La signifo de imperiismo
Junio 18, 2006
Okazas ke mi, meze de mia ĉiutago, subite sentas min tre forte kiel esperantisto. Tia okazo estas ekzemple kiam venas la ĉiusemajna telefonvoko de tiu biblioteka kliento kiu ankoraŭ post multaj jaroj en Svedio insistas paroli kun ĉiuj sian gepatran anglan lingvon. Kaj ĉiun fojon mi ekmiras kial post tiom da lernejaj studoj de la angla, kun bona noto eĉ, min tamen ĉiun fojon trafas adrenalinŝoko kiam mi devas telefonparoli kun iu angle pri interurbaj libropruntoj. Kaj ĉiun fojon mi devas haltigi impulson rekomendi al la homo lerni la lingvon de la lando, alternative Esperanton. Aliflanke multe pli ĉarma ol tiu anglalingvano estas la germanlingva vendisto en la bakejo kie mi aĉetas mian matenan panon. Estas tiom ĉarme, nome, ke la virino ne komprenas ke ŝi devas paroli la lokan lingvon, sed insistas paroli sian propran. Kaj ŝi igas min senti min tiom kompetenta kiam mi, balbutante en kripla germana, aĉetas mian matenan panon, ĉar la germana jam delonge ne estas imperiisma lingvo, ĉu?
Imperiismaj estas aliflanke la svedoj, laŭ la germanoj, tion mi bone komprenis lastatempe. Kiam la mondĉampioneco de futbalo daŭras jam plurajn tagojn, mi rimarkas ke fakte pri ĝuste futbalo temas kaj ne unuavice pri sekso, kion oni povus pensi ĝis nun. Pri sekso, au pli precize prostitucio, nome ĉefe temis la debato en mia lando rilate la futbalan ĉampionecon ĝis la lastaj tagoj. Svedio havis imperiismajn strebojn ĉefe ĝis la jaro 1709, la jaro de la sortodestina batalo ĉe Poltavo en Ukrainio, sed laŭ iuj iamaj kunkonkurantoj sur la eŭropa scenejo, la imperiismaj tendencoj plu senteblas, sed nun ĉefe sur mensaj batalkampoj. La sveda ombudsmano pri seksa egaleco, Claes Borgström (viro, cetere), jam en frua fazo lanĉis la ideon ke Svedio bojkotu la futbalan mondĉampionecon proteste al la grandskala prostitucio kiun ĝi neeviteble altiros. Al ĉi tiu eldiro reagis voĉoj el la gastigonta Germanio dirante ke Svedio volas trudi al aliaj sian vidmanieron rilate prostitucion. ”Seksimperiismo” estis la vorto. Kaj jes, en Svedio prostitucio estas krimo, flanke de la aĉetanto. ”Prostitucio estas neevitebla”, oni diris, ”la plej malnova profesio” kaj la oficiala sveda sinteno signo pri manko de humuro, fantazio kaj kompreno pri la ĝojoj de la vivo.
Kiel bone, do, ke dum iuj eŭropaj popoloj estas senhumuraj, aliaj posedas humuron grandkvante. ”Sen prostitucio neniu viro iam volus viziti Germanion”, diris iu konservativa germana politikisto kaj mi unue ne sciis ĉu ŝi ŝercas au ne. Ŝi ne ŝercis. Prostitucio estas la plej malnova profesio en la mondo, ja, kaj konservativuloj kutime volas ke aferoj restu tiaj kiaj ili ĉiam estis. Mi tamen ne povis ĉesi miri pri tiu frazo: ”Sen prostitucio neniu viro iam volus viziti Germanion”. Mi provis aliri la frazon diversmaniere, prezentis ĝin al viroj en mia proksimeco, timante ke io tre grava en la fundo de la vira naturo restis al mi nerivelita. Kaj ĉu cetere ekzistas rekta rilato inter la prospero de la turismo en iu lando kaj ĝia leĝo koncerne prostitucion? Ankaŭ tiu penso estis al mi tute nova. Sed ne, sincere dirite, se mi estus viro, mi sentus min rekte ofendita de tia eldiro.
Oni povas ja provi aliri la aferon alimaniere. “Imperiismo” estas negative ŝarĝita vorto, kaj por eviti akuzojn pri tiaĵoj oni povas ja anstataŭ aserti starigi iujn demandojn. ”Ĉu ekzistas gajaj putinoj?” povus esti unu tia demando. Ĉar mi kreskis en ĉi tiu senhumura lando kaj de frua aĝo lernis ke prostitucio estas la ekstremo de la struktura seksa subpremado, estas malfacile konvinki min ke ”gajaj putinoj” estus io alia ol mito, aŭ almenau ĉefe mito, naskita el vira fantazio pri senlime alireblaj virinoj, sed oni rajtas provi konvinki min. “Kiu profitas el prostitucio?” povus esti alia demando kaj ”ĝiskiugrade la merkato de prostitucio fontas el pura testosterono kaj ĝiskiugrade el sociaj faktoroj?”, povus esti alia.
Intertempe furoras la imperiismo aŭ almenaŭ naciismo en la germanaj stadionoj kaj en la drinkejoj kiujn mi preteriras vespere survoje hejmen de la laboro. Biero kaj futbalo ŝajnas neeviteble interligitaj, same kiel laŭ iuj prostitucio kaj futbalo. La feminisman atingon de la semajno mi tamen akiris kiam mi konvinkis mian filon, kiu sorĉita spektis matĉon inter Svedio kaj Paragvajo, ke la konkurso devus nomiĝi “monda ĉampioneco de futbalo por viroj”, same kiel oni ĉiam aparte mencias se temas pri futbalo por virinoj. La sekvan tagon estis ĉe ni la fino de la lerneja jaro, Svedio venkis Paragvajon kaj la vetero estis bela. Kion ceteran oni povus postuli?
Bona homo
Junio 4, 2006
Iun tute kutiman vintran vesperon mi sidiĝis kun mia 11-jarulo por spekti televidprogramon. La programo devis temi pri la procesoj kontraŭ suspektataj sorĉistinoj kiuj okazis en Svedio en la 17a jarcento, kaj precipe ĝi devis temi pri Urban Hjärne (1641-1724), konata kiel tiu kiu sukcesis fini ĉi tiun mezepokecan esprimon de amashisterio, direktita ĉefe kontraŭ virinoj. Hjärne estis kuracisto (de la reĝo), kemiisto, beletra verkisto, sed ĉefe – en la okuloj de postaj legantoj de svedaj lernejaj historilibroj – heroo. Kiam mi vokis mian filon al la televidilo, mi havis kaŝitan pedagogian penson, ĉar Hjärne hazarde estas unu el niaj praavoj en rekta linio sur mia patra flanko – fakto ĉiam zorge flegata en la parencaro. Mi pensis ke pli grava ol mona kapitalo estas kultura kaj sociala, kaj mi volis klarigi al mia filo nian ligon al tiu historia portanto de kuraĝo kaj humanismo. Kun tiel altefluga intenco mi falis dealte. Oni povintus ja antaŭaverti. Neniel, nome, eblis anticipe ekscii ke la televidprogramo celis senmitigi Hjärne. Laŭ la programo li neniam meritis la rolon de heroo – li ja kontribuis al la ĉesigo de la procesoj kontraŭ sorĉistinoj, sed neniel ĉefrole kaj nur poste. Kiam li unuafoje estis menciita en ĉi tiu kunteksto temis pri tio ke li pledis por torturo kontraŭ iu virino. Nu jen. Senmitigojn mi principe ŝatas, sed ĝuste ĉi tiu estis iom malagrabla kaj mi unue ne sciis kion diri al mia filo en la sofo.
La problemo pri heroeco ĝenerale estas ke ĝi tendencas krevi. Kiel mirinde do ke ni homoj tiom ŝatas inventi heroojn. Oni povus ja pensi male – ke estus faciligo rimarki ke ankaŭ tiuj plej kuraĝaj, saĝaj kaj altruismaj homoj havas makulojn, kiuj ebligas identiĝon, kaj ke la limo inter bono kaj malbono iras ne inter homoj sed ene de ĉiu homo. Eble simple estas pli bone paroli pri bonaj kaj malbonaj agoj. Sed kiel distingi ilin? Nu, almenaŭ porkomence tiel – farante diferencon inter la homo kaj la ago.
Krome oni povas klopodi observi kelkajn el la plej oftaj iluzioj ĉi-rilate. Inter ili estas la iluzio pri la praveco de la bona volo, ĉar bonan volon oni malfacile povas riproĉi, ĉu ne? La problemo ja estas ke ankaŭ la bona volo, la bona intenco, povas maltrafi. ”Vi faru al aliaj tion kion vi volas ke ili faru al vi” estas vere esprimo de la fido al la bona intenco – tion ke la aganto pli bone scias – dum pli natura admono povus esti ”Vi faru al aliaj tion kion ILI volas ke vi faru al ili”. Se oni blinde kredas je la praveco de bonaj intencoj, oni tiel donas al la rezulto malgrandan signifon – sinteno kiu en la daŭro povas esti cinika, sed plej ofte estas simple naiva. En Esperantujo tiu pensmaniero estas ofta. Ĉar estas ja tiel, ĉu ne, ke bona homo donacas multe da mono al ITV, por ne paroli pri tio kiel bona estas Flavio Rebello mem? Ne estas malbone demandi sin kial kaj kiel oni faru aferojn, se oni volas atingi bonajn rezultojn.
Se bonaj intencoj povas havi malbonajn sekvojn, ĉu ne ankaŭ la malo eblas – tio ke bonaj agoj ne nepre fontas el pura altruismo? Sendube jes. Kaj la demando estas kiom ofta estas altruismo, ĉar ĉiam oni rericevas ion, eĉ se nur memrespekton.
Alia ofta mispenso temas pri la praveco de la pli malforta. ”Tiu kiu estas tre forta devas ankaŭ esti tre afabla”, diras la plej forta knabino en la mondo – Pipo Ŝtrumpolonga – en la libro kun la sama nomo, kaj esprimas tiel profundan veron. En tiu pensmaniero ja speguliĝas ia ideo pri la bona socio, bazita sur solidareco, sed – kiel ofte – ankaŭ tiu pensostrukturo povas efiki limige. Se oni reflekse donas la respondecon sole al la pli forta, oni ĉiam akuzas la pli aĝan infanon en intergefrataj kvereloj (mi mem faras tion fojon post fojo, spite propran sperton kiel la plej aĝa infano en la gefrataro). Same oni aŭtomate pensas ke Israelo estas malbona dum Palestino bona, en laborejoj edukitaj homoj maljuste traktas needukitajn sed neniam male, kaj blankulo estas rasisto sed nigrulo neniam. Reenversita diskriminacio, alivorte, kontraste al tiu pli ofta kaj evidenta speco de diskriminacio.
Homoj kiujn oni perceptas kiel bonaj kundividas kutime almenaŭ unu talenton: ili ne estas sklavoj sub la reptilia cerbo – tiu kiu fulmrapide kaj senpripense reagas, ofte por fuĝi aŭ sin defendi kontraŭ imagataj malamikoj kaj kiu entenas neniujn nuancojn. Kutimaj homoj, eĉ atinginte sufiĉe altan aĝon, povas foje – kiam la pacienco estas ĝis la ekstremo streĉita – senti kiel komenciĝas libera falo, ĝis oni atingas la aĝon de tri, proksimume. Kiam ĉiu akirita plenkreskeco malaperas, oni povas ekzemple ekmiri kial tiu virino, kies mirindajn volvaĵojn de la cerbo oniaj trankvilaj argumentoj ne atingas, parolas tiel malbelan dialekton, estas tiel tede vestita kaj havas ekstreme maldensan hararon.
”Kiu estas bona homo” estas demando de proksimume same alta rango kiel tiu pri la celo de la vivo. Mi ne intencas ĉi tie respondi ĝin, nur konstati ke la demando estas escepte interesa kaj grava, kaj la respondoj ofte aliaj ol la atenditaj.







