Kiam mi estos granda
Januaro 1, 2008
”Kiam mi estis eta…” diras 6-jarulo kaj celas per tio epokon antaŭ la oceano de tempo de tri jaroj. Kiom malmulte oni tiam komprenis, kiom mallerta oni estis kaj kiom aliajn proporciojn ja havis la mondo. ”Kiam mi estos granda”, aliflanke, diras la sama infano kaj celas estontan tempon en kiu revoj plenumiĝos: ”mi savos la mondon de klimatproblemoj, ricevos nobelpremion; mi havos du grandajn domojn – unu por homoj kaj alian por ĉiuj miaj bestoj; mi fariĝos inventisto; vojaĝos ĉirkaŭ la mondo…”
En kiu momento homo ĉesas diri ”kiam mi estos granda…”? Kiuj estas ĝiaj cirkonstancoj kaj kondiĉoj? Ĉu temas pri aĝo? Ĉu pri grado kaj speco de ambicioj? Kiam entute oni fariĝas granda? Kiam mi estis 28-jara kaj fariĝis patrino mi komencis suspekti ke mi estas jam plenkreska, sed tio kion mi ne komprenis estis ke nur tiam la plenkreskiĝo – eventuale – komenciĝis.
Unu kriterio por plenkreskeco kiun mi en iu fazo konstatis estas la kompreno ke ne ĉiuj plenkreskuloj estas plenkreskaj, kaj ne meritas la aŭtoritaton kiun la aĝo donas. Vere la mondo plenplenas je neplenkreskintaj infanoj, precipe grandaj knaboj, do tiaj homoj kies donitaj taskoj (ĉu prezidenteco, ĉu gepatreco) aŭ / kaj memfido vaste superas la faktan kapablon.
Kiam mi estis 36-jara mi komencis suspekti ke 40-jaruloj estas plenkreskaj. La restantajn jarojn ĝis tiam mi tamen zorge flegis la identecon esti ”ankoraŭ ne 40”, sed nur por poste konstati ke ĝuste tiu aĝo estas tre agrabla, donanta la privilegion esti ĝuste meze, kun vidaĵo kaj malantaŭen kaj antaŭen.
En mondo kie la plej multaj ŝajnas voli esti adoleskuloj, mezaĝiĝo kaj precipe maljuniĝo povas aspekti kiel ofendo. Laŭ tio ankaŭ formiĝas komplimentoj kiel ekzemple ”vi tute ne aspektas kiel 40-jara”, aŭ – kiel diris blindulo kun kiu mi parolis – ”laŭ via voĉo mi NENIEL divenus ke vi estas pli ol 40-jara” (Jes, ja la diferenco inter 39 kaj 40 estas enorma…). Mia avino estas jam iom pli ol tiom, nome 95-jara, kaj en ŝia ĉeesto ĝuste la komerce ekspluatata revo pri eternaj juneco kaj beleco aspektas kiel ofendo. Kiom finfine valoras homo?
”Kiam mi estos granda” oni eble post certa aĝo ne plu diras, konfesinde estas ankaŭ ke la vivo nekontesteble ŝrumpos iom post iom. Eble ia vivolerto temas pri la kapablo ne ĉesi revi, eĉ se la lasta revo temas nur pri taso da forta kafo aŭ bela vintra tago ekster la fenestro.
Post kiam mi finverkis tiun ĉi tekston, mia avino, jam tre malforta, mortis. Ŝia aĝo je la forpaso estis 95 jaroj, 8 monatoj kaj 10 tagoj.
Mi kantas Härlig är jorden, Slottskapellet, Jönköping 25 jan 2008.







