La specifa vidpunkto
Oktobro 23, 2007
Unu el la plej evidente pozitivaj flankoj de legado de beletro estas la okazo por ŝanĝo de perspektivo kiun ĝi donas. Mi dirus eĉ ke la ĉeesto de ĝuste tiu trajto diras ion pri la kvalito de specifa verko: ĉu la verkisto kuraĝis aŭ ne kuraĝis montri la kompleksecon de la mondo, ĉu ŝi aŭ li donis aŭ ne donis voĉon al ĉiuj loĝantoj de la verko.
Konante ĉi tiun fenomenon de beletro, spegulanta ja la mondon, oni ne povas nei ke ekzistas specifaj vidpunktoj, do vidpunktoj kiuj originas el specifaj spertoj dependaj de la pozicio el kiu oni rigardas la mondon. La afero povas ŝajni memevidenta, sed ĉar ĝi klare ne al ĉiuj estas, mi kuraĝas levi la temon. Ĉu ne ekzemple, pli ol unu fojon, oni aŭdis la opinion ke ne gravas la deveno aŭ la sekso de personoj en diversaj Esperanto-instancoj, se nur la koncernaj personoj estas fervoraj laborantoj por ”nia afero”, do – notu – en singularo.
Kiam antaŭ kelkaj semajnoj la Sveda Akademio anoncis la britan verkiston Doris Lessing la ĉi-jara Nobelpremiito pri literaturo, la motivigo vortumis jen:
“epikisto de la virina sperto, kiu malnaive, kun ardo kaj per la forto
de viziulo entreprenis esploron de fragmenta civilizo”
Tio pri “la virina sperto” iĝis tuj problemo al iuj debatantoj, kiuj demandis kial oni specife elstarigu la virinan sperton, dum la viran sperton neniam. “Kial ne ĉiuj verkistoj rajtu simple reprezenti homan sperton” estis la demando.
Kompreneble la demando estas senhistoria kaj ĝenerale sen la specife plurperspektiva vidmaniero kiun la literaturo proponas. Ĉu vere necesas rimarkigi ke virinoj, sufiĉe proksime – kaj en tempo kaj geografio – vivis kaj vivas sub konsiderinde malsamaj kondiĉoj ol viroj? Necesas nur iom levi la rigardon super la propra horizonto en Svedio de la 21a jarcento. Ĉar evidente la virina sperto estas parto de la verkaro de Lessing, samkiel estas respektive la sperto de la neniigo de la judoj por Kertesz kaj la sperto de la apartisma Sudafriko por Coetzee. Oni povas kompreneble argumenti ke ĉiu homa sperto estas tradukebla al io alia, ke finfine ĉio temas pri eternaj temoj, ĉu pri morto kaj amo, ĉu pri ekskluziveco kaj aparteno. Tia alirmaniero tamen havas la malavantaĝon kiun ĉiam enhavas abstrakteco: ĝi estas nekonkreta kaj riskas kaŝi tion pri kio temas.
Mi kredas ke la protestoj fontas el tio ke oni kunmiksas aferojn. Ĉar la risko, kaj tio kion fakte indas timi, estas ke la specifa vidpunkto ombrumas ĉiujn aliajn vidpunktojn kiujn la homo (ĉu verkisto aŭ alia) alportas, eĉ en tiaj kazoj kiam la specifa vidpunkto ne ekzistas aŭ estas negrava. Alivorte: ne ĉiuj virinaj verkistoj skribas pri specife virinaj spertoj, nek ĉiuj kiuj apartenas al alia marĝena grupo verkas el perspektivo deekstere. Krome la plej bonaj verkistoj iugrade verkas kun pluraj perspektivoj ĉemane, do eĉ se ne ĉefteme, viraj verkistoj memklare povas vidi la mondon ankaŭ el virina vidpunkto, ekzemple. Estas espero por la mondo.
Ĉu cetere ekzistas specife vira vidpunkto? Do ne en la senco “la domina rigardo kaj ĉies centro kaj mezurilo”, sed tia vidpunkto kiu problemigas virecon kaj la difinitan virrolon? Jes, sendube ekzistas, kvankam mi ne kredas ke ĝi oftas en la literaturo. Aŭ kiel pri la viroj, la homoj kaj la musoj en la fama romaneto de John Steinbeck (Of mice and men, 1937)? La redaktinto de la vikipedia artikolo en Esperanto opiniis ke ĝi temas specife pri musoj kaj viroj (kaj titoligis ĝin tiel), do ne musoj kaj homoj (kiel en aliaj tradukoj), sed mi ne konsentas.
Funde virinoj, viroj kaj musoj kundividas la plej bazajn kondiĉojn por la vivo. Mi kredas ke tiel pensis John Steinbeck.
![]()







