Esti surda
Aprilo 20, 2008
Okazas nemalofte ke mi sentas min surda. Mi komprenas ke la aserto povas ŝajni paradoksa, ĉar la situacio aperas ĝuste kiam mi aŭskultas muzikon – per mia mp3-aparato. Mi do elfermas la eksteran mondon kaj vidas la parolon de la homoj nur kiel movojn de la lipoj.
En tia situacio mi antaŭ kelkaj tagoj sidis en la loka trajno survoje al mia laborejo. Antaŭ mi sidis du inoj, apenaŭ videblaj al mi. Mi ja ne aŭdis, sed mi vidis ke ili tiom gestas, ke mi komencis pensi ke temas pri surduloj parolantaj la signolingvon. Tamen post iom da tempo mi opiniis ke la signoj ne ŝajnas sufiĉe specifaj. Kaj jen – kiam mi forprenis la aŭskultilojn mi aŭdis ke la virinoj parolas la hispanan. Mi iom ridetis pro mia propra maltrafo – kial mi ne divenis ke temas simple pri alikultura komunikado?
Mi komprenas ke gesti aŭ ne gesti estas simple lernitaj alternativoj, sed tamen estas interese pensi kion tiaj aldonaj esprimoj celas aŭ / kaj malkaŝas: emfazon (ĉu oni daŭre emfazas aŭ nur foje?), mankon de fido al la pure lingva esprimo kaj al la voĉo? El la vidpunkto de negestema kulturo tiel aŭ alimaniere eblas (mis)kompreni konstantan gestadon. Same kompreneble povas estiĝi miskomprenoj en la inversa direkto, do kiam la esprimoj estas malgrandaj, ofte pli malgrandaj ol tio kion ili celas.
En la sveda oni ekzemple ofte maltroige diras ke oni “provos ion fari”, oni “verŝajne sukcesos” kaj simile, kvankam vere oni estas certa pri la rezulto kaj neniel tiom modesta kiom povas ŝajni. Vera anekdoto rilata al ĉi tiu fenomeno temas pri usona pasaĝero en aviadilo de la skandinava flugkompanio, kiu reagis kun granda timo kiam la piloto informis ke pro la neatenditaj veterkondiĉoj li nun “provos surteriĝi”. Tamen ĉiuj travivis. En interkultura komunikado okazas ke oni sentas sin surda.







