La deziro venu de interne

Decembro 1, 2004

La pasinta enketo aperinta en Libera Folio kun la paso de la tagoj ĉiam pli mirigis min. Ĉu mi ion miskomprenis? La demando estis: “Kiam vi laste legis libron en Esperanto? Dum la lasta semajno, dum la lasta monato, dum la lasta jaro, antaŭlonge aŭ neniam?”

Ĉar pasis pli ol jaro de kiam mi legis La Postdomon de István Ertl, mi klakis la alternativon ”Antaŭlonge”. Baldaŭ mi komprenis ke pri miaj esperantaj legokutimoj mi estas sufiĉe sola, ĉar preskaŭ duono el la respondintoj respondis ”Dum la lasta semajno”. Nu, mi permesas al mi interpreti la rezulton de la enketo simple kiel simptomon de la prestiĝo kiun donas legado de esperantlingvaj libroj laŭ la legantoj de Libera Folio. Ion alian ĝi kompreneble ne montras. Mi antaŭlonge komprenis ke ekzistas diversaj manieroj kolekti esperantistajn poentojn, kaj legado evidente estas unu.

Do ĉu entute indas legi? Kaj ĉu ne eblas diversmaniere misuzi librojn? Mi konas plurajn literatur-narkotulojn, kaj foje mi kiel bibliotekisto eĉ sentas kvazaŭ mi rekomendus drogojn laŭpete – jen morfino de la lasta verkisto sur nia nacia literatura firmamento, kokaino de la plej populara verkisto de krimromanoj, aŭ likvoro de tiu kiu verkas la plej dolĉe romantikajn amromanojn. Krome libron eblas uzi por imponi kaj poste forgesi aŭ – kial ne – kiel teleron por buterpano aŭ manĝaĵon por la hundido.

Sed la respondo al la demando estas kompreneble ”jes” – nepre indas legi. Kaj laŭ mia konvinko precipe indas legi beletron. Ekde mia gimnazia aĝo mi kunportas la mesaĝon de mia instruisto pri la sveda: legado de beletro estas afero same sange grava kiel la vivo mem.

En la strebado iĝi memstare pensanta homo ekzistas neniu komparebla metodo. Legi beletran verkon estas vere sencoplene nur kiel privata ago. Se verko donu ion pli profundan al siaj legantoj, la deziro legi devas veni de interne. Tiam la elirpunkto neniam povas esti prestiĝo, lingva ekzerciĝo aŭ strebo plifortigi sian identiĝon kun iu lingvokomunumo. Literaturo estiĝas en la spaco inter la verko kaj tiu leganto, kiu spertas ke la aŭtoro formulas ion al kio mi, kiu legas, jam estis survoje, sed por kio mi ankoraŭ ne trovis la ĝustajn vortojn. Tiel literaturo povas samtempe mallongigi la vojon kaj vastigi la mondon.

Antaŭnelonge en mia biblioteko mezaĝa virino – kun lingvaĵo de edukita homo, zorge elektitaj vestaĵoj kaj okulfrapa lipruĝo – petis librojn de iu specifa aŭtoro. Laŭ la katalogo mi vidis ke ni posedas plurajn liajn librojn kaj mi ĝoje kondukis ŝin al la sekcio de beletro. La konsterniĝo de la kliento estis granda kiam ŝi komprenis ke temas pri romanisto. ”Ĉu la homo verkas romanojn? Ne, por tiaĵoj mi ne malŝparas mian valoran tempon.” Kvankam mi sentis kvazaŭ ŝi ĵus verŝus sitelon da akvo sur min, mi algluis profesiecan rideton kaj diris nenion. Sed mi pensis… ho – vi devus nur scii kiel svaga estas la limo inter fikcio kaj faktoj. La biblioteka klasifsistemo ja estas, same kiel ĉiuj klasifsistemoj, simple iluzio kiu helpas al homoj ne freneziĝi. La vero estas, ke faklibroj povas esti puraj fabeloj – dum beletro kutime estas pli vereca ol la vivo mem.

La obstakloj inter homoj kaj bona beletro estas ĉefe du – ambaŭ same malbonaj. Unu estas ĝuste la menciita prestiĝstampo, kiu povas kaj forpuŝi nelegemajn homojn kaj – ĉe tiuj kiuj tamen legas – meti filtrilon inter la leganto kaj la verko. En mia biblioteko mi regule faras ekspoziciojn laŭteme por montri bonajn sed maltro legatajn beletraĵojn kiuj kolektas polvon sur la bretoj. La ruzo tiam estas ne etikedi la librojn ”Klasikaĵoj” aŭ ”Nobelpremiitoj” (ĉar tiam ili plu kolektos polvon), sed anstataŭe surmerkatigi ilin sub pli tiklaj rubrikoj kiel ”Nepermesata Amo”, ”Sekso kaj Erotiko”, ”Milito kaj Paco” aŭ ”Geniuloj kaj Frenezuloj” .

La alia danĝero, kiu eventuale ne minacas en Esperantujo, sed jes aperas de tempo al tempo en mia kultursfero, estas la malo – la sinteno ke ĉiuj beletraj verkoj troviĝas sur la sama nivelo. Alivorte ke romano de Stephen King aŭ Jackie Collins enhavus same multe da vero kiel verko de Dostojevskij aŭ Ibsen. Tia indiferento igas min frosti.

Sed ĉu indas legi en Esperanto? Certe jes. Ĉu ĉiusemajne? Mi dubas. Sed mi ja neniam estis granda kolektanto de esperantistaj poentoj. Aliflanke mi de frua junaĝo estas granda kolektanto de legospertoj. La problemo pri esperantaj verkoj estas, ke ili malofte atingas trans la sojlon de mia interesiĝo. Ili simple malbone sukcesas en la konkurado kun svedlingvaj verkoj. Kaj mi scias ke tiun sperton mi dividas kun multaj.

Ĉu indas legi librojn tradukitajn al Esperanto? Tiuj esperantlingvaj legospertoj kiuj ion alportis al mi, estis originale verkita literaturo. Kiam, dum miaj universitataj studoj pri literaturhistorio, ni atingis nian nacian ikonon August Strindberg, iu bonvola esperantista konato proponis prunti iun lian verkon en esperanta traduko. Mi ne komprenis la ideon. Kial legi Strindberg en Esperanto? Tamen mi ne povis rezisti la tenton de legeto. La tradukinto ne turniĝu en sia tombo, sed la impreso estis plata, senodora, se ne diri sterila, kompare kun la sveda originalo. Mi ne povis liberiĝi de la sento ke Strindberg en Esperanto gustas je ligno. Kaj mi ne estas konvinkita ke la sola kialo estas tio ke neniu krom Strindberg iam sciis skribi kiel Strindberg. Cetere mi ankaŭ ne sentas logon legi ekzemple novelojn de Ĉeĥov en Esperanto kiam ekzistas brilaj tradukoj al la sveda.

Mi aŭdis la argumenton ke la esperanta literaturo, por gajni eksteran prestiĝon kaj plifortigi la memsenton de la esperantistaro, devas enhavi la samajn verkojn kiuj en tradukoj apartenas al la plej multaj lingvokomunumoj de la mondo. Tio sonas kiel bona penso (almenaŭ ĝis oni komencas diskuti tion kio konsistigu mondliteraturan kanonon), sed la vidpunkto ne estas aparte legoinstiga. Krome, laŭ mi, libroj estu ne nur eldonitaj aŭ eĉ vendataj, sed ankaŭ legataj, ĉar kiu iĝas feliĉa pro la nura ekzisto de libro sur breto aŭ en kapvorto de katalogo?

La plej sencoplenaj tradukoj laŭ mi estus tiuj de novaj, ankoraŭ malmulte konataj kaj tradukitaj verkoj. Tiel Esperanto povus roli kiel vera literatura ponto.

Cetere, dum la lasta semajno mi fakte legis esperantan libron: la eminentan romaneton Dis! de Sten Johansson. Sen aldona peno mi akiris novan poenton en la esperantista ĉielo!

La artikolo origine aperis en Libera Folio

La oktobra komentario de la pseŭdonimo Komitatano Z en La Ondo de Esperanto instigas min replike publikigi la suban komentarion. Mi verkis ĝin en aprilo, sed tiam ne publikigis, ĉar Aleksandr Korĵenkov fakte ĉesis ornami sian gazeton per nerilataj virinoj. Pro tio mi estimas lin. La celo de la repliko estas do ne li, sed lia anonima komentariisto, kaze ke la du ne koincidas.

La komitatano opinias la protestojn pri publikigoj de interalie nudfotoj en La Ondo de Esperanto paranojaj, sed mi opinias lian (mi kuraĝas supozi ke temas pri viro) neniigon esprimo de surfaceco. Mi ĝenerale opinias lian komentarion kontraŭdira. Unuflanke li eldiras la opinion ke la diskuto pri la rolo de virinoj en la movado surtabligis atentindan demandon, sed li tamen – ial – opinias ke la virinoj en la nova estraro de UEA estis duonperforte enpuŝitaj tien, kaj li specife interesiĝas vidi pruvojn ĝuste pri ilia kapacito. La kapacito de la viraj estraranoj ŝajne estas nepridubinda. Eble Komitatano Z scias pli ol mi pri tio kio okazis malantaŭ la kulisoj, sed esprimita kiel en la komentario, la eldiro impresas seksisme.

La anonima aŭtoro ankaŭ, laŭ tute propra logiko, priskribas la estraron en kiu tri estraranoj el sep estas viroj, tiel ke en ĝi ”preskaŭ mankas viroj”. Mia kompreno pri matematiko ne kongruas kun tia priskribo. Mi rekomendus al nia komitatano por amuzo ŝanĝi okulvitrojn kaj diri pri hipoteza sep-persona estraro en kiu tri estas virinoj: ”preskaŭ mankas virinoj”. Ĉu la okulvitroj sentiĝas malkomfortaj?

Cetere mi opinias… ke Komitatano Z malkaŝu sian identecon.

Maria Sandelin

La nepublikigita komentario

Unu el la valoraj lokoj de la monda literaturo estas la momento kiam Anna Karenina kaj Vronskij la unuan fojon vidas unu la alian. La hazarda renkontiĝo okazas en trajno, kaj la okazaĵon la leganto vidas tra la okuloj de la viro. En lia rigardo oni tamen ekvidas ankaŭ ŝian rigardon al li kaj sentas la reciprokecon. Kvankam neniuj vortoj estas eldirataj, Vronskij vidas ĉe Anna ĉefe ŝian personon – li ion ekkomprenas pri tio kio estas sub la surfaco, pri la viveco kaj la energio kiun ŝi reentenas, kaj li fasciniĝas. Kaj la leganto komprenas ke en ĉi tiu momento ekfajras io kio portos la romanon ankoraŭ 800 paĝojn ĝis la fino.

Simila etoso de magio estas sentebla en la nun aktuala filmo Girl with a Pearl Earring (Knabino kun perla orelringo). Ĝi baziĝas sur romano kun la sama titolo de Tracy Chevalier. Ties titolo siavice referas al pentraĵo de la nederlanda pentristo Johannes Vermeer, kiu vivis en la 17a jarcento. Rigardante la pentraĵon ”Knabino kun perla orelringo” oni ekhavas la saman senton kiel legante pri la renkontiĝo de Anna kaj Vronskij: la pentristo vidis ŝian animon, kaj krome li vidis ke ŝi vidis lin.

En la kinosalono kun mi sidis grandparte virinoj. Tiel estas ofte, sed pri ĉi tiu montrado la diferenco estis speciale sentebla kaj mi demandis min kial. La filmo estas klare erotika, sed en maniero kiu eble unuavice alparolas virinojn, ĉar la erotiko manifestiĝas per rigardoj kaj gestoj kaj eble ĉefe per tio kio ne estas farata aŭ eldirata. Rigardi la vere seksajn scenojn en Knabino kun Perla Orelringo, same kiel vidi la esencon de la renkontiĝo inter Anna Karenina kaj Vronskij, postulas certan gradon de imagkapablo. Eble virinoj ĉi-rilate disponas je pli da imagkapablo ol viroj? Tia alirmaniero al erotiko ja krome engaĝas onian tutan personon, male ol, nu ekzemple, rigardi nudfotojn. Mi nun havas proponon al Aleksandr Korĵenkov, la redaktoro de La Ondo de Esperanto: publikigu sur via kovrilpaĝo foton pri Colin Firth, la sorĉa vira ĉefrolulo en Knabino kun Perla Orelringo! Ne necesas ke li estu nuda.

Egaleco inter la seksoj ne temas nur pri pli aŭ malpli objektivaj faktoj kiel postenoj aŭ influpovo aŭ divido de taskoj en la socioj aŭ hejmoj. Strebo al egaleco aŭ malegaleco manifestiĝas en mil kaj unu aferoj, kiujn, se oni ekvidas ilin, oni povas aprobi aŭ malaprobi.

Al mi tre klara signo de malegaleco estas uzi virinojn (ĉu kun aŭ sen vestaĵoj estas malpli grave) kiel ornamaĵojn, kiel faras La Ondo de Esperanto, kaj ja cetere ne nur ĝi en la Esperanto-mondo. Mi ricevis la informon de la redakcio ke temas pri ĝenerala beleco, same kiel ekzemple naturbeleco, kaj ke tia ne bezonas apartan motivigon. Kiam mi demandis kial do ne aperas belaj viroj sur la fotoj, oni respondis ke la fotisto fotas preskaŭ nur virinojn.

Eble indus ŝanĝi la fotiston al iu kiu ne metas virinojn en la saman kategorion kiel belajn montarojn kaj printempajn florojn? Eble indus ekvidi la proprajn okulvitrojn? Esperantistoj ja jam ekvidis ion kion multaj aliaj homoj ne vidas, nome la lingvan malegalecon en la mondo. Kial do estas tiel malfacile ekvidi aliajn strukturojn de diskriminacio?

La afero temas pri tio ĉu oni kuraĝas rigardi la mondon per du okuloj aŭ ne. La mondo estas nome duseksa, kaj se oni rigardas ĝin per nur unu okulo – la vira – ĝi restas ja duona.

La unuokula rigardo estas nigrablanka. Tra ĝi videblas ne egaleco kiel principo por la rilato inter la seksoj, sed, kiel nuraj alternativoj, puritanismo kaj objektigo de virinoj. Finfine ambaŭ estas flankoj de la sama monero.

La leterkesto de La Ondo de Esperanto estas interesa legaĵo. Tralegante la, preskaŭ senescepte, virajn kaj unuokulajn, komentariojn pri la januaraj kovrilfotoj, mi ekmiras pri la aĝo de la skribintoj. Mi vidas antaŭ mi 15-jarajn adoleskajn knabojn, sed verŝajne la vero estas alia. Jen kelkaj ekzemploj el la gazeto, kiu nomas sin soci-kultura:

* La nova kovrilo multe altigas ĝian eksteran kvaliton. Eĉ ne sufiĉe nuda knabino aspektas multe pli alloge ol la zebraj strioj de la malnovaj kovriloj.
* Laŭ mi la kovrilpaĝo estas bela kaj inspira. Mi ja estas eterna adoranto de la virina beleco.
* La nova formo ege plaĉas al mi. Ankaŭ la fotoj estas belaj kaj interesaj.
* Mi nur volas diri, ke al mi tre plaĉis la fotoj sur la titol- kaj dorspaĝoj de LOdE-1. Ili montras tre bonan guston. Eĉ se iuj pruduloj kritikus vin, daŭrigu! La bela aspekto tre altigas la nivelon de via gazeto. Se mi ne estus feliĉa edzo, mi petus la adreson de la knabino…
* Provu en la julia numero doni fotojn de belaj nudaj kaliningradaninoj banantaj sin en glacitruoj.

Se la majoritato de viroj ne estus pli maturaj ol la ĵus cititaj, la mondo estus sufiĉe teda loko. Sed feliĉe ekzistas amaso da viroj kiuj kuraĝas legi Anna Karenina-n per du okuloj.

La artikolo origine aperis en Libera Folio