La arto de legado (la ligo funkcias!)
Januaro 20, 2007
Jen estas aŭskultebla apenaŭ redaktita versio de mia hieraŭa prelego en la Kopenhaga Esperanto-Kulturgrupo (KEKG). Dankon al Torben pro invito kaj instigo kaj al Kalle pro teknika asisto.
La arto de legado (mp3-dosiero, 14 Mb)
PS. Oni atentigis ke la unua ligo ne funkciis, sed mi nun metis la dosieron en alian lokon kaj ĉio ŝajnas en ordo.
Pri anĝeloj kaj homoj
Januaro 2, 2007
Kiam homo mortas ŝi fariĝas anĝelo. Se ne en laŭlitera senco, do almenaŭ metafore. La fenomenon eblas observi legante nekrologojn – unu el miaj ŝatokupoj. Mi povas imagi ke nekrologoj povas aspekti diverse en diversaj landoj, sed ĉe ni ili plej ofte estas verkitaj tiel ke fine de la artikolo, al la mortinto vere ekkreskas flugiloj, do en la imago de la leganto. Se oni emas kontraŭstari tian anĝeligon de la koncernito, oni povas anstataŭe klopodi legi kio estas skribita inter la linioj. Io tie nome devas esti, ĉar la nekrologoj kutime priskribas homojn de speco kiun mi neniam renkontis.
Ĉu la fenomeno idealigi mortintojn estas internacia? Mi kredas ke ĝi estas simple homa, kaj – plej ofte – ne vere riproĉinda. Sed esceptoj ekzistas, kompreneble, ĉar estas ekzemple riproĉinde lasi flugilojn elkreski al mortintaj diktatoroj. Tamen – en la menso de la plej multaj homoj diktatoroj post la morto ne fariĝas anĝeloj. Persone mi kredas ke ekzistas propra cirklo de diktatoroj en internacia, tute translima kaj transreligia infero. Dum la pasinta jaro la loĝantaro de tiu loko ja pliiĝis per pluraj personoj, inter ili Slobodan Milošević, Augusto Pinochet kaj Saddam Hussein. La du unuaj trafis tien pro atako de malsano, dum la lasta ricevis helpon de homaj manoj. Homoj ja nome – de tempo al tempo – emas ne nur estigi anĝelojn, sed ankaŭ meti sin mem en la rolon de Dio.
Citaĵo de Richard Dicker ĉe Human Rights Watch: “La engaĝiĝo de registaro en homaj rajtoj estu mezurita laŭ tio kiel ĝi pritraktas sian plej malbonan krimulon”.
Kio estas la esenco de venĝo, kio ĝin instigas? Eble tio: deziro vidi la plenan homan malforton de la malamiko.
En la okuloj de Saddam, en la momentoj antaŭ la ekzekuto, videblis timo.







