Pri birdoj kaj homoj

Aŭgusto 16, 2006

Ĉio dependas de la vidpunkto, ĉu ne? Alivorte – la punkto el kiu oni vidas la mondon. Oni povus ankaŭ paroli pri proporcioj au hierarkioj de veroj, en kazoj kiam homoj tamen iel funde kundividas tiajn verojn. Por konkretigi mi povas ekzemple mencii ke mi estas ravita de birdoj sed ne de ornitologoj. Birdoj havas ian superrigardon (desupre-rigardon) ĉu ne, kion aliflanke ne havis tiu unu ornitologo kiun mi iam renkontis sur la sveda baltmara insulo Öland, en pejzaĝo same senlima kiel la maro mem. (Tamen mi supozas ke ornitologoj povas esti diversaj.)

Ĉu cetere eblas malŝati birdojn? Nu, fakte – are ili povas esti tre timigaj, similaj al nekontrolebla, malamika homamaso, kaj mi konas virinon kiu ekde la infanaĝo timegas birdojn ĝuste pro tiu konata filmo de Hitchkock. Sed cetere? Ja neniu kantas pli bele ol la najtingalo, kaj kiel oni en multaj landoj elturniĝus sen la cikonio, kiu portas bebojn? Precipe ni ne elturniĝus sen la espero kiun donas birdoj, ĉar pro ili ni scias ke eblas reviviĝi kiel fenikso el la cindro, kaj tiu kiu naskiĝis kiel cigno, kun la paso de la tempo ankaŭ fariĝas tia, eĉ se tiu komence similas al malbela anasido.

Malmultaj aferoj estas pli belaj ol granda aro de birdoj, kune forflugantaj foren ie sub la suno. Kiel bildo de libereco tio estas nesuperebla. Ĉar estas ja tiel, ĉu ne, ke la malsovaĝaj birdoj sopiras flugi, dum la sovaĝaj fakte flugas?

Sed kion oni diru pri homo, aŭ pli precize tiu unu ornitologo, kiu difinas La Mondan Problemon helpe de birdnomoj? Jes, vere – tiel ke ĈIU homo havas ”la devon koni multajn birdspeciojn, ĉar alikaze oni ne komprenas nek povas protesti kiam ilin minacas elradikiĝo”. Kvazaŭ ne eblus iom dividi homajn entuziasmon, engaĝiĝon, talenton, interesiĝon? La vidpunkto iĝus tiam malpli fiksa.

Vidpunktoj tute evidente estas ne nur persone, sed ankau kulture dependaj. En la flughaveno de Kopenhago, survoje al Florenco, mi vidis adekvate ellaboritan reklamon por la Erotika muzeo de Kopenhago, kaj kompreneble neniel miris. Surloke en Florenco, similaj bildoj aliflanke reklamis neniun muzeon, sed marmeladon aŭ ion simile senrilatan, kaj mi per tio tuj ekvidis mian propran vidpunkton (kaj samtempe fieris pro la mialanda leĝo kontraŭ seksisma reklamo). Same en Florenco mi ĉeestis prelegon en kiu la vira preleganto komencis anoncante ke lia uzo de ”li” por nedifinita tria persono ne estas signo pri vira seksismo. Ĉiuj aŭskultantoj krom mi ekridis, kaj mi tuj komprenis ke mia virina vidpunkto estas tre deflanka de la centro, sed tion mi aliflanke jam sciis.

”Grimpu suben de sur la seĝo” diris mia 2-jara neveto al sia 7-jara kuzinego kiu sidis sur tute normala seĝo, kaj mi tuj komprenis kiel la seĝo devas aspekti el la vidpunkto de iu kiu mem estas malpli alta ol metron. Mi admiras homojn, cetere, kiuj konstante kapablas vidi aferojn desube, deflanke, deekstere, eĉ se ilia natura centro ne situas tie. Mi aliflanke ne admiras la pesimismon de homoj kiuj opinias tian aliron neebla, ekzemple tiel ke ”viroj estas viroj kaj ili sendube povas agi nur el vira vidpunkto”.

La vidpunkto povas ŝanĝiĝi dum la vivo, kompreneble, kaj rigardante el nova vidpunkto malnovan oni povas vere ekmiri. Sed oni povas ankaŭ elekti sian vidpunkton, kredante ke tute ne temas pri elekto. Sintrompo oni povus nomi tion, kaj per tio argumentado facile iĝas iom lama. Aŭ kion oni diru pri tiu kiu en la esperanta reto argumentis por poligamio sed kontraŭ samseksamo, en ambaŭ kazoj elektante ekzemplojn el la naturo? Li iom elekte rigardis, se tiel diri, kaj interalie li elektis ne rigardi iujn specifajn birdspeciojn.

Se homoj – ĉu ornitologoj aŭ ne – foje perdas la senton pri proporcioj kaj la kapablon orientiĝi, do birdoj neniam. Unu el la plej fascinaj aferoj pri ili estas ĝuste ilia kapablo orientiĝi trans la terglobo. Kiel ajn tio okazas – ĉu helpe de la steloj, suno, teraj markoj aŭ la magnetkampo ĉirkaŭ la tero – mi estas profunde impresita. Meditante pri la fenomeno ne eblas ne miri pri la beleco de la tera kreaĵo. Eble indus en la sekva vivo naskiĝi kiel birdo – tia kiu pasigas sian vivon grandparte survoje – inter Siberio kaj Amsterdamo, inter norda Svedio kaj suda Afriko, sed kiu surteriĝas intertempe tie kie la ĉielo renkontas la maron – en pejzaĝo same senlima kiel la maro mem.