En mia angulo de la mondo novembro estas la plej fifama monato, nur foje konkuranta kun februaro. Novembro estas – laŭdire – nenienhava, griza, nebula, simila al avena kaĉo aŭ malnova ĉifono. En novembro la folioj forfalis de la arboj, koloroj malaperis, jes, kaj oni nur atendas. Atendas kion? La neĝon? Kristnaskon? Verŝajne, jes, sed poste? Sendube estas ĉiam faciligo kiam la kristnasko estas pasinta kaj oni rajtas elĵeti la kristnaskan arbon (kies pingloj tiel ĝene forfaladas) kaj anstataŭe aĉeti tulipojn kaj ŝanĝi la kristnaskajn ruĝan kaj verdan kolorojn al io pli hela kaj printempeca, eble flava kaj blanka? Ĉar tiam – en januaro, kiam la lumo komencas reveni – oni kompreneble eksopiras al la printempo kaj ties floroj kaj varmiga suno. En aprilo oni aliflanke havas kialon ekplani la someron kaj la libertempon, post kiuj… ĉio komenciĝas denove.

La granda privilegio de la junaĝo estas la estonteco. Neniam la estonteco situas tiom centre de la vivo kiel kiam oni estas juna, jes tute nature, ĉar neniam ĝi kiel tiam okupas tiom grandan parton de onia atendata vivodaŭro. Ju pli la jaroj pasas, des pli da kialo oni havas lerni vivi en la nuno. Tamen ĝuste tio estas tiel malfacila kaj tiel facile estas anstataŭe ĉiam troviĝi unu paŝon antaŭe.

Unu el la privilegioj de la infanaĝo estas aliflanke ke oni ne ĉion komprenas. Daŭras antaŭ ol la cerbo kaptas ĉiujn gravajn konceptojn, ekzemple la koncepton pri tempo. Ambaŭ miaj infanoj kiel malgrandaj diris al mi: ”Poste, kiam mi estos granda kaj vi malgranda…” Malfacile estas ankaŭ kompreni tempomarkilojn kiel ”antaŭ unu semajno”, ”pasintmonate” aŭ ”pasintsomere” kiam la propraj tempreferencoj estas limigitaj. Unu el miaj infanoj siatempe decidis uzi la vorton ”hieraŭ” pri ĉiu pasinta tempo. Kiel patrino aŭ patro de malgrandaj infanoj oni tamen emas trudi al siaj etuloj konceptojn kiel ”tuj” (venu! manĝu la karotojn!) aŭ ”baldaŭ”, kutime sensukcese.

La plej multaj pli aŭ malpli frue lernas kion signifas, ke oni tuj faru tion kion oni faris ankaŭ hieraŭ kaj antaŭhieraŭ, kaj ke la tempo estas la akso laŭ kiu niaj vivoj okazas. Kiom ajn oni volas, ne eblas ŝanĝi la ordon de la okazaĵoj (kvankam iuj provas) – la efiko ĉiam sekvas post la kaŭzo kaj la rigidiĝintajn momentojn de la pasinteco ne eblas plu influi. Sed ĉu eblas rekoni la momenton kiu antaŭas ekakceliĝantan proceson? Difini ĝian fiksitecon en la tempo? Kelkfoje poste, malofte antaŭ ol estas tro malfrue. Kiel feliĉe, tamen, ke la vivon ne eblas redakti malanticipe.

Laŭ iu fabelo ni vivas en la larmo de giganto, kaj la vivo daŭras ĝis la guto falos sur la teron. Ĉu longe? Ĉu mallonge? Ĉiam tro mallonge. Tamen – la ligojn malantaŭen kaj antaŭen oni povas vidi se oni volas. Tiu sola el miaj praavinoj kiun mi renkontis, estis naskita en 1886. Mi ne scias, sed estas tute eble ke ŝi dum sia infanaĝo renkontis homon naskitan en la 18a jarcento. Simile estas tute eble ke mi jam renkontis iun kiu siavice vivos ĝis la 22a jarcento. La penso svenigas, sed donas signifon kaj perspektivon: en unu homo – mi – kvin jarcentoj.

Cetere – mi scias ke novembro, eĉ en mia angulo de la mondo, ne nepre estas monato de nura atendado, neglektinda kaj forgesinda, sed valora. La lumon kaj varmon, kiuj mankas ekstere, oni devas simple mem aranĝi. Novembro povas esti indulge nemalkaŝa, invita fajrigi kandelojn kaj legi librojn en la sofoangulo. Novembro estas milda kaj havas – se oni tiel elektas vidi la aferon – molajn angulojn. Kaj se oni hazarde ne scias kion legi en la sofangulo, oni povas ja elekti Malfrue en novembro (1970, Sent i november, ne en Esperanto sed jes en multaj aliaj lingvoj) de la finnlandsveda verkisto Tove Jansson.

En la ĝardeno de la Mumintroloj de la libro estas blua vitra globo, kiu reflektas la mondon dum tiu fariĝas ĉiam pli malluma. Sed unu tagon – subite – videblas en la globo lumo…