Ni, la aliaj kaj la celo de la vivo
Majo 1, 2006
Unu el miaj ŝatokupoj estas kolekti bonajn formulojn – ĉu belajn metaforojn aŭ simple trafajn vortturnojn. En mondo kie malmultaj aferoj estas senpagaj, tamen vortoj plu estas eĉ libere ŝteleblaj. Frazo al kiu eblus meti altan prezon estas ekzemple: ”Kaj la mondo naskiĝis denove.” Aliflanke en senespera momento unu mia amikino kiu ŝatas drastajn esprimojn konkludas ke ”la infero devas esti loko kie oni estas konstante devigata komuniki kun stultaj homoj.” Mi tuj aldonas ŝian formulon al mia kolekto de difinoj pri la infero. Tiu kolekto interalie ankaŭ enhavas la formulon ke ”la infero devas esti loko kie oni estas konstante interrompata”, krome la miton pri Sizifo, kies sorto estis eterne ruligi ŝtonon supren laŭ deklivo. Komuna por ĉi tiuj inferpriskriboj estas do la deveno el la ĉiutageco kaj la griza – ne nigra – koloro.
En la mondo estas abundaj okazoj prepariĝi por la griza infero, mi poste diras al mia amikino. Pensu nur pri ĉiuj ”tipoj” – aŭ prefere ”tipaj kondutoj”, kiuj postulas senfinan paciencon de ni aliaj… Ekzemple blagemuloj estas malfacila kazo – tiaj kiuj per sia blagado kaŭzas problemojn al aliaj homoj kiuj protakte ne volas malkaŝi kiel embarasa tia blagado estas: ”Vi povas mem serĉi per mia nomo ĉe Google – ĝi aperas 165 000foje kaj…” Kiel bone ke la reto ne malkaŝas ĝenitajn ridetojn. Aliflanke – homoj kiuj konstante pardonpetas – pro si mem kaj siaj agoj kaj eĉ pro la propra edzo aŭ edzino – ankaŭ postulas multe da pacienco. Homoj kiuj ne kapablas pensi abstrakte postulas multe da pacienco, sed same estas pri tiuj kies rezonado neniam ligiĝas al la konkreta mondo sed ĉiam kvazaŭ ŝvebas dek centimetrojn super la tero. Homoj kiuj neniam povas ŝovi la proprajn konvinkojn eĉ centimetron estas ofte iritaj, sed iritaj estas ankaŭ homoj kiuj neniam ŝajnas opinii ion ajn.
Iuj kondutoj estas pli oftaj ĉe viroj, ekzemple la emo alproprigi la rolon de koko en grupo de cetere nur virinoj, sed malfacilaj estas ankaŭ virinoj kiuj kondutas kiel senhejmaj kokinoj se mankas tia koko. Kaj viroj kiuj neniam malkaŝas ion ajn personan (kiel ekzemple la nomojn de siaj infanoj) estas tre paciencpostulaj, sed same estas pri virinoj kiuj ne kapablas levi la rigardon super la strikte privata sfero.
Homoj kiuj konstante kaj senĝene psikologiumas pri ĉiuj kaj ĉio (”nun mi rakontos al vi la VERAN motivon por via ago”) postulas fortojn ĉe aliaj, sed simile estas pri tiuj kiuj sincere kredas ke nur la surfaco ekzistas. Malfacila estas ankaŭ la tipo (plej ofte virino) kies ŝatata rakonto temas pri aliies katastrofoj kaj kiuj krome malbone kaŝas sian fasciniĝon, kun ruĝaj vangoj rakontante: ”konato de konato, jes nur 23-jara, havis koratakon kiam li promenigis la hundon en parko, nun li estas en malsanulejo, jes se ne la hundo alvokus helpon do…” La plej malfacila tipo eble tamen estas tiu al kiu aliaj homoj ŝajnas ekzisti nur por aŭskulti iliajn rakontojn. Se al tia persono oni provas rakonti ion gravan el sia propra vivo, sufiĉas spirpaŭzo de duona sekundo por ke tiu alia transprenu la iniciaton kaj rakontu sian ja multe pli gravan kaj interesan rakonton. (Speciala subklaso en ĉi tiu kategorio estas virinoj kiuj konkuras pri tio kiu FAKTE havis la plej malfacilan naskon.)
Per alia atentinda formulo provizas min subite nekonato, en unu el tiuj sennombraj renkontiĝoj de kiuj la ĉiutago estas plena kaj al kiuj oni mem elektas ĉu doni aŭ ne doni valoron: ”ĉu vi scias”, demandis ĉi tiu preskaŭ 90-jara viro kun akĉento kaj juda nomo, “ĉu vi scias kio estas la celo de la vivo?” Ĉar mi ne tute certas pri la afero, mi do diris ”ne, mi ne scias”. “Ke ĉiam restu libroj por legi”, estis lia respondo, kaj mi tuj decidis ŝpari la vortojn en mia privata trezorejo de saĝaj formuloj, kiel trafan priskribon de vivsinteno kiu vidas la vivon kiel proceson, konstantan dialagon kaj senliman bibliotekon, neniam finlegeblan.
Ĉio kio en la fino gravas, temas pri komunikado. Do esti eterne kondamnita al nekomunikado certe estas severa puno, pri tio mia amikino pravas. Kaj la griza koloro ja havas tiom da nuancoj, pensu nur pri… nu, pri tiuj kiuj laŭdifine ĉiam estas ”aliaj” – la malfacilaj personoj.
Tamen, serĉante la celon de la vivo, mi supozas ke mondo en kiu ĉiuj ĉiam komprenus min kaj mi ilin estus ekstreme griza – proksimume kiel retlisto en kiu ĉiuj ĉiam samopinias (tiaj ekzistas, mi havas sperton, tamen ne el Esperantujo) kaj krome tie la libroj estus neelteneble rapide legeblaj.







