Dank’ al Dio
Decembro 21, 2006

Dank’ al Dio ekzistas la kristnasko. Aŭ kiel?
Almenaŭ en mia kulturo spuroj de pagana kredo videblas ne nur en la kristnaska tradicio, sed ankaŭ en aliaj – laŭdire kristanaj – jarfestoj. Plej evidente pagana estas ĉe ni verŝajne la somermeza festo, kiu estas malnova fekundfesto, kies kristana preteksto – nome de Johano la baptisto – al multaj estas nekonata. Ĝia ĉefa ero estas cetere dancado ĉirkaŭ falusa simbolo. Laŭdire tia aktiva transformado de jam ekzistantaj jarfestoj siatempe estis parto de la kristanigo. Mi opinias tion iel fascina – ke la eklezio uzis psikologian ruzon alfronte al malnovaj kredoj.
Nu jen. Nun ni vivas en la 21a jarcento kaj en mia parto de la mondo la kono pri la tradicia kristana religio de la propra lando ne estas memklara. Mi povas konfesi ke miaj infanoj ne estas baptitaj, ekzemple, sed ke tio malofte kaŭzis problemon. Ĉefe tio estis problemo kiam mia filineto kun la eklezia infanĥoro devis kanti en baptaj diservoj kaj ŝi poste – tiam 6-jara – riproĉis min pro tio ke ŝi mem ne estas baptita. (En nia sveda, luteranisma eklezio oni estas baptita kiel kelkmonata bebo.) Kun la sereno kaj sincero de 6-jarulo ŝi klarigis ke ŝi ja kredas je Dio – kial alikaze ŝi kantus en la preĝejo? Tre konscienca sinteno, ja, dum la mia estis multe pli pragmata: infanĥoroj en nia urbo por tiel malgrandaj infanoj estas nur en la eklezio. Krome la eklezio laŭ mia sperto proponas varman kaj amikan medion, bonan por kiu ajn.
La vorto “komunio” preterflugis ĉe la manĝotablo iun vesperon kaj postulis klarigon por sekularuloj, paganoj kaj nebaptitoj. En la sveda la vorto estas simple malnova por “noktomanĝo” (“nattvard”). Mi komencis klarigi ke oni tiam manĝas iun kvazaŭpanon kaj trinkas vinon memore al la lasta nokto de Jesuo kun siaj disĉiploj. Mi aldonis ke ankaŭ mi ja foje partoprenis komuniojn. “Sed ĉu vi ĉeestis la noktomanĝon kun Jesuo kaj memoras ĝin?” demandis la filino en infane konkreta maniero. Ĉiuj povas kredi je Dio, sed religioj ŝajnas esti por plenkreskuloj. La “nokta” parto de la vorto por komunio kaptis la atenton de la granda frato kiu trovis okazon timigi la fratineton: “Ne, ne, komunio estas kiam oni estas en la preĝejo nokte kaj reviviĝas la mortintoj, ekzemple tiu ulo kiu pendas sur la kruco. Li havas najlojn tra la manoj kaj sangon.”
Ĉiel ajn – mi admiras Jesuon, kvankam mi ne kredas ke li estis la filo de Dio. Krome mi ŝategas preĝejojn kaj la eblecon por trankvilo kaj meditado kiujn ili proponas al kiu ajn. Kaj ankaŭ kristnasko estas por kiu ajn, se nur oni trovas la ĝustajn ekvilibron kaj sintenon: ne tro da streĉo, ne tro da devoj, ne tro da donacoj aŭ da manĝo. Antaŭ kristanismo oni en Nordio festis la plej malluman tempon de la jaro, ĝuste nun. Kaj vere estas ankoraŭ tiel ĉe ni ke kristnaska festado rilatas al mallumo. Sen kristnasko la aŭtuno estus neelteneble longa, kaj post ĝi oni komencas kalkuli la minutojn je kiuj la tago iom post iom longiĝas.
Mesaĝo survoje
Decembro 13, 2006
Unu el miaj ŝatokupoj estas subaŭskulti homojn. Okazis ke mi tiom fasciniĝis de tiu okupiĝo ke akompananto demandis ĉu mi ne povas almenaŭ KLOPODI ŝajnigi ke mi ne subaŭskultas. Ekzemple aŭtobusoj estas eminentaj lokoj por aŭskulti aliies interparolojn aŭ nu, fakte ja ofte temas nur pri la duono de la interparolo, nome kiam ĝi okazas pere de poŝtelefono. Tiaj situacioj donas al subaŭskultantoj belan okazon por krea interpretado: Kion la homo en la alia fino fakte diras? Kiu ŝi aŭ li estas kaj kian rilaton la du havas? Ĉio ĉi tio kompreneble antaŭsupozas scion de la lingvo parolata. En alia kazo la interpretado povas iĝi tiom krea ke ĝi ne nepre estas interesa.
Notinde estas ke multaj homoj ŝajnas konsideri sin tute duope kun la homo kun kiu ili telefonparolas, eĉ se ili troviĝas meze de publika loko. Tiel la publikan spacon invadis temoj kutime rezervitaj por la privata sfero. Kiel subaŭskultanto oni simple devas lerni ne ĝeniĝi kiam oni nepetite aŭdas klarigojn pri ekonomiaj, amrilataj aŭ aliaj problemoj. Nu, mi konscias ke ankaŭ ĉi-kampe – do rilate al tio pri kio oni povas paroli en publika loko sen veki miron – povas regi kulturdiferencoj. Ĉiukaze: la temo, la kampo, la specifaĵo de nia tempo estas komunikado (kaj telekomunikado la industrio de la epoko).
La eterna problemo de komunikado tamen restas, jes verŝajne ĝi eĉ pliiĝis: la mesaĝo ne ĉiam atingas la celon. Io okazas pri ĝi survoje de la sendinto al la ricevonto – ĝi tordiĝas, io aldoniĝas, nu Dio scias, sed kiu ne spertis tion, ree kaj ree? Subite mi aŭdas iun diri ke lingvo estas esprimilo, ne komunikilo, kaj en solecaj momentoj sendube mi konsentus. Feliĉe ni homoj tamen komunikas ne sole per lingvo. Kaj feliĉe la lingvo povas ankaŭ funkcii kiel riparilo, ree kaj ree. Ne ĉio estas senespera.
Ankoraŭ multajn jarojn post ĝia apero, unu el la plej multe pruntataj libroj en svedaj bibliotekoj estas la traduko de Viroj venas el Marso, virinoj el Venuso de la usona psikologo John Gray. Notinde: pruntata ĉefe de virinoj, ne de viroj. Mi neniam legis la libron, sed ĉiam aŭdace pensis ke mi tamen komprenas ĝian enhavon. Antaŭ kelkaj jaroj mi agadis amatora psikologo helpe al amikino kiun post divorco preterpasadis vico de viroj – do ili venis kaj iris dum ŝi, kiel Penelopo de La Odiseo aŭ Solveig de Peer Gynt kaj mil kaj unu aliaj virinoj de la literaturo kaj la vera vivo, restis fidele atendanta en unu loko. La interparoloj tiam temis pri senfina interpretado: ”Kion li vere celis kiam li diris tiel?” kaj ”Kiel oni komprenu tion ke li tiam telefonis aŭ ne telefonis, retmesaĝis aŭ ne retmesaĝis?” Mi ne dubas ke virinoj estas pli interpretemaj ol viroj, sed ĉu ni tial pli bone perceptas la mondon? Mi ne certas.
Krom rilata al genro, komunikado kompreneble estas dependa ankau de kulturaj, generaciaj kaj – ne malplej – personaj cirkonstancoj. Fenomeno pri kiu ĉiam necesas atenti, kaj kiun oni lernas sufiĉe frue – estas ke homoj ne ĉiam celas tion kion ili diras. Ofte ja oni ĝoju pro tio, ĉar homoj kiuj neniam cenzuras sin apartenas al malfacila speco. Multaj homoj maltroigas, precipe parolante pri si mem, dum aliaj (plej ofte virinoj) ĉirkaŭiras aferojn kaj volas igi aliajn esprimi ilian opinion. Tro zorge elektitajn erojn de la vero oni povas nomi ”mensogoj”, kaj kutime estas postulata konsiderinda vivosperto por kompreni kiam homo celas la malon de tio kion li aŭ ŝi ŝajnas diri: ”Mi fartas ege bone kun mia edzino kaj volas maljuniĝi apud ŝi” povas – male ol oni povus kredi – esti invito.
Kiel do pri Esperantujo? Nu, la supre menciitaj fenomenoj kompreneble validas ankaŭ ĉi tie, sed cetere? Se ne konsideri uzantojn kiuj ne regas la gramatikon (kaj eble opinias transitivecon / netransitivecon aŭ akuzativon neglektindaj detaloj) aŭ kies lingvouzo postulas scion de lia aŭ ŝia gepatra lingvo por entute esti komprenata, ĉu la komunikado funkcias glate? Nu, mi diru tiel: mi pli ol unu fojon en esperanta komunikado havis okazon pensi: “la homo estas eksterlandano”. Simile mi kompreneble konscias ke mi mem estas eksterlandano, do el la vidpunkto de la plej multaj esperantistoj. Alivorte: Esperantujo estas plena de eksterlandanoj, kio donas kialon esti atenta kaj fojon post fojo pensi ke aŭ oni mem, la alia aŭ ambaŭ ion miskomprenis. Eblus doni amason da ekzemploj, sed jen nur kelkaj, ĉiuj rilataj al lingvouzo. Notindas ke komunikado okazas ankaŭ per aliaj rimedoj, ne ĉiam universalaj.
En mia propra lingvo – la sveda – oni tre ŝpareme uzas diversajn titolojn, kaj de profesioj kaj gradoj kaj de la speco sinjor – ino / – o. En Esperantujo aliflanke ĉiaspecaj titoloj abundas. Mi povas sincere diri ke mi ne ŝatas esti alparolata per “Estimata Sinjorino”, sed se mi pensas ke “la homo estas eksterlandano” mi povas eviti amuziĝi au senti min riproĉata. Same se iu en nerilata kunteksto prezentas homon per ”Sinjoro Doktoro Profesoro”, mi ne devas embarasiĝi se mi unue pensas ke kaj la prezentanto kaj la prezentato ja estas eksterlandanoj. Simile necesas alkutimiĝi al ”kara” kiel alparolo ankaŭ en tiaj kazoj kiam la indigno ĉe la alparolanto vibras sub la surfaco. Nu, foje ”kara” kompreneble signifas “kara”, sed plej ofte ĝi estas simple neŭtrale uzata, same kiel ”kisojn” fine de mesaĝo. Kiel esperantisto oni havas amason da okazoj diveni kaj interpreti kion homoj vere celas, okupiĝo kiu ravas almenaŭ min.
Sukcesa komunikado do – se iel resumi – ne temas nur pri rego de vortprovizo kaj gramatiko aŭ eĉ konsiderinda homkono, sed ankaŭ de mil kaj unu konvencioj rilataj al komunikado. Kaj tiaj konvencioj en Esperantujo malofte memklaras.







