Rakontu historion…
Oktobro 22, 2006
“Rakontu historion, Pew.
Kian historion, mia infano?
Historion kun feliĉa fino.
Tia ne troviĝas en la tuta mondo.
Ĉu feliĉa fino?
Fino.”
el Lumtura vartado (2004, Ligthousekeeping de Jeanette Winterson, mia elangligo)
En la fino de la membiografia romano Rakonto pri amo kaj mallumo (2002, Sipur al ahava veĥoŝeĥ) de la israela verkisto Amos Oz, la jam delonge deprimita patrino de la protagonisto eliras en la urbon por serĉi kialon vivi. La kuracisto admonis ŝin iri rigardi ”belajn junajn virojn”. La sekvan nokton ŝi glutas tro da dormtablojdoj kaj neniel volas vekiĝi, kiom ajn oni revokas ŝin kaj kiom ajn ”la birdo Elise” kantas en la ĝardeno ekster la malsanulejo. La suicida tragedio, jam frue en la romano aludita, estas la kulmino de la ampleksa rakonto, kiu krom pri la infanaĝo de la rakontanto ankau temas pri lia vasta kaj sovaĝa eŭrop-juda parencaro kaj pri la naskiĝo de la ŝtato Israelo.
Sorĉita de la ĵusa lego, mi forte esperis ke la ĉi-jaran Nobelpremion pri literaturo ricevos ĝuste Amos Oz. Nu, eble ĝi venontjare iros al Jerusalemo, ĉi-jare ja al Istanbulo.
Ĉu la literatura Nobel-premio, krom esti plenumo de la testamento de Alfred Nobel, entute gravas? Nu, por iuj homoj ĝi ekzemple funkcias kiel tempa dividilo: helpe de la nomoj de la premiitoj oni povas fiksi en la tempon aliajn, paralelajn okazaĵojn en sia propra vivo aŭ en la ekstera mondo. Iuj jaroj el Nobel-vidpunkto tiel elstaras kiel aparte gravaj, ĉar oni malkovris verkiston kiu poste iĝis akompananto, aliaj jaroj el la sama vidpunkto restas neinteresaj. Sur nepersona nivelo la premio ĉiam vekas interesiĝon kiel respondo al iuj demandoj: ĉu europano aŭ ne, ĉu virino aŭ viro, ĉu prozisto, poeto au io alia? Ĉu vaste legata au malmulte konata verkisto? Kaj ĉu eblas interpreti la elekton politike?
Kelkfoje estiĝis disputo, ne pri la dispono de la premio (tiu disputo estiĝas proksimume ĉiun duan jaron) sed pri tio ĉu la premiito entute meritis la premion. Principe oni povas tamen esti certa ke la premio garantias – jes, ĝuste, kvaliton. Tamen – kiel kapti tiel svagan koncepton kiel ”kvalita literaturo”? Kaj kiu rajtas ĝin difini? Ĉu eĉ La Sveda Akademio?
Unu problemo ligita al la demando estas ke difinante kvalitan kaj nekvalitan literaturon oni facile difinas ankaŭ la legantojn. Simpliga klarigo kiun oni foje aŭdas temas pri tio ke bonan literaturon oni legas por vastigi sian propran mondon, dum nekvalitan por konfirmi sian jam pretan mondkoncepton kaj / aŭ por fuĝi la ĉirkauan mondon kaj la propran vivon. Ĉu povas esti tiel simple? Ne, nepre ne (kaj en tia difino eblas suspekti ankau memdifinon de la difinanto), sed ero da vero eble tamen estas en tio. Ĉiukaze gravas defendi la ekziston de diferenco inter bona kaj malbona literaturo, eĉ se tiu diferenco estas same forglita kiel la neniam kaptebla vero. Tamen – ne ĉio flosas. Iuj veroj estas pli veraj ol aliaj.
En mia laboro mi ĉiutage havas kontakton kun homoj, precipe kun maljunuloj kaj vidhandikapitoj, kiuj laŭlitere plenigas siajn vivojn per (son)libroj. Pro sperto mi do povas diri, ke kiam temas pri beletro, la plej multaj ne petas verkojn de Nobel-premiitoj, sed prefere tiujn pli leĝerajn, kliŝajn rakontojn. Ofta deziro estas ke temu pri ”amo sed ne tro”, aŭ ”murdoj sed ne tro”, kio en ambau kazoj signifas ke estu evitindaj tro naturalismaj priskriboj – de sekso au perforto. La demando kion do homoj serĉas legante beletron, interesas min multe. La plej multe pritraktataj temoj en ĉiaspeca beletro estas verŝajne ĝuste tiuj du: amo kaj morto. La temoj samas, sed la alirmanieroj malsamas en titoloj kiel unuflanke Longa vojo ĝis la feliĉo aŭ La naskiĝo de Venuso – amo kaj morto en Florenco kaj aliflanke Rakonto pri amo kaj mallumo. Alivorte jam la titolo ofte indikas ĉu la historio penetras pli profundajn akvojn au restas sur la surfaco. Sed aliflanke – kiu povus diveni ke La morto en Venecio estas unu el la plej skuaj amhistorioj kiuj ekzistas.
”Rakontu historion, Pew.
Kian historion, mia infano?
Iun kiu komencas de la komenco.
Tio estas la historio pri la vivo.
Sed ĉu tio estas la rakonto pri mia vivo?
Nur se vi ĝin rakontas.”
(Lumtura vartado)
Libroj povas por homo fariĝi amikoj al kiuj reveni, memorigoj pri tio ke oni ne estas sola, ke ĉiuj sentoj estas sentitaj jam milionojn da fojoj. En bonaj kazoj libroj povas helpi al homoj rakonti la historion pri sia propra vivo.
”Rakontu historion, Silver.
Kiun historion?
La historion pri tio kio poste okazis.
Tio dependas.
Dependas de kio?
De tio kiel mi ĝin rakontas.”
(Lumtura vartado)
En la poezia, simbolriĉa romano Lumtura vartado de la brita verkisto Jeanette Winterson, la blinda lumtura vartisto Pew, gardante la lumon rakontas al la orfa knabino Silver rakontojn pri la vivo mem, pri lumo kaj mallumo, krome pri aliaj rakontoj – pri Dr Jekyll kaj Mr Hyde, pri Tristan kaj Isolde. Samkiel aliaj bonaj rakontoj, la romano ne havas feliĉan finon, kaj eble ne finon entute, sed la espero kiun ĝi donas temas pri amo kaj arto.
”Mi amas vin.
La tri plej malafcilaj vortoj en la mondo.
Sed kion alian mi povus diri”
(Lumtura vartado)
Mi deziras al Jeanette Winterson estontan Nobel-premion.







