Cinike

Aprilo 14, 2007

Maria

Kvankam mi riskas soni cinika, mi volas konfesi: unu el miaj ŝatokupoj estas kolekti ĝuste cinikajn diraĵojn. Aŭ nu, vere mi ne kolektas ilin, sed ili simple venadas, fiksiĝas en la memoro kaj… espereble almenaŭ rolas kiel avertoj. Mi ne scias. Sendube ni ĉiuj foje agas aŭ parolas cinike, sed la plej interesaj cinikaĵoj estas tiuj vere senhonte seniluziaj, ŝoke fridaj, de homoj ĝenerale konsiderataj decaj, normalaj, jes, respektataj.

La origino de la vorto “ciniko” estas greka filozofia skolo, ĝuste “la cinika”, kiu tamen ne instigis cinikon en moderna senco, sed memdisciplinon kaj sendependon. Laŭ NPIV “cinika” signifas “Senhonte maldeca; senhontega; montranta indiferenton k malŝaton por ĉia noblaĵo: ~a parolo , konduto; afekti ~econ.” Ĉu tiel? Nu, mi eble aldonus ion ĝuste pri frido, pri seniluzieco, kaj ĉar “noblaĵo” estas afero de difino, mi krome dirus ke ciniko temas pri indiferento rilate aliajn homojn.

Ŝajnas ke cinikan sintenon eblas pli facile subteni se estas signifa distanco en tempo kaj geografio: ju pli abstrakta alia homo estas, ju pli senvizaĝa, des pli indiferenta eblas ja esti, ĉu ne? Foje estas kialo demandi ĉu oni rajtas ŝerci pri kio ajn. Ekzemple la forceja sindromo povas ja ŝajni agrabla kaj eĉ amuza al tiu, kiu vivas en malvarma klimato kaj deziras ekkultivi maizon, sed malpli agrabla aŭ priŝercinda al tiu jam malriĉa, kiu riskas la bazon de sia vivo. Oni ne ŝercu pri viktimoj, se oni mem ne estas tia, tio ŝajnas sekvinda konsilo por ŝercemuloj. Aliflanke mi malfacile retenis la ridon antaŭ kelkaj semajnoj, kiam en la biblioteko kie mi laboras ni invitis blindulojn al informkunsido. La kunsido okazis en ejo, en kiu tre maltaŭgloke staras pilastro, kaj vere aspektis treege amuze kiam jam la tria blindulo suriris la pilastron. Ĉu mia ridemo estis cinika? Eble. Aŭ ĉu foje la viktimojn kreas ni ceteraj, ekzemple NE ridante? Mi ne scias. La dia puno venis ĉiukaze jam la sekvan tagon, kiam mi akcidente faligis tutan ĉaron da sonlibroj, kaj la blinda virino kun kiu mi samtempe telefonparolis ekridegis pro la bruo.

En esperanta kunteksto mi iam, rilate la prosperon de Esperanto en Ĉinio, legis eŭropan esperantiston pozitive komenti la fakton ke “la registaroj en pluraj landoj konsideras la internacian opinion pli ol la proprajn civitanojn”. Mi nebule havas la senton ke la komentinto ne konas ege multajn ĉinojn ege proksime. Same mi kredas ke konsiderinda abstrakta pensado estas postulata por proponi ke ni ĵetu la nukleajn rubaĵojn en la estontecon kaj lasu venontajn generaciojn prizorgi ilin, per metodoj kiujn ili mem inventu. Nemalmultaj politikistoj ĉirkaŭ la mondo argumentas tiel cinike.

Memorinda cinikaĵo de la tempo de la balkanaj militoj komence de la 90-aj estas psikologo en debatprogramo de la sveda radio. Ŝi nome tute serioze, sen eĉ la plej eta tremo de la voĉo, asertis ke militoj estas esprimo de profunda bezono ĉe la homa psiko, grava, ne malhelpinda ero de la homa historio, kaj ke oni simple lasu la testosteronplenajn militemulojn militi. Kiu povus superi tiun cinikaĵon? Eble la rusia prezidento Vladimir Putin? El lia buŝo nome lastatempe elvenis kelkaj mirindaj ŝercoj, kiuj en pluraj aliaj landoj la sekvan tagon igus la prezidenton eksprezidento. Kiu el la sekvaj diraĵoj estas la plej cinika?

  • Rilate la forcejan sindromon: “Ne estus malbone se rusoj povus uzi malpli da mono por ĉapoj kaj manteloj.”
  • “La morto de Anna Politkovskaja (murdita ĵurnalisto, mia rimarkigo) pli malutilas al Rusio ol faris ŝiaj artikoloj.”
  • Al la ĉefministro de Israelo rilate la akuzon kontraŭ la israela prezidento pri seksperforto kontraŭ pluraj virinoj: “Salutu al Kacav. Ni ne pensis ke li estus tiom vireca.”

Nu, la du lastaj el la tri estas verŝajne egale cinikegaj, ĉu ne?

Mi devas tamen mencii ankoraŭ unu malbonfartigan ekzemplon, prenitan el orienteŭropa tagĵurnalo de antaŭ kelkaj jaroj. La artikolo traktis seriozan temon, nome mamkanceron, sed la enpaĝigisto elektis ilustri per bildo montranta belegan paron de nudaj mamoj, kvazaŭ prenitaj el vira revo aŭ porngazeto. Ajnakaze mi povas veti ke en tiuj mamoj ne estis kancero. Kaj ili donis – kiel diri – neadekvatajn signalojn. Cinike.