Se atente aŭskulti

Decembro 28, 2005

Unu el la mirindaj aferoj pri la reto estas ke ĝi estas samtempe tiom brua kaj tute silenta. Kiam restas multe da spaco por interpretado ŝajnas ke la bruo tendencas pliiĝi – do en la kapo de homoj. Ĉu ne cetere estas mirinde kaj fabele kiel voĉoj neniam aŭditaj, apartenantaj al homoj kiuj teorie povus esti tute fikciaj, povas tiel forte resoni en aliaj homoj?

Sed kiel cetere pri sonoj? Ĉu ekzemple estas homa rajto elekti siajn proprajn, krei sian propran sonmondon? Iuj faras tion – tute konkrete per kapaŭskultiloj – dum aliaj opinias ke – krom ke oni tiam igas sin mem trafikrisko – estas malmorale elfermi la ceteran mondon aŭskultante sonlibrojn aŭ muzikon kiam oni moviĝas inter homoj. Nu, pri ĉio eblas moralismumi, sed eblas ankaŭ ĉesigi la aŭskultadon por momento, ekzemple transiriante straton, same enirante buson, por la kazo ke la busŝoforo volas diri ion, kaj kompreneble ĉiam kiam videblas konato. Anstataŭ lasi la urban bruon elekti onin, oni povas elekti siajn proprajn sonojn, almenaŭ ĝis la momento kiam la elektitaj sonoj minacas tro okupi onin kaj fariĝi bruo.

Mi povas pro propra sperto aserti ke la urbo kaj la homoj ŝajnas multe pli interesaj, filtritaj tra la esperanta liriko de Ĵomart kaj Nataŝa, ĵazigitaj popolkantoj aŭ la Rekviemo de Mozart. Gravas elekti la ĝustan muzikon por la ĝusta okazaĵo. Tiel ekzemple muziko kun rapida ritmo estas klare preferinda survoje al la buso je la sepa matene – precipe vintre – ol vespere, pro la sama kialo kial estas preferinde trinki kafon matene ol vespere. Se oni malobeas ĉi tiun regulon, la puno venos kiam la muziko, same kiel kofeino, vekos onin nokte – ritme kaj plurvoĉe.

Ankaŭ lingvoj sonoras – precipe fremdaj lingvoj, ĉar kiel sonas la propra lingvo estas kutime same malfacile diri kiel estas aŭdi kaj prijuĝi kiel sonas la propra nomo. Lingvoj sonas tiel malsimile – kelkaj mole, aliaj malmole, kelkaj melodiece dum aliaj pli monotone. Lingvojn kiujn oni ne komprenas eblas aparte bone ĝui ĝuste sone, sed laŭ mia sperto ankaŭ atinginte sufiĉe altan nivelon de scio, eblas aŭskulti fremdan lingvon kiel sonojn kaj prosodion. Mia plej ŝatata frazo en la finna lingvo estas veterprognoza – ”Alavilla mailla hallan vaara” – sonas pli kiel poemo ol averto pri frosto en lingvo, kiu en miaj oreloj – ankoraŭ dudek jarojn post kiam mi unue ekstudis ĝin – ofte sonas kiel bruo de maŝinpafilo pro la malmolsonaj konsonantoj kaj pro la ritmo kaŭzita de la alternado inter longaj kaj mallongaj vokaloj kaj konsonantoj.

La problemo estas kiam sonoj, same kiel aliaj specoj de stimulo, fariĝas bruo. Mi foje legis pri viro – tre prospera en sia profesia kampo – kiu fieris pro tio ke li neniam por momento estas nenifara, kaj do pri ĉiu momento discipline disponas laŭ sia volo. Al mi tia sinteno ŝajnas neniel prifierinda sed rekte vivdanĝera, ĉar kiam povas veni novaj impulsoj se la penso neniam rajtas vagi libere? Por tio necesas silento, paŭzoj, sen kiuj ni riskas fariĝi robotoj.

Simile estas cetere pri homoj kiuj poluas la komunan sonmedion per konstantaj babiloj de frua mateno ĝis malfrua vespero, komplete neinteresitaj pri vidpunktoj de aliaj kaj havantaj nenian komprenon pri tio kio povas interesi aliajn. Al la specifaĵoj de ĉi tiuj homoj ankaŭ apartenas, ke ili eliras de tio ke ĉiuj aliaj reprezentantoj de la homaro havas la saman mondon en la kapo kiel ili. Tial nomojn, lokojn, okazaĵojn kaj la ligojn inte ili ne necesas klarigi, ĉar ĉiuj aliaj, laŭ tiu memcentrita pensmaniero, havas la samajn referencojn. Ĉu la tipo estas konata? Min tiaj homoj tre fascinas. Ekzemple, mi antaŭ mallonge estis trafita de homo kiu longege klarigadis al mi pri la hungara futbala teamo de la kvindekaj jaroj, kaj tute ne rimarkis ke mi opinias lian memcentritecon multege pli interesa ol hungara futbalo. Ĉu iuj homoj timas silenton? Oni ja neniam scias, nome, kio timiga povas aperi el la silento, kiam oni dum momento aŭdas nenion krom sian propran spiradon.

La sinteno al silento krome ŝajnas esti kultur-dependa, kion eblas rimarki ekzemple per tio, en kiu fazo silento en interparolo fariĝas embarasa. En iuj landoj estas nature fari – foje tute tro – longajn paŭzojn, dum en aliaj pli ol kelksekundan interspacon en la interparolo necesas tuj ŝtopi per pliaj babiloj aŭ almenaŭ per nenidiraj esprimoj kiel ”nu” aŭ ”jes, do”. Inter proksimaj homoj silento povas esti signo pri kaj konfido kaj distanco, kaj oni ĉiam scias precize pri kiu speco temas.

Bruo estas susuro en la kapo – ne ĉam ligita al sonoj – kaj bona silento same grava por ĉia kresko kaj naskiĝo de novaj pensoj kiel estas bonaj interparoloj. Kaj harmoniaj sonoj – precipe muziko de tiu speco kiu igas onin pensi ke nenio povas esti pli bela ol ĉi tio – vojo al la propra interna pejzaĝo.

La artikolo origine aperis en Libera Folio

La homoj kompatindas

Decembro 1, 2005

”La homoj kompatindas”, diradas Agnes, Filino de Indro, en Sonĝodramo de la sveda verkisto August Strindberg. Prave ja, ĉar ŝi vidas ke la vivo estas plena je suferado kaj ke la infero troviĝas sur la tero. Sed krome mi kredas ke Strindberg – la plej kolera aŭtoro de la sveda literaturo – de tempo al tempo ege kompatis sin mem, vidante sin kiel viktimon jen de la ŝtato, la eklezio, diversaj edzinoj kaj aliaj virinoj, sia malfacila infanaĝo aŭ io alia.

Evidente homoj pro la nura fakto ke ni estas homoj kompatindas, ĉar la vivo estas en si mem vivdanĝera, finiĝas en cent procentoj el la kazoj per la morto kaj survoje tien eblas nur esperi ke la momentoj de feliĉo superos la momentojn de ĉagreno. Kaj evidente iuj homoj pro la eksteraj kondiĉoj donitaj estas pli kompatindaj ol aliaj. Kaj la eksteraj kondiĉoj ne estas nur materiaj, ĉar tiukaze ekzemple Marie Krøyer Alfvén (1867-1940) estus enviinda, sed ŝi ne estis.

Marie naskiĝis kun la familia nomo Triepcke de bonstataj germanaj gepatroj en la dana ĉefurbo Kopenhago. Ŝia granda talento por pentrado montriĝis jam frue kaj ŝi revis pri estonteco kiel pentristo. Ŝi studis, interalie en Parizo, sed la pordoj de la artaj akademioj estis en tiu tempo fermitaj al virinoj. Krom arte talenta, Marie estis ankaŭ okulfrape bela. Kiam en Parizo ŝi unu fojon sidis en kafejo, alia dana pentristo – Søren (Peder Severin, P.S.) Krøyer – vidis ŝin tra la fenestro kaj decidis igi ŝin sia edzino. Ĉar en la sama geedzeco ne estis loko por pli ol unu artisto, la sorto de Marie iĝis tiu de la plej ŝatata modelo kaj plej bela artaĵo de Søren. Post kelkaj jaroj la geedzeco komencis milde dirite frakasiĝi, interalie sub la pezo de la mania depresio de la edzo.

En tiu fazo la fama sveda komponisto Hugo Alfvén en Kopenhaga muzeo hazarde vidis pentraĵon pri Marie faritan de Søren Krøyer, kaj li tute raviĝis. Alfvén havis kiel ŝatokupon delogi edziniĝintajn virinojn, kaj vidante la portreton de Marie li decidis ke ŝi estos lia baldaŭa konkero. Kaj eble li fakte vidis ion krom ŝian belecon sur tiu pentraĵo Sommeraften ved Skagen (Somera vespero en Skagen), kiu povus esti bildo pri la Ĉeĥova La damo kun hundeto. Eble li vidis ke ŝi aspektas melankolia, soleca, eble tedita.

Ne daŭris longe antaŭ ol Marie Krøyer estis amatino de Hugo Alfvén kaj la skandalo estis fakto. Kiam post kelkaj jaroj ŝi naskis filinon de Hugo, Søren Krøyer konsentis pri divorco. Marie edziniĝis al Hugo Alfvén kaj tiel iris el unu infero en alian.

Unu maniero priskribi la sorton de Marie estas paroli pri ŝia nekredebla malbonŝanco aŭ komplete mankanta kapablo prijuĝi virojn. Aŭ ĉu ŝi simple estis altirata al certa speco de viro, al memcentritaj geniuloj? Ajnakaze ŝia vivo kun Alfvén verŝajne iĝis eĉ pli malfacila ol la vivo kun Krøyer. Hugo Alfvén la reston de sia vivo restis nekuracebla donĵuano, kiu per siaj konstantaj trompoj kaŭzis al Marie kaj psikajn kaj fizikajn suferojn.

Ĉu do Marie estas kompatinda? Ĉu eblus rakonti la historion alimaniere? Jes, certe eblus. Ekzemple eblus doni al Marie pli aktivan rolon en la rakonto pri ŝia propra vivo. Estas diferenco, nome, inter unuflanke kunsento kaj aliflanke la respondeco kiun oni atribuas al homo pri ties propra vivo. En la kazo de Marie Krøyer Alfvén eblas diri ke ŝi memklare en gravaj fazoj de sia vivo havis eblecon elekti alimaniere, sed por plene rompi la sociajn kadrojn donitajn al virino de ŝia klaso kaj tempo, estus postulataj pli da fortoj kaj kuraĝo ol Marie posedis.

La afero do temas pri tio en kiu grado oni difinas sin mem kaj aliajn kiel viktimojn de la cirkonstancoj. La eksteraj cirkonstancoj – historiaj, sociaj, ekonomiaj ja limigas la liberecon de homoj, sed ofte la problemo troviĝas prefere interne ol ekstere de la homo. Ekzemple multegaj plenkreskuloj neniam elkreskas el la mondkoncepto de trijarulo, laŭ kiu ĉiam ĉiuj aliaj kulpas sed neniam oni mem. Mi eĉ volus nomi ĉi tiun fenomenon la ĉefa problemo de homa interrilatado, kaj sur individua kaj kolektiva, interalie ŝtata, nivelo. Individuoj kaj socioj kiuj same kiel trijaruloj opinias ke la mondo turniĝas ĉirkaŭ la propra umbiliko, ne atribuas al si mem ajnan respondecon nek la kapablon erari. Se alia kritikas aŭ alimaniere estas komprenata kiel minaco, do tiu alia sendube eraras kaj ties motivoj estas ĉiam klarigeblaj kiel io malnobla. Same kiel inter trijaruloj en la sablujo, oni do povas nomi la kritikanton envia, avida, malica aŭ io simila.

Ĉu iu rekonas la fenomenon el inter esperantistoj? La plej frapa ekzemplo estas kompreneble la Civito, kiu surbaze de ĉi tiu pensmaniero kreis propran ĝenron en Esperantujo, ĉar nur kiel fikcion eblas legi ekzemple HeKo-n, sed ties homoj ja neniel estas la solaj. Iuj diras ke homoj kiuj laboras por Esperanto estas volontuloj kaj la movado ilia hobio, kaj ke tiajn homojn oni ne kritiku sed nur danku. Nu, se mi ekzemple hobias solkantadon, mi en plej malbona kazo povas kaŭzi al aŭskultantoj orelvundojn, sed se mi kantas en ĥoro, mi respondecas pri mia kantado antaŭ la aliaj ĥoranoj kaj la ĥorestro. Se mi krome havas tian taskon en la ĥoro ke mi vivtenas min per mia ĥorlaboro, mi forte respondecas pri mia laboro antaŭ tiuj homoj per kies mono mi vivas, kaj mi ne kuraĝus nomi ilian kritikon ”malica, envia kaj venena”.

Eble averaĝa esperantisto simple hobias idiliojn?

La postlasitaj pentraĵoj de Marie Krøyer Alfvén estas nemultaj, sed ŝi mem estas pentrita sur multegaj el la artaĵoj de la konata P.S. Krøyer. Kiel tia ŝi aperas ne nur sur represaĵoj, sed ankaŭ sur alumetskatoloj, ĉemizoj, tasoj kaj vinboteloj ĉirkaŭ la mondo. La specialaj lumo kaj koloroj de la marborda urbo Skagen elradias certan trankvilon, belecon, eĉ idilion. Sed konante la historion ni scias ke la bildo sub la surfaco estis alia – skua ja, sed finfine pli interesa kaj ĉefe pli vera ol idilio, kiu pro sia esenco havas la tendencon krevi.

La artikolo origine aperis en Libera Folio