Kaj la vetero

Februaro 22, 2007

PICT0227.JPG

Mi iam aŭdis enmigrinton en Svedio miri kial la indiĝenoj tiom babilas pri la vetero. Kio estas tiel interesa pri ĝi? Al la rakonto apartenas, ke la miranto devenis el regiono de la mondo kie la vetero estas pli mapli ĉiam antaŭvidebla, kun malmulte da vario. Li miru do.

Sendube la vetero estas kara paroltemo ĉe ni, kaj ne nur ĉar ĝi estas taŭge neŭtrala kaj neniam konfliktiga, sed ankaŭ ĉar ĝi fakte gravas al homoj, eĉ en epoko kiam tro aŭ maltro da pluvo aŭ varmo ne plu estas afero de sukcesa aŭ malsukcesa rikolto, ne afero de vivo aŭ morto. Ĉe ni oni ĉiam havas certajn atendojn pri la vetero, atendojn kiuj kompreneble estas ligitaj al la sezonoj, kaj mirinde ĉiam al la ideo pri la optimumo de la sezonoj, neniel do al statistiko kaj spertoj. La somero devas ĉiam esti kiom eble plej suna kaj varma, la vintro – kaj precipe kristnasko – brile blanke neĝa. “Kiel bedaŭrinde ke la kristnasko estis verda ĉi-jare” oni diras kaj komparas ne kun la plej multaj kristnaskoj, kiuj ja estis verdaj, sed kun “la ideo de kristnasko”, kiu estas blanka. En aprilo la printempo devas esti alveninta, sed kiam la pluvo insistas pluvi kaj la suno insistas foresti, oni malfermas la pluvombrelon kaj malfaldas la mantelan kolumon kvazaŭ ofendita de iu pli alta potenco.

Aliflanke homoj plendemas ankaŭ kiam la vetero plenumas la atendojn, almenaŭ kiam ĝi tro longe plenumis ilin. En tre varma somero oni eksopiras al pluvo kaj en tre neĝa vintro al la pli verdaj. Lastatempe iĝis populare ŝerci pri la forceja sindromo. Ne nur la rusia prezidento Putin (kiu opinias ke ne estus malbone se la rusoj povus uzi malpli da mono por ĉapoj kaj manteloj) faras tion, sed ankaŭ ekzemple lastatempe iu sveda famulo en malvarma nordsveda urbo cinike deziris bonvenon al la tutmonda varmiĝo. Ĉu oni rajtas ŝerci pri kio ajn?

Mia plej ŝatata sezono estas la somero, kaj precipe mi ŝatas tiujn somerojn kiuj koincidas kun la sveda ideo pri somero. Tiel la plej bona somera tago el vetera vidpunkto estas tiel varma ke la aero vibras, kio aliflanke neniam signifas pli ol 30 gradojn. El ĉiuj sportoj mi plej multe malŝatas la vintrajn, precipe glitkuradon. Pro infanaĝa traŭmato, verŝajne, kiam lerneje oni devigis nin frostigi la fingrojn dum ni ligis la laĉojn de la sketiloj ĉe la ekstera glitkurejo. Sed eĉ vintrajn sportojn mi eltenas, almenaŭ kiel spektanto, pro la ĝojo de la infanoj. Kaj la belecon de neĝo mi ĉiam rimarkas en la unuaj tagoj, sed poste mi rimarkas nur ĝiajn malagrablajn efikojn: neĝflokojn en la okuloj frumatene survoje al la aŭtobuso, trafikajn malfacilaĵojn kaj la malpuron kaj la malsekon kiujn la neĝo postlasas. Sed aliflanke – kiu povas rezisti tute aŭtentikan neĝviron?


counter free hit unique web

La rakonto de la rakonto

Februaro 11, 2007

Ĉiu rakonto havas sian rakonton. Alivorte: la rakonton pri la rakonto mem, tiujn neeldiritajn referencojn, pensmanierojn kaj valorojn kiuj troviĝas tuj sub la surfaco kaj esprimas sintenojn flanke de la verkinto, la ĉirkaŭa socio, la celgrupo.

La plej bonaj speguloj de kulturoj kaj epokoj estas eble amaskomunikiloj. Kaj verŝajne estas signo pri neplujuneco, kiam oni diras ke ”kiam mi estis infano, la amaskomunikiloj estis tiom malsamaj…”. Jes, ĉar ja ne nur ekzistis sole du televidaj kanaloj kaj neniu interreto, la temoj kaj iliaj limoj estis malsamaj, la homoj priskribataj aliaj. Mi kredas ke tiu priskribo validas ne nur por mia lando. Sed kion diri pri la universaleco de jena raportaĵo de antaŭ nelonge el mia loka ĵurnalo:

Juna virino estis murdita de sia eksamiko post kiam ŝi anoncis ke ŝi finas la rilaton. La najbaro loĝanta en la apuda loĝejo aŭdis teruran kriadon, kaj ja intencis alvoki la policon, sed unue li devis finskribi kelkajn leterojn por povi sendi ilin antaŭ la malplenigo de la poŝtkesto. Intertempe la virino estis mortigita.

Krom ke estus tre interese scii ĉu la ĵurnalisto vidis la ironion, min ankaŭ tre interesus scii kiuj estis tiuj gravaj leteroj. Kaj kion – se ion – la rakonto diras pri la socio.

Kompreneble estas tiel, ke en ĉiu socio fluas paralelaj tendencoj de valoroj kaj sintenoj, neniam nur unu. En la trediversa Esperantujo tiuj paralelaj fluoj estas verŝajne eĉ pli multaj. Aŭ kiel? La estrarano de UEA Amri Wandel, en intervjuo por israela ĵurnalo (sed povus same bone estis por esperanta tia) lastatempe diris ke

”En la mondo estas ĉ. miliono da Esperanto-parolantoj, sed en la interreto ili havas proporcie pli grandan ĉeeston, ĉefe pro ilia motiviĝo pruvi ke la lingvo estas la plej taŭga por internacia komunikado”.

Mi ne scias kies rakonton li per tio rakontas, sed ĉiukaze ne la mian.

Pri Bellman kaj mi

Februaro 4, 2007

”If Kafka hadn´t written in German he wouldn´t exist.” (Se Kafka ne estus verkinta en la germana li ne ekzistus) diris la ĉeĥa verkisto Milan Kundera (lastatempe en The New Yorker) kaj celis per tio ke Kafka ne estus Kafka en la konscio de homoj, ne en la monda literatura kanono, se li skribus en pli malgranda lingvo. Nu, eblus ja aldoni ankoraŭ kelkajn kriteriojn kiuj malfaciligas eniri la saman kanonon, unu el ili estas sekso. Tiu eraras, kiu imagas ke en la mondo de arto regas ia principo de travivo de la plej taŭga, alivorte ke originaleco, brilo kaj profundo ĉiam venkus la denton de la tempo kaj ĉiujn sociajn kaj lingvajn barojn.

Ateston laŭ la sama pensmaniero, sed malan ol tiu pri Kafka, mi plurfoje aŭdis pri la sveda poeto kaj komponisto de kantoj Carl Michael Bellman (1740-1795): ”Se li verkus en pli granda eŭropa lingvo, li sendube apartenus al la tutmonda literatura kanono.” Eĉ se li eksterlande estas ne ege konata, tamen liaj verkoj estas tradukitaj al nemalmultaj lingvoj, el kiuj speciale oni laŭdas la tradukojn al la angla de Paul Britten Austin.

De iom da tempo mi interrilatas kun Bellman pli malpli ĉiun tagon, aŭskultante per mia mp3-ludilo liajn kantojn survoje al kaj el mia laboro. Kaj se vere eblus veturi en la tempo, li estas unu el la unuaj historiaj personoj kiujn mi volus renkonti. Ne pro tio ke li nepre estus tre simpatia, nur treege interesa, profunda konanto de la kondiĉoj de la vivo kaj posedanto de rara poezia genio.

La temoj, profundo kaj beleco de liaj kantoj varias, kaj ofte li estis maljuste traktita kiel surfaca verkanto de alkohol- kaj amorrilataj kantoj. Nu, fakte li dum sia vivo estis ia ”popstelulo”, kiu interalie amuzis la reĝon kaj kortumon per prezentadoj. Surfaca li tamen kiel tuto nepre ne estas. Bellman vivigas en siaj kantoj la Stokholmon de la 18a jarcento – malpuran, odoraĉantan urbon, kie malsanoj kiel tuberkulozo kaj variolo kiam ajn povis forŝteli la vivon de kiu ajn. La roluloj de la kantoj – ofte putinoj kaj alkoholuloj – troviĝas sur la fundo de la socio kaj iliaj vivoj cirkulas ĉirkaŭ la du polusoj de la vivo: erotiko kaj morto. Kaj jes – por forpeli la mortangoron ili krom erotikon utiligas abunde ankaŭ alkoholon. La kantoj estas ofte tre belaj, riĉaj je metaforoj, ofte kun bibliaj kaj mitologiaj aludoj. Tiuj aludoj, samkiel la beleco, aliflanke ne malofte rolas kiel kontrasto kaj parodio.

Spite la perdon de iuj nuancoj, aludoj kaj tavoloj, mi jen ligas al nemalbona, kantebla traduko far Franko Luin de poemo de Bellman: Ĉarmbrila nimfo (Glimmande nymf)

La muzikon por la sama kanto ankaŭ eblas aŭskulti (kantas Thord Lindhé)

Plia legado en la angla vikipedio (ekzistas ankaŭ iom mankohava esperanta artikolo)

Krome en la sveda en Bellman.net