingvaj eraroj, ĉu gramatikaj aŭ literumaj.
Kelkfoje slipetoj povas esti plene beletraj, kiel tiu kiun mi vidis antaŭ mallonge en mia manĝaĵvendejo:
“Kie estas la viro kiu igis mian koron bati pli rapide inter la brosoj por lavado de ujoj? Vi helpis al mi elekti la plej bonan kvaliton kvankam ĝi estis tro kosta.”
Se la viro celata vidos la slipon, sendube ankau lia koro ekbatos pli rapide, kaj kiel ĉiam kiam oni legas bonan historion, oni ja volas scii kio poste okazos, ĉu ne? Mi esperas ke la daŭrigo estos anoncata…
Por tiuj kiuj komprenas la svedan mi rekomendas la retejon Arga lappen (La kolera slipeto), kiu kolektas aparte interesajn sliptekstojn. Mi ne esploris la aferon, sed supozas ke ekzistas ankaŭ alilingvaj retejoj pri la sama temo.








