Konstrui harmonion
Aŭgusto 26, 2007
La nova prezidanto de UEA Probal Dasgupta ne rekte uzas la esprimon ”lingvo de paco kaj amikeco”, sed ĝi ne troviĝas tre for kiam li parolas pri ”konstrui harmonion” kaj ”ke ni fakte ne parolas Esperanton, se ni ne parolas interkomprene”.
Nu, konstrui harmonion estas sendube bona intenco. Sed krom ke la plej multaj konfliktoj tra la mondhistorio verŝajne estiĝis inter samlingvuloj, mi neniam komprenis kiel paco kaj amikeco povus esti enkonstruita en lingvo aŭ kun kiu rajto esperantoparolantoj alproprigas al si apartan strebon aŭ / kaj sukceson al paca komunikado. Ĉu ne ĉiuj bonaj fortoj strebas al harmonio, marŝante foje du paŝojn antaŭen kaj unu malantaŭen kaj foje male? Kaj la problemo pri paco ĝenerale ne estas la volo, sed la metodoj kaj la preteco kompromisi. Krome certa estas almenaŭ tio, ke ne sufiĉas diri ke ”ni estu ĉiuj afablaj” , ĉar homa interrilatado estas pli kompleksa ol tio.
Ofte afableco ja estas rekoninda, tamen ne ĉiam eblas certi ke afabla intenco havos bonan rezulton al ĉiuj tuŝataj momente kaj estonte. Krome, kiel konate, ne eblas ĉiam interkonsenti. Eĉ komprenante la motivojn de aliulo ne eblas ĉiam akcepti ilin. Kiel do fari? En bonaj kazoj eblas spite ĉion amiki, sed ne ĉiam, eĉ en Esperanto. Aldonindas kompreneble ke ”neamiki” ne egalas al ”malamiki”.
Mi ne intencas doni al Probal Dasgupta konsilojn, nek al iu alia, sed mi volonte kundividas kelkajn observojn rilate harmonion / neharmonion en homgrupoj, faritajn precipe en mia laborvivo. Rolis tie plej diversaj ĉefoj el kiuj la ekstremuloj povus esti respektive potenciala militestro kaj kandidato por la Nobela Pacpremio.
*En la fino bona estrado temas pri homa matureco, interalie kono de la propraj fortoj kaj mankoj, pri la propraj reagoj kaj pri la kapablo ne agi impulse.
*Nepra kapablo por tiu kiu troviĝas sur la pinto estas sento pri proporcioj, kapablo superrigardi kaj ĝuste prioritati.
*Bona ĉefo distingas inter persono kaj afero kaj sintenas senantaŭjuĝe kaj malferme.
*Bonajn cirklojn eblas krei same kiel malbonajn: bona etoso igas homojn utiligi siajn kapablojn samkiel malbona medio efikas sufoke.
*Bona ĉefo vidas specifajn talentojn ĉe homoj.
*Gravas kombino de aŭskultemo kaj kuraĝo subteni la propran starpunkton. Bona estro devas foje kuraĝi fari malkomfortajn decidojn.
Genia reklamo kiun mia okulo lastatempe renkontadas en la urboj kie mi vivas kaj laboras temas pri la fundo de miaj mantelaj poŝoj. Nu, kompreneble ne nur pri miaj poŝoj, sed pri ĉies poŝoj, monujoj kaj sakoj. La reklamo nome implicas ke tiuj ĝenetaj moneretoj kiuj bruas en niaj poŝoj povus alporti trarompon por la kanceresplorado, kiu do estas la celo al kiu oni donacu monon. Hm. Imagu se UEA scius sin reklami tiel, do ne en mia urbo, sed en Esperanto-medioj. Male mia impreso estas ke UEA ne reklamas sin entute pro ia ĝenerale valida ideo ke ĉiuj esperantoparolantoj estas la movado – ni estas ĝi kaj ĝi estas ni. Al la afero apartenas morala devo disvastigi Esperanton ne nur aliĝante al la ĉefa Esperanto-organizaĵo, sed ankaŭ ekzemple instruante la lingvon al oniaj infanoj.
Mi konfesu tamen, ke – donacinte monon al la mialanda Fonduso por Kanceresplorado – mi ankaŭ pagis la ĉi-jaran membrokotizon al UEA, pro fido al la nova estraro kaj pro verŝajna malapero de laŭdoj al diktaturaj reĝimoj, kiuj tre ĝenis min dum la lastaj jaroj. Ni vidu kiuj ricevos miajn poŝfundajn monerojn venontjare.
Rilata ligo: En la cirklo de brilo







