Foto: Martin Olson

Kiam pasintjare la finna durroka grupo Lordi gajnis la tuteŭropan konkurson de Eurovision, la konkurso denove kaptis mian interesiĝon – vere la unuan fojon post la adoleskaj jaroj. Kaj tio ne nur pro mia propra proksima ligo al Finnlando, nek – fakte, pro tio ke unu el la bandanoj iam ludis en Esperanto-bando kaj eĉ sciis kelkajn vortojn en la lingvo (kvankam mi konfesu ke mi kelkfoje ĝuis, simple preterpase, mencii ĉi tiun fakton al neesperantistaj konatoj kiuj volis diskuti la monstrojn.) Ne, la interesa afero estis kompreneble la rompo kontraŭ la dramaturgio de la Eŭrovido-Kantokonkurso – la kuraĝo esti io tute alia, la rifuzo kompromisi. Kaj la agrabla surprizo estis ke per tia sinteno eblis gajni la tutan Eŭrovido-Kantokonkurson, konkure kun kantoj kiom eble plej platigitaj por plaĉi al kiom eble plej multaj kaj prezentitaj de artistoj kiom eble plej nudaj por fortiri la atenton de la kantoj kaj prezentadoj mem.

Kiam hieraŭ vespere la sveda parto de la Eŭrovido-Kantokonkurso estis decidita, mi komprenis ke la sama koncepto gajnis ankaŭ ĉi-jare, almenaŭ nialande. Mi sentis min fakte hereza kiam mi unue, sed nur iom post iom, rezignis pri povi subteni svedlingvan kanton. Poste mi sentis min kulpa pri la – en iuj esperantlingvaj cirkloj verŝjane – sakrilegio pensi ke eble tamen estas pli bone prezenti kantojn en lingvo komprenebla al kiom eble plej multaj. Kaj nu, Esperanto ja finfine ne estas ankoraŭ alternativo ĉi-rilate. Gajnis la grupo The Ark kun la kanto “The Worrying kind”, skribita kaj kantata de la frontulo Ola Salo. La grupo, jam delonge ekzistanta kaj konata ankaŭ ekster la landlimoj, estis fondita de Salo en 1991, kiam li – filo de pastro – en la aĝo de 14, laŭ siaj propraj vortoj timis la alvenon de la apokalipso kaj volis savi kiom eble plej multajn homojn en sian arkon. Samkiel Lordi, The Ark ne kompromisas pri sia arto, sed prezentas kantojn kun inteligento kaj mesaĝo.

Lige al la Internacia Tago de virinoj antaŭ kelkaj tagoj, esperantlingva bloganto skribis pri la manko de virinoj en Esperantujo. Mi komprenas lian plendon tiel ke la manko estus io aparte bedaŭrinda por viraj esperantistoj, sed eble mi miskomprenas. Se virinoj estas bezonataj por allogi virojn al la movado, ĉu ne tiam virinoj devus esti abunde logataj, pro la vira domino? Sed eble la logiko estas ne tia? Kaj cetere mi ne certas ĉu mankas virinoj ĝenerale aŭ ĉu virinoj kiel kutime simple estas malpli videblaj. En mia lando la ĵurnaloj en la 8-a de marto ŝatas skribi pri si mem, tion mi rimarkas jam de multaj jaroj. Oni faras aŭ farigas esplorojn pri virinoj kaj viroj en la amaskomunikiloj: kiu skribas kiom pri kiu kiel, kiaj bildoj pri kiuj videblas kiel k t p. La rezulto kutime estas deprima, sed tiuj rezultoj ja kompreneble ne estas komparataj kun nia Esperantujo, kie simila esploro montrus simple absurdan situacion.

Kiam oni diskutas internacie, oni ofte devas unue simple difini konceptojn, kaj krome klarigi ne nur kion oni celas, sed ankaŭ kion oni ne celas. Unu el miaj ŝatataj komentoj pri mi en Esperantujo estas “Hodiaŭ mi vidis la mondon per la okuloj de Maria Sandelin, kaj tio estis tre malagrabla sperto”. Kiam mi sentas bezonon de memdistanco, mi permesas al mi pensi pri tiu frazo kaj kaŝe rideti. Al la afero kompreneble apartenas ke la skribinto tute ne komprenis kion mi volis diri, sed faris proprajn konkludojn kaj indigniĝis pro aferoj neniam diritaj aŭ celitaj de mi. Ĉiel ajn, mi momente diras nur jenon: egaleco inter la seksoj laŭ mia vido ne signifas unuavice virinojn sur traktoroj, nek virinojn vestitajn en tendoj, nek tion ke oni forigu la diferencojn aŭ la erotikan tension inter la seksoj. Komence de mia kariero en la esperanta reto, mi pensis naive ke tiuj elirpunktoj estas por ĉiuj memklaraj, sed ili ne estas. En Esperantujo mi eĉ komencis eviti la vorton “feminismo” pro la senrilataj konotacioj, kiujn ĝi evidente donas al iuj.

Nu, necesas ne nur difini kion oni ne celas, sed ankaŭ kion oni celas, kio povas esti pli pena tasko. (Cetere – se iu komencis miri, ĉi tio daŭre estas blogaĵo pri la Eŭrovizio kaj Ola Salo.) En Esperantujo, precipe en la reto, ne nur la viroj forte dominas, sed ankaŭ foje pure viraj vidpunktoj kaj viraj rigardoj. Mi komprenas ke la fakto ke mi jen skribas pri la karisma Ola Salo estas sufiĉa motivo por publikigi lian foton. Tamen – ĉar ekzistas en la esperanta reto sufiĉe da viraj gazetoj kaj viraj blogoj, mi per la foto de Salo turnas min unuavice al la eventualaj virinaj legantoj de mia blogo.

Al viroj kiuj atingis ĉi tiun lokon de mia skribaĵo: eble ankaŭ vi nun komprenas kial Svedio ĉi-jare gajnos la tuteŭropan kantkonkurson? La eŭropaj virinoj havas voĉdonrajton.