Kiam la biero finiĝas
Junio 30, 2004
Lastatempe mi kune kun mia naŭjara filo eniris mondon kiu al mi antaŭe estis tute nekonata – la mondon de futbalo, kiu momente ŝajnas sorĉi tutan Eŭropon. Mi do ankaŭ konatiĝis kun la mondo de sport-ĵurnalistoj – same nekonata. Ĉar en mia proksimeco troviĝas pluraj ĵurnalistoj, mi pensis ke mi sufiĉe bone konas ĵurnalismajn alirmanierojn, sed ho ve, kia miskompreno. Sport-ĵurnalismo, almenaŭ la sveda variaĵo, nome estas tute aparta kategorio – pli simila al literaturo.
Fermante la okulojn oni povas pensi ke la ĵurnalistoj parolas pri io tute alia ol futbalo, ekzemple pri amo, morto aŭ simple la vivo mem: la etoso estas ”horora”, la golo de la danaj kontraŭuloj ”bela sed doloriga”. (Cetere mi miras kial kaj danaj kaj svedaj subtenantoj en la publiko maskis sin kiel vikingoj – vikingoj ja rabis, pefortis kaj murdis kaj certe pluraj el ili estis pedofiloj.) Sed kiam oni parolas pri la nederlanda teamo kiel militzono, mi ne plu scias ĉu estas parodio aŭ ne, tamen ankaŭ parodio ja estas literatura ĝenro.
Malkovrinte ĉi tiun flankon de futbalo, mi faris proponon en la biblioteko kie mi laboras. Ni povus logi novajn kategoriojn de homoj, montrante la futbalmaĉojn sur granda ekrano, kaj speciale proponi al ĉi tiuj evidente tre poeziemaj homoj bieron: pruntu volumon da ŝekspiraj sonetoj kaj vi ricevos senpagan bieron! Tamen iĝis nenio, ĉar ni ne rajtas oferti bieron.
Meze de la futbala sorĉo subite aperas antaŭ miaj okuloj retpaĝo en Esperanto kiu trafas min kiel pugno en la stomakon kaj igas futbalon – aŭ eĉ la elektojn de B-komitatanoj aŭ nova estraro de UEA – sufiĉe neinteresaj. Malsamideano Nikolao, kies ideoj antaŭe ŝajnis ĉefe ne kongrui kun normala kompreno pri la mondo, nun malferme admonas gepatrojn seksumi kun siaj infanoj. Ĉu mi legis ĝuste?
Mi por certeco relegas. Jes, laŭ Nikolao knabinoj bezonas virojn kaj knaboj virinojn por seksa instruado kaj 11-jaraj patrinoj laŭ li estas heroinoj. Kaj homoj kiuj malsamopinias pri ĉi tiuj laŭ li memklaraj veroj estas “mallumuloj”. Mi emas vomi. Nokte mi havas premsonĝon: miaj infanoj en infana kongreseto, kiun gvidas – Nikolao. Tuj vekiĝinte mi sentas malpeziĝon, rimarkante ke temis pri nura sonĝo, kaj mi pensas ke mia problemo estas tro vigla fantazio. Vere la vivo ja estas futbalmaĉo – bela kaj doloriga, sed ho kiel superrigardebla. Kaj la germana juĝisto ĉiam pravas.
Antaŭ kelkaj jaroj, en la infan-sekcio de la biblioteko en kiu mi tiam laboris, vizitadis iom aĝa viro kiu freneze interesiĝis pri porgepatraj gazetoj pri infanoj kaj precipe pri tiuj paĝoj kiuj montris nudajn infanojn, ekzemple reklamon pri bebaj vindaĵoj. Kiam li proksimiĝis, ni laŭeble kaŝis tiujn gazetojn kaj sekrete mi revis – vikinge primitive – ke iun tagon mi kraĉos sur lin ĝuste kiam li estos studanta la vindaĵ-reklamon. Tio tamen neniam okazis, ĉar bibliotekisto kiu kraĉas sur klientojn perdas la laboron, same kiel okazis al la itala futbalisto Totti, kiam li kraĉis sur danan vikingon. La vivo samkiel futbalo havas siajn regulojn.
Kelkajn tagojn post mia malkovro de la teksto de Nikolao aperis – ho kia koincido – ampleksa raporto pri interreta infana pornografio, raporto farita de la sveda sekcio de la internacia organizaĵo Savu la infanojn. Mi tuj sciis kiu organizaĵo momente estas al mi la plej grava, kaj mi aliĝis.
Eĉ se iuj kredas tiel, la reto ne estas ia sovaĝa okcidento de la vakeroj – ankaŭ tie validas leĝoj kontraŭ kiuj eblas krimi kaj laŭ kiuj oni povas esti juĝita.
La futbala ĉampionado finiĝas, la bieron en la glaso oni eltrinkas, la sola kandidato por prezidanteco de UEA pluprezidos, kaj la mondo restas pli-malpli simila al tio, kia ĝi estis antaŭe. Sed kiu povas ne reagi, kiam io trafas kiel pugno la stomakon?
La artikolo origine aperis en Libera Folio
Ĉu eblas ŝanĝi okulvitrojn?
Junio 29, 2004
Antaŭ iom da tempo mia bluokula filineto demandis al sia verdokula patrino: Panjo, kiam mi havos verdajn okulojn kiel vi? Plena je fiero, mi devis tamen seniluziigi ŝin dirante ke ŝi eble ĉiam havos bele bluajn okulojn. Kun la propra okulkoloro ni devas vivi, sed okulvitrojn feliĉe eblas ŝanĝi se ili sentiĝas malkomfortaj aŭ malnoviĝas kaj ni ne plu bone vidas per ili.
Multegaj homoj havas nigrablankajn okulvitrojn, aliaj rozkolorajn. Inter esperantistoj verdaj okulvitroj estas tre popularaj. Se la okulvitroj estas sufiĉe verdaj, oni juĝas aliajn homojn kaj iliajn agojn aŭ mankojn de agoj laŭ la verda difino. Precipe aliaj esperantistoj devas ja kompreneble tiam esti tre verdaj por ricevi la plej altan poenton.
Mi parolas pri sektismo. Kvankam ni vivas en la postmoderna tempo kun multegaj paralelaj pensofluoj kiuj renkontiĝas kaj naskas novajn pensosistemojn, ekzistas ankoraŭ amaso da sektistoj, ankaŭ inter esperantistoj. Laŭ ili Esperantismo estas ĉiosolva ideologio aŭ religio en la sama kategorio kiel pli frue en la historio kristanismo, marksismo aŭ psikanalizo. La strebo de la vivo estas la fina venko, kiu gvidos al miljara regno kun paco en la ĉielo kaj sur la tero kaj al ĉiuj homoj beno. Sed kiu ajn universala savteorio per kiu oni filtras sian mondrigardon estos mismontra, ĉar la mondo kaj la homoj estas kompleksaj kaj neniam plene per la racio atingeblaj.
Laŭ la esperantistaj sektistoj esperantisto estas laŭdifine lumigita, kaj sekve havas moralan devon lumigi kaj savi tiujn kompatindajn homojn, kiujn ankoraŭ ne trafis la lumo. Alivorte ni devas misii. Misiado estas laŭ sia naturo io alia ol informado. La diferenco povas esti harfajna, sed temas profunde pri respekto aŭ malestimo al aliaj homoj.
Tiuj kiuj rigardas la mondon tra verdaj okulvitroj opinias ĉiun esperantan projekton sen escepto subtenenda. Nenion aŭ neniun oni rajtas kritiki, ĉar Esperanto estas la lingvo de paco kaj amikeco, kaj tial oni devas eviti konfliktojn aŭ almenaŭ ŝajnigi ke ili ne ekzistas.
Unu centra punkto en la sektista mondrigardo estas la kategoria kontraŭemo al la angla lingvo. Ĉe tia limigita rigardo al la aferoj validas la tezo ke ĉiuj kiuj kontraŭas la dominan rolon de la angla kiel pontlingvo estas kun ni kaj ni kun ili. Tial ankaŭ eblas senprobleme inviti deekstere preleganton al la Universala Kongreso kaj lasi lin paroli pri ”nia komuna temo”, ne interesiĝante pri flankaj aferoj kiel liaj naciismaj tendencoj.
Vera sektisto parolas kiel la viro kiu reagis kun miro al la anonco de Libera Folio pri la literatura Nobel-premio de J.M. Coetzee. La verdulo demandis: kiel esperanta gazeto povas reklami anglalingvan literaturon? Tiu viro evidente havas tiel verdajn okulvitrojn ke li prefere forprenu ilin tuj, se li entute volas vidi ion esencan dum la resto de sia vivo.
Sed ankaŭ al ĉiuj aliaj mi rekomendas foje provi novajn okulvitrojn, ĉar la mondo iĝas pli multkolora tiel.
La artikolo origine aperis en Libera Folio
Kiu volas turni la fluon de riveroj?
Junio 29, 2004
Lastatempe en diversaj esperanto-forumoj – retaj diskutejoj kaj papera periodaĵo – aŭdiĝis akraj voĉoj kiuj igis min pensi ke mi troviĝas en alia epoko. Temas pri voĉoj kiuj opinias ke ili scias kiel aspektas la ĝusta formo de amo. De kie venas tia timo?
Kiaj koincidoj povas okazi – kiam mi legis la vesperan fabelon al mia filino hodiaŭ, mi subite eksentis ke ĝi povus esti ilustraĵo al la pensmaniero de homofoboj aŭ rasistoj. Kaj jes – la libro estas cent jarojn malnova. Eble mi ne devintus prunti ĝin de la biblioteko. Temas pri festo en ĝardeno kaj floroj kiuj ekhavis homajn trajtojn. La hierarkio estas klara – la plej altan statuson, ekzemple, havas la rozo. La parado iras, la floroj prezentiĝas kaj ĉio ŝajnas harmonia ĝis aperas la misherboj, kiuj ankaŭ volas partopreni la feston. La soldatoj de la ĝardenaj floroj tamen sukcesas forpeli ilin al la alia flanko de la barilo kaj la gaja festo povas daŭri.
La floroj de la fabelĝardeno memorigas min pri homoj kies granda timo devigas al strikta ordo kaj fiksaj limoj. Kaj mia konvinko estas, ke ju pli oni timas, des pli gravas la limoj. La vivo ene de tia limigita cirklo ŝajnas nigra-blanka, ununivela kaj komplete sen ebloj al homa evoluo. Kaj kiu estas la fonto de la timo – ĉu eble io ene de oni mem? La tezo ke malestimo al aliaj komenciĝas de malestimo al oni mem same validas kiel tio ke por ami aliajn oni devas unue ami sin mem.
Norma homo, laŭ la mondkoncepto de tro multaj, estas blanka, malsamseksema viro. Laŭ la sama mondkoncepto do ĉiuj kiuj devias de tiu normo (alivorte granda plimulto de la homaro) ŝajnas pli aŭ malpli minacaj kaj neperfektaj kaj devas resti malantaŭ siaj limoj.
En lando jam historia – oriente de la suno kaj okcidente de la luno – ŝtala estro decidis ke oni devas turni la fluon de riveroj. Kun la sama pensmaniero iuj homoj en nia tempo metas sin en la lokon de Dio kaj volas disciplini, korekti kaj puni tiujn kies amo fluas en ”malĝusta” direkto. Kvazaŭ amo – ne malamo – estus granda problemo en la mondo. De kie venas la timo?
Mi ŝatus kredi ke esperantistoj, kiuj ja ekvidis la lingvan malegalecon en la mondo, same facile ekvidus aliajn specojn de diskriminacio – ĉu kontraŭ virinoj, samseksemuloj, etnaj aŭ religiaj minoritatoj, sed mi ne certas ke estas tiel. Sed se pravas la akraj voĉoj (kvankam tio neniel estas pruvita) – ke gejoj abundegas kaj sentas sin tre bonvenaj en la Esperanto-movado – do tio estas bona noto al la malfermeco kaj toleremo de la plimulto de esperantistoj. Tiuj kiuj ĉefe sentas sin forpuŝataj estas verŝajne la homofoboj mem. De kie venas tia timo?







