En la cirklo de brilo
Julio 30, 2004
La oficiala Esperantujo ŝatas trovi sin en brilo kaj pompo kaj la pinto estas certe la UK-oj. Mi sekvas la kongreson en Pekino de loko de spektanto, sur la alia flanko de la terglobo, kaj rimarkas ĉi tiun brilon jam en la listo de aliĝintoj. Kial doktoroj kaj profesoroj estas ĝuste doktoroj kaj profesoroj dum ĉiuj aliaj estas sinjoroj kaj sinjorinoj? Nu, iuj magistroj ankaŭ afiŝas sin same kiel iuj senedzaj virinoj al kiuj gravas anonci sian senedzecon nomante sin fraŭlinoj. (Kaj vanta diablo malantaŭ mia ŝultro komencas flustri pri miaj du universitataj diplomoj – ĉu mi devus pli ofte afiŝi ilin – meti en la telefonlibron ekzemple?) Eble la homoj timas esti miksitaj kun alia kun la sama nomo kaj tial uzas titolon? La risko ŝajnas malgranda en internacia konteksto.
La ĉefan pompon oni kompreneble trovas en la kongreso mem. Honoraj Komitatoj, Prezidantoj de Honoraj Komitatoj, Honoraj Prezidantoj de Honoraj Komitatoj, elektoj de Honoraj membroj kaj tiel plu igas ke mi ne scias, ĉu miri, gapi, ridi aŭ plori. Simpla vanto povas ŝajni stulta, tuŝe nematura, malnovmoda aŭ kio ajn, sed kion oni diru pri reciproka amindumado kun nedemokratiaj reĝimoj?
Estis ja bone ricevi konfirmon pri tio kion ni – nu – jam suspektis rilate UEA-n kaj nedemokratiajn ŝtatojn. La Prezidanto de UEA Renato Corsetti en reta intervjuo substrekas sian kontenton pri la subteno de la ĉina registraro al la kongreso kaj aparte mencias la retejon de la sama registaro, kiu nun ankaŭ aperas en Esperanto. Krome la subkomitato pri informado proponos al la komitato, ke UEA dum kongresoj faru en la nomo de la kongresanoj proponon al la loka registaro pri subteno al Esperanto. La proponantoj atentigas ke la registaroj en pluraj landoj konsideras la internacian opinion pli ol la proprajn civitanojn. Nu kaj kio? Kiel subkomitato de informado povas rezoni tiel cinike? Oni miras kaj gapas.
Mi volonte estus irinta al la Pekina kongreso, se eblus. Mi volonte vidus la Malpermesitan urbon kaj la Grandan muron, sur kiun mi povus konduki miajn infanojn por montri ke la mondo estas vasta, varia kaj interesa. Sed mi aliflanke ne volus esti unu el kongresanoj en kies nomo oni faras proponon al la ĉina registraro pri Esperanto aŭ ĝenerale pri kio ajn krom homaj rajtoj. Kaj verdire, mi ne kuraĝus esti protektata de la Alta Protektanto de la 89-a UK, Prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de la Ĉina Popola Respubliko, Wu Bangguo. La viro nome ne ŝajnas tute fidinda, almenaŭ ne se juĝi laŭ tio kiel li kaj liaj kolegoj protektas siajn proprajn civitanojn.
Al tiuj kiuj hazarde ne scias tion, indas mencii ke Ĉinio, spite evoluon ekzemple sur ekonomia kampo, daŭre estas unupartia ŝtato. La fakton ke estas malfacile kritiki la monopolon de la komunisma partio montras ekzemple tio, ke Ĉinio troviĝas en la sesa loko de la fino sur la listo starigita de la organizaĵo Reporters sans Frontières (Raportistoj sen limoj) en 2003 pri gazetara libereco en la mondo.
Internaciaj homrajtaj organizaĵoj, kiel ekzemple Amnestio Internacia kaj Human Rights Watch ankaŭ atentigas pri la vasta uzo de torturo kaj mortpuno en Ĉinio, kiu fakte estas la lando en kiu la plej multaj ekzekutoj okazas. Oni ankaŭ raportas pri diskriminacio kontraŭ etnaj kaj religiaj grupoj kaj kontraŭ samseksemuloj. La listo de mankoj el la vidpunkto de homaj rajtoj estas longa.
Foje brilo blindigas, tiel ke oni perdas la senton pri perspektivoj kaj proporcioj kaj forgesas demandi kiun prezon oni pretas pagi por atingi sian celon. Ĉu indas pagi per tiu honoro kiu estas ne ekstera kaj pompa sed vera kaj homa? Ĉu indas pagi per sia konscienco? Kaj ĉu eĉ indas gajni la simpation ĉe iu se tio signifas ke oni perdas ĝin ĉe iu alia? Kaj kiu estas la hierakio de internaciaj problemoj?
Al homoj kiuj volas eĉ iomete kontribui al pli bona mondo, mi momente ne emas rekomendi aliĝon al UEA, sed prefere al aliaj organizaĵoj (kies retpaĝoj eventuale ne estas legeblaj el Ĉinio): krom la supre menciitaj ankaŭ www.savethechildren.net, www.icrc.org, www.msf.org.
La rekomendo validas por ĉiuj kiuj plu kredas ke la mondo estas vasta, varia, interesa kaj pliboniginda kaj kiuj rifuzas rigardi ĝin tra nur unu okulo.
La artikolo origine aperis en Libera Folio







