Malĝusta donaco

Februaro 16, 2008

Esperantujo plenas je postenoj, kaj ankaŭ iagrade de homoj pretaj plenumi ilin. Mia ĝisnuna sperto tamen indikas ke tiuj homoj ne tute sufiĉas. Do al tiu kiu revas pri kariero en Esperantujo, la celo ŝajnas sufiĉe facile atingebla.

Jam la unuan fojon mi miris. Nun tamen atingis min la tria propono dum proksimume same multe da jaroj, tamen ĉi-lasta vaste superas la antaŭajn. La unua telefonvoko, antaŭ tri-kvar jaroj, venis de iu sinjoro X el Skövde, kiu alparolis min svede kaj demandis ĉu mi konas lin. Kiom ajn mi serĉis en la memoro mi ne povis trovi lin tie kaj mi do devis konfesi tion. “Sed eble vi konas Skövde”, li diris (aŭ ĉu temis pri Skara, Skene aŭ iu simile malgranda urbo en okcidenta Svedio). “Nu, fakte, jes, mi traveturis ĝin per trajno”, mi diris. Jen do, post la komenca enkonduka prezentado li alvenis al la demando: ĉu mi volas havi postenon en ILEI.

Finfine mi komprenis ke temas pri Esperanto. “Sed”, diris mi kun miro, “ĉu ne ILEI estas por instruistoj, kaj mi ne estas instruisto”. Ĉi tiun detalon ŝajne ne necesis atenti, sed mi ĉiukaze tuj informis ke mi ne interesiĝas. “Ha, ĉu”, diras la alvokinto. “Sed kion pri via edzo, ĉu li interesiĝus?” Mi fakte ne plu memoras kiel mia kundiskutanto reagis al la informo ke ankaŭ mia edzo ne estas instruisto, sed mi komprenis lian senesperon.

La dua fojo temis pri invito esti proponanto por la konkurso de La Ondo de Esperanto “La Esperantisto de la Jaro”. Ĉar la tuta ideo de tia konkurso estas al mi nekomprenebla, mi afable rifuzis. La reago al mia respondo estis miro. Ŝajne mi miskomprenis la gradon de honoro kiun la tasko signifus.

Sed kiam mi hieraŭ ricevis telefonvokon de reprezentanto de la elektokomisiono por nova estraro de SEF – Sveda Esperanto-Federacio – mi devis unue enkape certiĝi ke ne estas la unua de aprilo, la tradicia ŝercotago ĉe ni. Sed ne, oni tute serioze proponis min kiel prezidanton de la Sveda Esperanto-Federacio. Tre bona penso certe, afabla, tre honoriga, sed tre malĝusta. Mi do senpalpebrume respondis “ne dankon”. “Ĉu pri alia posteno en la estraro vi interesiĝus” oni poste demandis kaj ankaŭ por tiu respondo mi ne bezonis pripensotempon.

Por preventi vanan penon estontan mi anticipe avertas ke mia respondo al ĉi tiaj petoj estos ĉiam afabla “ne”: mi ne estas organizaĵa homo, ne movada – mi moviĝas per mi mem.

Sincere dirite, post pripenso eĉ la tikliĝo de la vanto fadas kaj aperas la sento kiun oni povas ekhavi kiam oni ricevas kvazaŭ malĝustan donacon: ĝi estis celita por iu alia, iu kiun oni min erare imagis.

En la Babela turo

Februaro 8, 2008

Mi ŝatas vortojn. Jes, mi fakte kolektas ilin. De ĉiam mi konsideras vortojn konsoliloj, helpiloj, kompreniloj, klarigiloj, ludiloj kaj mi ŝatas troviĝi en ilia proksimeco. Mian gepatran lingvon mi regas tre bone, jes, mi aŭdacus diri ke preskaŭ ĝis perfekteco. Aliajn lingvojn mi regas en diversa grado kontentige aŭ malkontentige.

La someron antaŭ ol mi fariĝis tri-jara, mi kun mia patro vizitis la geavojn, kie siavice ankaŭ vizitis rusa esperantisto. La plenkreskuloj parolis Esperanton, kaj mi memoras la senton de ĉeesto de fremdaj vortoj, sed ankaŭ tion ke oni instruis al mi la esperantan vorton ”glaciaĵo”, ja tre gravan en infana leksiko. 14 jarojn poste mi proprainiciate ekstudis Esperanton.

En la tria klaso de la lernejo mi ekstudis la anglan, en la sepa la germanan, en la gimnazio la francan, poste latinon kaj klasikan grekan. En plenkreska aĝo mi ankoraŭ studis la finnan kaj la rusan. Plej ofte mi ricevis la plej altan noton. Ĉi tion mi mencias ne kiel blagon, sed kiel fonan informon por la plua rezonado.

En svedaj lernejoj la sola deviga fremda lingvo estas la angla, sed la plej multaj studas ankoraŭ du, inter kiuj la germana, la franca kaj la hispana estas la plej oftaj. La motivoj por lingvostudoj estas evidentaj en lando kies ĉefan lingvon parolas nur 9 milionoj da homoj, el kiuj preskaŭ ĉiuj (krom la finnlandsvedoj) ene de la propraj landlimoj. Ĉi tiun lingve periferian pozicion ni kompreneble dividas kun la plej multaj homoj de la mondo, same kiel ni kun aliaj eŭropanoj dividas la fakton troviĝi meze de granda lingva diverseco.

Do kiu estas la problemo? Ĉu problemo ekzistas? Ĉu lerni kaj praktiki fremdajn lingvojn ne estas riĉige? Jes, kompreneble. Tamen estas ripetinda fakto ke nur tre malmultaj lernas regi fremdan lingvon same aŭ preskaŭ same bone kiel la gepatran. Mi scias, eĉ konas, plurajn ekzemplojn pri enmigrintoj kiuj atingis tian nivelon de la sveda ke ilia lingvaĵo estas preskaŭ ne distingebla de tiu de la plej bonaj denaskaj uzantoj. Ili kun interesiĝo kaj amo alproksimiĝis al la fremda lingvo, tamen ĉiam estas tiu eta, eĉ se tre eta, diferenco. Krome ili estas tre malmultaj. Spite miajn bonajn notojn mi en neniu fremda lingvo atingis nivelon eĉ proksiman al tio.

Foje oni povas kun miro konstati ke homoj – ja aliaj ol esperantistoj – en grandaj landoj de grandaj lingvoj, ĉu Usono, ĉu Rusio, tute ne scias fremdan lingvon, ne opinias tion bezonata kaj se oni tamen scias, do tio estas simple pro propra interesiĝo aŭ scivolemo. Dume aliaj studas ilian lingvon, precipe la anglan.

Tamen – lingva malegaleco temas ne nur pri tio ke iuj devas studi fremdajn lingvojn dum aliaj ne, ĉar la alia flanko de la malegaleco estas en la komunikado mem: kiu posedas la senton pri nuancoj kaj kiu ne, kiu esprimas sin libere kaj kiu sentas sian kutiman lingvan liberecon reduktita kaj limigita.

Certe ne troviĝas perfekta solvo por la Babela turo, kaj certe eĉ Esperanto ne estus tia solvo. Tamen – kun ĉiuj mankoj – Esperanto proponas pli egalecan alternativon ol iu alia lingvo.