Foje mi havas la impreson ke en ĉiuj lingvoj al mi konataj “infan-” estas pejorativa prefikso. Krome “infaneca” estas inter la plej insultaj vortoj kiuj eblas, spite ke infanoj en multaj kazoj agas pli morale ol la plenkreskuloj kiuj ne volas esti nomataj “infanecaj”. Iuj diras ke plej feliĉaj estas tiuj homoj kiuj kapablas teni en si la infanon dum la cetero de la vivo. Artistoj de diversaj fakoj ofte diras ke ili ĝuste ne perdis la miremon, ludemon kaj scivolemon de infano, kaj ke ĉiuj sentoj estas same proksimaj kaj nevualataj al ili kiel tiam, en la infanaĝo.

Profesioj kiuj rilatas al infanoj kutime havas malaltan statuson kaj estas konsiderataj malpli postulaj ol tiaj en kiuj oni traktas kun plenkreskuloj. Tiel oni krom la infanojn malalte taksas ankaŭ la infanaĝon. La sveda verkisto de infan- kaj junulliteraturo Maria Gripe (1923-2007) iun fojon ricevis la demandon de bazlerneja instruisto ĉu ŝi skribas por infanoj ĉar ŝi ne kapablas skribi por plenkreskuloj. Ŝia respondo estis reĵeto de la demando: “Ĉu vi instruas infanojn ĉar vi ne kapablas instrui plenkreskulojn?” Mi konfesu ke mi mem de ĉiam admiras profesiulojn kiuj traktas miajn infanojn: unue akuŝistinojn kaj flegistinojn kaj poste vartejajn kaj bazlernejajn instruistojn. Por ĉiam ili gajnis mian sinceran respekton al siaj respektivaj profesioj.

Ĉar vere estas tiel, ke tre malmultaj kampoj estas pli gravaj kaj pli decidaj por individuaj kaj komunaj estontecoj ol tiuj kiuj rilatas al infanoj, kaj porinfana literaturo estas unu el ili. Samtempe la studo de la historio de literaturo direktita al infanoj interesas pro tio ke ĝi estas ia prismo, tra kiu oni povas percepti la konceptojn de koncernaj tempo kaj kultursfero: Ĉu la infanaĝo havas propran valoron aŭ ĉu ĝi rolu nur kiel ia lernofazo antaŭ “la vera vivo” – la plenkreskula? Ĉu la homo estas baze bona aŭ malbona? Ĉu literaturo unuavice eduku, precipe infanojn, aŭ ĉu ĝi havu aliajn celojn? Kaj ĉu pere de prudento aŭ de fantazio oni povas akiri sciojn pri la mondo kaj la vivo?

Mi kredas ke frua kontakto kun literaturo estas decida por pluraj aferoj, inter kiuj la unua povus esti demokratio, tio estas socia interligiteco. Kaj kiel cetere pri demokratio, estu la respondeco de sociaj instancoj – lernejoj kaj bibliotekoj – okazigi tiun interligitecon ankaŭ al tiuj infanoj kiuj ne ricevas ĝin hejme. Koni la komunan kulturan heredaĵon estas rajto por ĉiuj, ne privilegio por malmultaj.

Spertoj, kutimoj, homoj rekontitaj en la infanaĝo en unu aŭ alia maniero ofte akompanas onin por la resto de la vivo. Same pri libroj, kaj multaj homoj povas nomi iun aŭ iujn librojn kiuj en la infanaĝo ion malfermis, montris, direktis aŭ kiuj poste ion klarigas. “Kiu mi estus sen Pipi Ŝtrumpolonga” aŭ “Pere de tiu bunta rakonto mi ekkomprenis ke ekzistas io ekster la griza loĝejo en kiu mi pasigis mian infanaĝon”, mi aŭdis homojn diri. Sincere dirite mi fakte ne scias kiu mi estus sen la eduko de Pipi Ŝtrumpolonga, sed ankaŭ aliaj libroj lasis signifajn ŝpurojn, inter ili la fantasta kaj poezia “La skarabo flugas en la krepusko” (Tordyveln flyger i skymningen) de Maria Gripe. La libro estas tradukita al multaj lingvoj kaj la celgrupo estas pli aĝaj infanoj aŭ adoleskantoj. Leginte ĝin oni neniam plu dubos ke skaraboj povas turni la terglobon.

Foje la enhavo de libro fadas en la memoro, sed restas la etoso de la legado. Tiel mi ekzemple tre bone memoras kia sento estis, tiun someron en la fino de la 70-aj, legi “La fantomŝipo”-n (The Phantom Ship) de Frederick Marryat, kvankam mi ne plu memoras la detalojn de la intrigo.

Libroj vastigas la mondon: ekzistas io ekster mia pordo, sur la alia flanko de la terglobo kaj ekster la limoj de mia ĝisnuna imago. Antaŭ ol realigi revojn kaj ŝanĝojn necesas vidi ilin kiel alternativojn en la fantazio, kaj tiu kiu jam frue lernas tion havas avantaĝon por la resto de la vivo.

Kiuj estas la kriterioj por bona porinfana literaturo? Nu, la respondo nature estas dependa de la tempo kaj geografio de la respondanto, sed propono mia, celanta librojn ĝuste por infanoj, ne junuloj, povus esti jena:

  • La rakonto devas esti solidareca kun la infano kaj esti verkita empatie kun ĝi.
  • La rakonto devas esti esperiga, ĥaoso devas finiĝi per harmonio. Por junullibroj, kaj precipe plenkreskula literaturo, tiu postulo kompreneble ne validas. Por kompreni, kaj pritrakti, la fakton ke “ne ĉiuj fabeloj finiĝas feliĉe” necesas vivosperto.
  • La protagonisto devas esti pozitiva en la senco ke facile eblas pozitiva identiĝo; malherooj apartenas al plenkreskula literaturo.
  • Kvalitaj, ne amase produktitaj, bildoj, en kazoj de bildlibroj
  • Ceteraj kriterioj por kvalita literaturo

“Ne estas malfacile esti kuraĝa se oni ne timas”. (Tove Jansson en unu el la libroj pri Muminvalo) Bonaj infanlibroj ofte enhavas apartajn palpebrumojn al la plenkreskuloj kiuj ilin voĉlegas: pli kompleksajn pensojn aŭ humuraĵojn kiuj – almenaŭ sur lingva nivelo – eble preteriras la komprenon de la infano. Kaj beletro direktita al junuloj ofte havas la kompleksecon de porplenkreskula libro kaj estas tiel ĝuebla por kiu ajn kiu forlasis la infanaĝon, sed kiu daŭre kuraĝas kredi je skaraboj kiuj flugas en la krepusko.

Pliaj ligoj

The International Board on Books for Young People (IBBY)

Svenska Barnboksakademien (La Sveda Infanlibra Akademio, kun 17 argumentoj por infanliteraturo, diverslingven tradukitaj)