Nur unu penson for

Marto 24, 2005

La vivo ja estas laboro, diras mia kolego, kiam ni jam la milan fojon atendas la trajnon kune. Kaj mi unue ekpensas, kiel oni facile faras en tia kazo, pri Luther. La katekismo de Martin Luther nuntempe ne estas inter la plej popularaj libroj ĉe ni, sed ĉiuj konas la kliŝojn pri lia instruo, kaj oni volonte klarigas specifajn trajtojn en nia kulturo kiel esprimojn de luteranismo, ekzemple troigitan laboremon. Estu kiel ajn, sed mi ŝatas la metaforon kiun mi foje aŭdis en enterigo : ”Lia longa labortago finiĝis”. Mi ŝatas la ideon ke la plej grava en la vivo estas tio kion oni faras por aliaj, ne sole en la signifo monlaboro, sed kiel tiu strebado kies direkto estas eksteren – for de la propra umbiliko.

Sed kiel cetere do – kiel pri tiuj momentoj de magio, kiuj devas de tempo al tempo aperi en la vivo eĉ de la plej profunde luteranisma – eĉ se ne religia – homo? Kiel en la unua printempa tago, kiam oni rimarkas ke la suno fakte varmigas la vizaĝon, kaj oni ekmemoras ke la vivo konsistas ne sole el tiuj vintraj matenoj en neĝoŝtormo aŭ atendado de trajno en pluvo kiam oni forgesis la pluvombrelon.

Kelkaj momentoj estas speciale magiaj. Multaj kolektas tiajn momentojn kaj ofte donas al ili specialan signifon: ”Ĉu ne estis la celo ke mi maltrafu tiun trajnon kaj tial renkontu vin?” Alternative oni trafas la trajnon, kaj tial la vivo ekiras en alia direkto. Al multaj la ideo ke ĉio estus simple hazardo aŭ cinika ludo de la naturo aŭ Dio estas tro malfacila, kaj ni zorge elektas la momentojn kiujn ni igas esencaj partoj de la rakontoj pri niaj propraj vivoj.

Multaj el ni ankaŭ serĉadas tiujn perfektajn bildojn aŭ scenojn kiuj kaptas ion tre esencan en la propra historio aŭ kompreno pri la mondo: ”Lia granda talento por muziko montriĝis jam frue – li sciis kanti antaŭ ol paroli kaj dancis antaŭ ol li marŝis.” Aŭ kiel la mondfama aŭtorino de infanlibroj, kiu priskribis sian infanaĝon helpe de sofo. La patrino venis el burĝa medio kaj kunportis en la hejmon belan kaj kostan sofon, tute ne konvenan al la pli bohema patro. La patro tamen povis akcepti la sofon post kiam li rajtis iom detrui ĝin per cigaredo: ”Tia do, kiel tiu sofo kun truoj de cigaredo, estis la medio en kiu mi formiĝis, tiel la kvazaŭ malaj fonoj de la gepatroj rompiĝis unu kontraŭ la alia kaj miksiĝis.”

Amikino rakontas ke ŝia lasta amhistorio finiĝis sur parkbenko. ”Post tiu filmo, kiu tiel kaptis min, ni sidis sur parkbenko kaj ne povis komuniki, ĉar li simple ne estis tuŝita, li komprenis nenion”, ŝi diras. Kaj rigardante en la imago la scenon kiun ŝi prezentas al mi – tiuj du sur la benko kun abismo inter si – mi liveras la konfirmon kiun ŝi deziras: ”Jes, tiel devis kompreneble finiĝi, ĉar vi estis simple tro malsimilaj”.

Antaŭ kelkaj jaroj mi faris radian babilaĵon. Kiel unu eron mi elektis rakonti pri la geedzeco inter la rusa aŭtoro Lev Tolstoj kaj lia edzino Sonja (Sofja), inspirita ĉefe de unu biografio pri Sonja kiun mi estis ĵus leginta. (Edwards, Anne. Sonya: the life of Countess Tolstoy, London, 1981) El la lego restis en mia kapo tre klara unu sceno, kiu ŝajnis kapti ion esencan ne nur pri la rilato inter Sonja kaj Lev, sed ankaŭ pri la historia momento en kiu ĝi frostiĝis:

Estas somera tago en la komenco de la dudeka jarcento, en la ĝardeno de la bieno Jasnaja Poljana en la interno de Rusio. Multaj homoj, inter ili disciploj de Lev Tolstoj, ĉefe en blankaj vestaĵoj kaj kun seriozaj mienoj, sidas ĉirkaŭ tablo kaj trinkas teon. La malamo inter la geedzoj estas jam same pasia kiel iam la amo, kaj la aŭtoro atingis la fazon kiam li pentis la verkon Anna Karenina kaj verkis la moralisman Kreutzersonato-n. Kiel spektanto unu jarcenton poste oni scias ke baldaŭ eksplodos ne nur la geedzeco, sed ankaŭ la historio. Post kelkaj jaroj ĉio estos detruita, disigita, morta.

Cent jarojn post la tetrinkado en la ĝardeno de Jasnaja Poljana mi do estas preparanta programeron pri la geedzoj Tolstoj kaj mi kvazaŭ vivas kun ili – konas ĉiun paŝon en ilia vivo kaj naskiĝ- kaj mortjarojn de la familianoj. Dum ĉi tiu periodo mi hazarde trovas min en grupo kun kiu mi iras spekti vidindaĵojn en la okcidenta parto de nia provinco, la plej suda de Svedio. En la malgranda, dormanta vilaĝo Sireköpinge estas interesa mezepoka preĝejo en kiu oni nun komencis malkovri la pentraĵojn de la katolika tempo, iam kaŝitajn laŭ luteranisma kutimo. Krome estas io interesa en la tombejo, jes vidu, kaj subite mi staras antaŭ tombo kun ortodoksa kruco, la tombo de Lev Tolstoj, filo de Sonja kaj Lev, naskita en Jasnaja Poljana en 1869, mortis en 1945 en ĉi tiu malgranda, de Dio kaj la homoj forgesita sudsveda vilaĝo kun hazarde tre interesa mezepoka preĝejo.

Neniu en la grupo sciis pri mia radiprogramo, sed mi sciis, ke ĉi tiun momenton mi poste nomos magia. La historio povas esti mirinde proksime – nur unu paŝo po jarcento, nur unu penso de Jasnaja Poljana al Sireköpinge.

La artikolo origine aperis en Libera Folio

Mi aŭdis pri viro kiu ne sciis uzi polvosuĉilon. Ne temis pri tio ke li ne posedus polvosuĉilon, sed li simple opiniis ke estus sub lia digno uzi tian aparaton. Kaj li ja havis edzinon – malpli dignan. Mi ankaŭ aŭdis – kaj tio estas pli malbona – pri viro kiu neniam ŝanĝis vindaĵon al infano, kvankam li havis plurajn infanojn. Krome mi aŭdis pri virino, kiu ne lasis sian edzon ŝanĝi vindaĵojn al la infanoj, ĉar tio laŭ ŝi igus lin malpli vireca. Mi ja ne konas ĉi tiujn homojn, nur aŭdis pri ili, sed mi certas ke la rakontoj estas veraj.

Veraj estas ankaŭ kelkaj rakontoj kiujn unu mia ĵurnalista amiko transsendis al mi por amuzi min. Temas pri svedaj gazeteltondaĵoj – siatempe ne amuzaj, sed seriozaj – kiuj kun la paso de la tempo transformiĝis al anekdotoj. La historia konteksto de la du unuaj indikas ke temas pri la 70-aj jaroj, la lasta estas eble jardekon pli frua.

Ĵurnalisto demandas al mezaĝa viro sen ĉapo:
-Robotoj ekzistas jam de longe, ĉu vi povus imagi havi tian hejme?
Respondo: -Mi havas edzinon hejme kiu purigas kaj kuiras.

Ĵurnalisto demandas al pli aĝa viro kun ĉapo rilate la ĉilian diktaturon:
– Ĉu vi evitas aĉeti fruktojn el Ĉilio?
Respondo: Mi estas edzo de multaj jaroj (subkomprenite: li ne aĉetumas fruktojn).

La tria eltondaĵo estas letero de leganto. La vira aŭtoro vizitis restoracion, kie li vidis multajn solajn virinojn (alivorte: ili estis tie kun aliaj virinoj, ne kun viroj), kiuj tie manĝis, drinkis, fumis kaj krome surhavis mallongajn jupojn. La demando de la verkinto estas: ”Ĉu tiuj virinoj ne havas familiojn kaj hejmojn por prizorgi? Kaj kien la socio vere estas survoje kiam la virinoj kondutas tiel?”

Kion la viro mem faris en la restoracio kaj kian vestaĵon li surhavis la historio ne rakontas.

Nu jen. Iun vesperon mi sidas kun neesperantista amikino en restoracio kaj ni ne fumas. Mi rakontas al ŝi pri mia sperto de la pasinta jaro de reta Esperantujo kaj dum la rakonto mi tute fajfas pri la fina venko. Tamen mi diras al ŝi nenion pri cetere reakciaj ideoj – nenion pri gejofoboj, defendantoj de pederastio aŭ amindumoj kun nedemokratiaj reĝimoj. Mi parolas nur pri la rigardo al virinoj kaj sinteno al feminismaj ideoj. Mi substrekas ke kompreneble ekzistas multaj brilaj esceptoj – viroj, foje en la alia flanko de la terglobo – kiuj enmetas Esperanton en tian kontekston en kiu ankaŭ strebo al egaleco inter viroj kaj virinoj estas memklaraĵo, sed mi ja ne povas ne diri…

ke iuj opinias memklare ke tiu kiu protestas kontraŭ objektigo de virinoj vere mem revas esti tia objekto. Aŭ kio pri tio ke en Esperantujo estas pli provoke mencii ke ĉiuj novelektitoj en iu komitato aŭ akademio estas viroj, ol estas la fakto mem. ”Seksisma” diris iu pri la titolo(!) Sep viroj el kvar kontinentoj. Ĉu ne mirinde?

Kaj mi ja ne povas kaŝi al mia amikino la miskalkulon de Komitatano Z, laŭ kiu tri viroj el sep en estraro signifis ke preskaŭ mankas viroj. ”Kiel eblas esti tiel blinda?” ŝi demandas. Komitatano Z en la Ondo de Esperanto ja cetere opiniis ke lastatempe la esperantan diskuton trafis feminisma ondo. Nu – tiukaze la feminisma debato en mia lando – Svedio – verŝajne estas cunamo.

Mi ankaŭ klopodas traduki al mia amikino tiun perlon de esperanta formularto kiu atingis min lastatempe – tion pri ”feministoj kaj ties pervertitaj sekssklavoj”, por kiuj, laŭ la skribinto, ne estas loko en Esperantujo. ”Nekredeble”, diras mia amikino, ”ĉu tiaj estas la esperantistoj? ”Jes”, mi diras, ”ĝuste tiaj ili estas”.

Mi preskaŭ neniam opinias ke mi havas kialon fieri pro la nura fakto ke mi estas svedo, sed pro unu afero mi tute senmakule kaj grande fieras, kaj se necesus nur unu aferon eksporti al la cetera mondo, do estu tio: la junaj patroj kiuj per lerta manturno ŝanĝas bebvindaĵojn en la parkoj somere tiel ke (iuj) eksterlandaj turistoj miras kaj gapas. Tamen – ankaŭ viroj de pli fruaj generacioj ŝanĝadis vindaĵojn. La nova afero ĉe ni estas ke la koncepto ”feminismo” perdis grandan parton de sia ŝargiteco – multegaj, precipe en gvidaj pozicioj, nun nomas sin feministoj – inkluzive de partiestroj kaj episkopoj, same kiel ili nomas sin demokratoj aŭ antirasistoj kaj en varia grado ankaŭ agas kiel tiaj.

Nu jen, radikaleco estas fenomeno tre relativa kaj mi volonte konfesas ke la sveda debato foje igas min laca, pro tute aliaj kialoj ol la esperanta. Min lacigas la tendenco ke virinoj devas transpreni ĉiujn malbonajn flankojn de la maskla kulturo, same kiel mi iĝas laca kiam iuj (virinoj) en ĉiu kazo ekbatas la plej grandan tamburon, kvazaŭ tio ĉiam necesus.

De tempo al tempo aperas en la esperanta gazetaro ŝercoj kiuj tute ne amuzas min. Ili similas al la ŝercoj kiujn mi prezentis komence de ĉi tiu komentario, sed la diferenco estas ke ili ne celas ŝerci pri si mem. Humuro eliras de tio ke ekzistas komunaj, neelparolitaj veroj kaj valoroj, kaj kiam tiuj veroj estas ekzemple ke blondaj virinoj estas stultaj, edzinoj tedaj, kaj se viro entute havu edzinon do prefere du, do mi ne ridas. En miaj okuloj tiaj ŝercoj tuj transformiĝas al rakontoj pri tiu kiu tiel senreflekte publikigis la ŝercojn.

Sed kion pri ĉi tiuj ŝercoj kiujn mi plukis el neesperantaj fontoj:

Kial viroj ŝatas ŝercojn pri blondulinoj?
-Ĉar ili komprenas ilin.

Kion diras viro kiu sidas en akvo ĝis la talio?
-Ĉi tio superas mian komprenon.

Se eblas sendi unu viron al la luno, do kial ne sendi ĉiujn?

Ĉu plumpe? Jes, sed la funkcio de ĉi tiuj ŝercoj estas – male ol similaj ŝercoj pri virinoj – protesto.

Ĉu en Esperantujo entute ekzistas komunaj anekdotoj – iuj subkomprenataj valoroj kiuj ŝanĝiĝas kun la tempo? Mi ne vere kredas tion, sed por ĉiu okazo mi ŝparos kelkajn humuraĵojn por la estonteco, kaj intertempe mi rakontas ilin al tiuj kiuj komprenas.

La artikolo origine aperis en Libera Folio

Komence de januaro ĉi-jare, la suda parto de mia lando estis trafita de ŝtormo, kiu ene de dek du horoj faligis 150 milionojn da arboj. Ĉiuj al kiuj mi plurakontas pri la nombro de falintaj arboj reagas same kiel mi mem – ĉu entute ekzistis tiom da arboj? – en la plej dense loĝata regiono de Svedio, aŭ entute en Eŭropo? Arboj en arbaroj estas kiel steloj sur la firmamento – nekalkuleblaj. Malfacilas al homoj kompreni tion kio ne havas homajn dimensiojn.

Cetere ja pri arbaroj la problemo estas ke ili estas tiel malfacile videblaj – pro ĉiuj arboj kiuj ĝenas. La problemo estas ĝenerala kaj sentebla en la vivo ĉiutage. Mi parolas pri la arto levi la rigardon. Mi volonte konfesas ke mi ofte sentas min tre mallerta pri tiu arto, sed mi almenaŭ ekzercas, preskaŭ ĉiutage, kaj se oni konsideras la aferon vivdaŭra projekto, do eble oni iam ion lernos? Foje helpas skua sperto, kiu elĵetas min el la ĉiutagaj rutinoj kaj subite igas tre klara la diferencon inter gravaĵoj kaj malgravaĵoj, foje helpas aliaj homoj, ne malofte infanoj, kies maniero starigi demandojn ofte estas pli matura ol tiu de plenkreskuloj.

Iun malfruan posttagmezon mi sidas ĉe la kuireja tablo kaj enprofundiĝas en kalkulojn: Kiom da tempo restas ĝis la pensiiĝo de tiu mia malfacila kolego kiu denove forŝtelis de mi tro da energio? Kaj kial kelkaj homoj ŝajnas specialiĝi pri ŝtelado de energio, ĉu ĉar mankas propra? Ŝi naskiĝis en -41, aŭtune, do restas… Subite enrompiĝas anĝelsonora voĉo en mian distritan kalkuladon:

-Kiam la mondo komenciĝis?

Kiam ĝi komenciĝis? Ĉar mi neniam komprenis la diferencon inter centoj da miloj kaj centoj da milionoj mi diras simple ke estis antaŭ neimageble longa tempo. Por konkretigi, mi aldonas ke eĉ la praavino – kiu baldaŭ iĝos naŭdek tri – ne ekzistis tiam.

- Ĉu antaŭ tiom da tempo?

- Jes, antaŭ tiom da tempo – kaj ankaŭ ne vivis tiam ŝia patrino, avino aŭ praavino. Neniu homo entute ankoraŭ naskiĝis.

- Sed en kiu tago la mondo estiĝis? Ĉu estis lundo, merkredo, sabato aŭ kio estis?

Mi klopodas plenkreskece klarigi ke la aranĝo kaj nomumo de la tempo estas homa elpensaĵo kaj cetere por kompreni tempon ne sufiĉas niaj homaj cerboj, sed la penso de la knabineto estis pli delikata ol mi pensis.

- Kiel oni povas scii ke lundo estas lundo kaj ne ekzemple mardo aŭ ĵaŭdo?

Hm… La penso akompanis min la reston de tiu tago.

– Dio kreis la mondon kaj li estas knabo, ĉu ne?

Denove plenkreskece mi diras ke se Dio ekzistas ŝi estas nek viro nek virino. Pri ĉi tio lasta mi tamen ne sukcesas konvinki mian kundiskutanton, ĉar ŝi aŭdis pastron de nia proksima preĝejo – kie cetere ĉiuj pastroj estas virinoj – paroli pri Dio kiel ”li” kaj ”sinjoro”, do la afero estas klara, same klara kiel tio ke pastro estas virino, se tio kongruas kun onia ĝisnuna sperto.

El mia perspektivo ĉe la rando de l’ universo, mia kolego subite ŝajnas multe malpli malfacila kaj mi pensas ke eble, fakte, ekzistas alternativaj manieroj sinteni al tiaj personoj ol sopiri al ilia pensiiĝo. Krome – pri la dispono de mia energio decidas finfine nur mi mem.

Krom la arto levi la rigardon, interesas min interalie rakontoj – tiaj kiujn individuoj, socioj aŭ movadoj rakontas pri si, pri vi kaj ili. Kaj mi kredas ke la du estas ligitaj unu al la alia – por kompreni unu necesas ankaŭ vidi la alian.

Mi vivas en lando kie unu ĉefa rakonto estas ke ĉi tie ĉio estas bone, ĉiuj aferoj solveblaj kaj ĉio cetera estas esceptoj. (Kiel ekzemple kiam neprotektataj ministroj estas murditaj, kio hazarde okazis dufoje dum periodo de dek sep jaroj.) Tial ni povas trankviligi niajn infanojn pri la stato de ĉio bona kiam ili demandas pri militoj – pasis ducent jaroj de la pasinta – aŭ naturkatastrofoj. Tornadojn oni vidas nur en televido, same vulkanojn kaj tertremojn. Pro tio ĉiuj estis tre surprizitaj kiam la svedan regnon – tute sen antaŭaverto – trafis cunamo kaj mortigis sescent aŭ simile da svedoj, kio en lando kun naŭ milionoj da loĝantoj signifas ke ĉiu konas iun kiu konas iun kiu estas trafita. Ĉio iĝis por iom da tempo silenta kaj la reĝo por ŝanĝo diris saĝaĵojn en televido. Kaj eble iom post iom aŭdiĝas nova, malpli naiva, rakonto.

Ĉiam marde mi havas la taskon porti tri knabinetojn al eklezia infanĥoro. Post la alveno de la trajno de la urbo kie mi laboras al la urbo kie mi loĝas restas kelkaj minutoj por trinki kafon ĝis iros la buso kiu portos min taŭgtempe al nia urboparto por preni la knabinojn. Mi klopodas kapti tiujn minutojn por spiri profunde, sed ne ĉiam sukcesas.

Facile mi ekpensas ekzemple ke, kvankam mi estos laca, vespere necesos sidi kelkajn horojn ĉe la komputilo por pretigi tiun artikolon kiun mi devas sendi antaŭ la dudeka se mi volas ricevi honorarion la dudek kvinan. Kaj morgaŭ mi laboros ĝis malfrue vespere kaj la edzo prizorgos ĉion kaj poste, jes, jaŭde la filino iros rajdi kaj mi al ĥoro (kaj ankoraŭ ne havis tempon ekzerci), poste vendrede jes kaj sabate mi laboros, sed post tio ni eble havos tempon iri rigardi novajn tapetojn kaj la filo havos manpilkan maĉon (ĉu la vestaĵoj estas en ordo?) kaj krome iros al naskiĝtaga festo (donaco necesos) kaj dimanĉe venos gastoj, sed je kiu horo kaj kiam ni havos tempon purigi la domon? Krome mi denove forgesis subskribi iujn paperojn por la lernejo.

Dum la adrenalino pliiĝas en la korpo miajn okulojn trafas la plej freŝa flavĵurnala reklamfolio: ”Streĉo povas kaŭzi sukeran diabeton ĉe virinoj. Anna, 38 rakontas: MIA HORARO ESTIS PLENPLENA”. Cetere mi devas jam de longe konsulti kuraciston pri suspektata alergio. Eble mi povus samtempe demandi kiom da aferoj oni povas havi en sia horaro sen ke oni pliigas la riskon de sukera diabeto.

La reklamfolio trafas min rekte en la stomakon kaj mi vidas dum kelkaj sekundoj tre klare la rakonton en kiu mi ludas rolon – ĝian pozicion en la tempo, geografio, socio kaj generacioj. Kaj mi ekpensas: kiuj el miaj veroj estos malveroj post du dek jaroj? La kafo finiĝas kaj mi ekiras al la buso. Survoje mi pensas ke mi devas pli serioze sinteni al spirado kaj, jes, al arbaroj.

Nu, pri kio ĉi tiu babilaĵo do rakontas? Ĉu pri miaj mardoj? Eble, sed ankaŭ pri la nekalkuleblaj arboj kaj steloj kaj pri Dio, kiu estas viro.

-Li kreis la mondon en lundo, ĉu ne?

La artikolo origine aperis en Libera Folio