Legi per la oreloj
Januaro 27, 2010
En Svedujo (same kiel en aliaj landoj, ekz Finnlando; legu cetere la interesan artikolon pri la temo de Harri Laine en Ipernity) ekzistas aparta aŭtoritato kiu produktas sonlibrojn specife por leghandikapitoj, kun escepto de la leĝo pri aŭtoraj rajtoj. Ĉi tiujn nekomercajn sonlibrojn rajtas posedi nur bibliotekoj, kaj oni sendas ilin senpage perpoŝte. Mi supozas ke iam estonte, parte aŭ tute, la fizikajn digitalajn sonlibrojn anstataŭos simple digitalaj sondosieroj, sendotaj digitale (En Danujo jam funkcias tiel.), sed dume estas ĉi tiel.
En la biblioteko kie mi laboras ni havas grandan stokon de tiuj sonlibroj, kaj ni priservas, krom la loĝantojn de la urbo (Malmö) ankaŭ aliajn publikajn bibliotekojn de la regiono. Oni povas kompreneble viziti la sonlibran sekcion en la biblioteko, sed krome ĉiun tagon, escepte de la semajnfinoj, dum specifaj horoj eblas telefoni kaj mendi sonlibrojn, kiujn poste ni sendas do perpoŝte.
La plej multaj el la aŭskultantoj de sonlibroj estas maljunaj virinoj, kiuj pro aĝo fariĝis vidmalfortaj, kaj ili plej ofte ne scias legi brajlon. Krome ili plej ofte vivas sole.
Longe mi havis la lundan skipon, la plej urĝan, ĉar ĉiuj kies libroj finiĝis dum la semajnfino telefonas lunde por peti novajn. La due plej urĝa tago de la semajno estas ĵaŭdo, ĉar tiam komenciĝas la semajnfina angoro: “Imagu se mi ne havos librojn semajnfine.” Libroj sendataj ĵaŭde kutime alvenas vendrede.
En la komenco de mia kariero mi unu fojon detruis, ne nur aliies, sed ankaŭ mian propran semajnfinon, kiam mi iun ĵaŭdon, en etoso de troa severeco, ne konsentis sendi sonlibrojn al blinda virino. Ŝi havis nome grandan monŝuldon al la biblioteko kaj formale ne rajtis prunti, sed la senespereco en ŝia voĉo kiam ŝi bildigis al mi semajnfinon en mallumo, soleco kaj silento atingis mian kunsenton tro malfrue – vendrede. Post tio mi estas malpli severa. Simila angoro sed multe pli granda kaj urĝa estiĝas ĉe la klientoj ĉiam antaŭ festotagoj, kiam la biblioteko estos fermita plurajn tagojn kaj neniuj libroj sendataj. Tiam la telefono sonoras senĉese.
Pere de la interparoloj oni ricevas imagon pri la vivo de tiuj homoj. “La tutan semajnfinon mi penadis por teni en la memoro iujn titolon kaj verkiston, sed mi ne sukcesis”, diris unu virino kaj ni poste kune penis rememori pri kio temis. Sed kia seniluziiĝo, ĉu ne, kia malvenko ne sukcesi pri tiu ĉefa tasko de la semajnfino. Kaj kia teruriĝo kiam la memoro forlasas onin. Necesas esti subtila kaj ne tro insisti, eĉ kiam, kiel ĵus antaŭ kristnasko okazis, iu obstine (kvankam ĉiam pli embarasite) ripetis malĝustan semajnan tagon por la okazonta kristnasko. “Sed mia filino diris ke la 24a estos marde…” Nu, ĉu gravas, la tagoj kaj la semajnoj ja miksiĝas facile kiam la vivo malrapidiĝas kaj la ĉefa grava horo por trafi estas la sonlibra deĵorhoro de la biblioteko.
Mi ofte renkontas homojn kies tuta vivo estas libroj. Per tio mi ne celas ke ili simple multe legas, sed ke legado estas la ĉefa vivenhavo. Temas pri maljunaj aŭ / kaj malsanaj homoj, foje pri prizonitoj. Tiuj homoj vivas en la universoj de la libroj. Eskapado estas grava, foje tute vivsubtena kaj neniel kondamninda aspekto de legado de beletro, sed ankaŭ de faklibra legado. “Ĉi-foje mi ŝatus legi ion el Aŭstralio, mi neniam estis tie.” Aŭ “Kiam mi estis pli juna mi ŝatis vojaĝi al Britujo, do sendu ion kio okazas tie”, la klientoj povas diri. Aŭ estu io pri amo, pasio, militoj kaj bataloj, kolor- kaj okazoplenaj rakontoj kiuj portas la leganton al foraj epokoj kaj landoj kaj igas la vivon interesa helpe de la imago.
Eĉ se el aliaj vidpunktoj, el ĉi-lasta legado per la oreloj ne diferencas de legado per la okuloj. Sed la auŝkultanto ĉiam havas interpretiston inter si kaj la verko – aŭ ĉu temas pri akompananto? Ĉiukaze tiu alia estas tre grava. Iuj preferas virojn, aliaj virinojn, iuj preferas aktorojn, dum aliaj ne. Pli neŭtrala voĉlegado aŭ multe da interepretado povas esti afero de gusto aŭ de temo, sed malĝustaj frazakcentoj kaj elparoloj povas multe ĝeni.
Oni verŝajne feliĉu ke oni kapablas mem legi, sed se / kiam ne, atendos (almenaŭ se oni troviĝas en ĝusta lando) dekoj da miloj da horoj por aŭskulti. Kaj – espereble – afabla bibliotekisto en la deĵorhora telefono.
La magio de nova jaro
Januaro 1, 2010
Alvenis nova jaro, kaj post la dek dua bato de la horloĝo oni tostas kaj rigardas ĉirkaŭe kaj subite vidas ĉion nove. Aŭ ĉu ne?
Spite ĉiajn spertojn pri tio kiel vere okazas ŝanĝoj en la vivo, novjare homoj emas kaj promesi kaj esperi pli bonajn sanon, vivon, mondon. Oni faru tion kion oni mem kapablas kaj la reston alportu la destino.
Ĉi-foje temas ne nur pri nova jaro, sed krome pri nova jardeko. Nu, matematike pedantaj homoj protestas, dirante ke nur venontjare venos la nova jardeko, sed tiu protesto estas kompreneble vana. Ĉu gravas? Ja la tempodivido estas ĉiukaze arbitra. La homo havas dek fingrojn, kaj laŭ tio ni kalkulas la mondon. La signifo de la momentoj kiujn ni elektis esti transiraj kaj magiaj estas iluzio, sed tamen la paso mem de la tempo ne estas iluzio.
Dek jaroj videblas – en la mondo, en la amikaro, en la propra vizaĝo, en la propraj infanoj kaj espereble ankaŭ en la propra saĝo. Kaj neeviteblas pensi: kio post dek jaroj? Kiujn bonajn kaj malbonajn faktojn ni tiam aldonos al la historio de la tiam pasintaj dek jaroj?
La jardekoj ne multas en homa vivo. Se oni bonŝancas oni havas eble ok, kaj poste estas fino. Ĉiu jardeko malsamas, la akcento daŭre ŝoviĝas kaj la sola konstanta afero estas la ŝanĝiĝoj.
Do bonvenaj estu la novaj jaro kaj jardeko, kaj bonvena la iluzio pri magio, kiu igas la homojn ree kaj ree promesi kaj esperi.
La vintro alvenas por kristnasko
Decembro 19, 2009
La vintro alvenis ĉe ni, se ĝin difini laŭ la vetero. Ĉi tie en la pleja sudo de Svedujo estas dum la vintraj monatoj kelkfoje fakte neĝo, plej ofte tamen ne, sed ia malfruaŭtuna aŭ fruprintempa, senfolia, griza, venta vetero.
Sed nun estas neĝo amase. Neĝon mi ŝatas, sed kun iuj kondiĉoj. Mi ŝatas kiam infanoj ĝojas pro ĝi, ĉar ĝi ebligas specialajn neĝoludojn. Mi tamen volonte konfesas ke mi ankaŭ ĝojas ke miaj propraj gefiloj jam estas sufiĉe grandaj por memstare iri glitveturi, dum mi povas sidi endome kaj spekti la neĝan belecon tra la fenestro. Mi ŝatas neĝon kiel ornamaĵon kaj mi ŝatas la lumon kiun ĝi alportas. Tre multe mi ŝatas neĝon kristnaske.
Sed mi ne ŝatas kiam la trafiko ne funkcias kaj la vetero kaŭzas longajn atendadojn sur ventaj peronoj kaj malfruojn al la laboro. (Aliflanke – estiĝas nesubtaksinda etoso kaj sento de komuneco inter homoj kiuj frostas kaj sakras kune dum la malvarmo glaciigas la piedfingrojn kaj la neĝo enflugas en la okulojn.) Niaj lokaj trajnoj ne estas adaptitaj al nia klimato kun fojaj frostegoj kaj neĝoŝtormoj. Ili estas produktitaj en Svedujo, sed kvazaŭ por pli sudeca klimato, kiel revo pri la Mediteraneo… En Finnlando frosto kaj neĝo ne haltigas trajnojn nek fermas lernejojn, eĉ kiam la temperaturo estas ĉirkaŭ 30 frostogradoj, kaj verŝajne simile estas en la nordaj partoj de Svedujo.
Ĉe ni, neĝo estas grava parto de la ideo pri kristnasko. Spite la sperton oni ĉiun jaron revas pri “blanka kristnasko”, la komuna memoro tiam estas kiel forblovita: neĝo kristnaske estas normala kaj videblaj herbejoj nekristnaskecaj.
Mi pensas ke kristnasko estas brila inventaĵo, kun aŭ sen neĝo – lumo en la mallumo kaj ripozo kiam nenion alian esencan eblas fari krom ripozi – de laboro, de la plej profunda mallumo, de malvarmo, ripozi por momento de la fiaskinta klimatrenkontiĝo kaj aliaj seniluziiĝoj, ripozi por havi fortojn malripozi. Kristnasko estas interspaco en kiu por momento nenio mankas. Eble eĉ ne neĝo.
Legu ankaŭ Dank’ al Dio
Vortoj gravas
Decembro 5, 2009
Esperantaj lingvodiskutoj malofte entuziasmigas min, sed ja okazas. Lastatempe reaperis la de tempo al tempo furoranta diskuto pri “neologismoj aŭ ne”, komencita per artikolo de Anna Löwenstein en revuo Esperanto kaj daŭrigita samrevue de István Ertl.
Se resumi la tekston de Löwenstein – “Poetoj detruas nian lingvon” – ĝi atakas la multvortecon de esperantaj poetoj, kiu laŭ ŝi kripligas la lingvon. La teksto de Ertl havas la titolon “Poetoj konstruas nian lingvon” kaj male defendas la poetojn, la novradikojn, kaj ĝenerale traktas tre interese la esencon de lingvo kaj literaturo. Legu ambaŭ artikolojn, se vi povas, en la oktobra kaj decembra numeroj de la revuo Esperanto.
La ideo pri demokratieco estas tre centra en la historio de Esperanto. Mi supozas ke samkiel mi, la plej multaj kiuj iam lernis Esperanton ŝatas la neŭtralecon kaj la relativan facilecon, do jen du esence demokratiajn trajtojn, de la lingvo. Sed mi konfesu ke kiam oni alvokas al limigo de la vortstoko mi teruriĝas kaj malagrable asocias.
Ĉu en la lingvo povas esti tro da nuancoj, tro da niveloj, tro da stilaj diferencoj, tro da pensoj, tro da sonoroj? Kompreneble ne. Uzataj vortoj estas bezonataj vortoj. Kaj kiu decidu, flanke de kiu, kiuj vortoj estas bezonataj kaj kiuj ne?
Aludo al demokratio kutime gravas kiam oni parolas pri “tro da radikoj” en Esperanto. La facileco estas laŭdire minacata, ne plu kiu ajn povas lerni la lingvon. Tiu “kiu ajn” estas tamen iom danĝera persono, se ŝia / lia lingvokapablo estu la plafono por la lingvo. Krom ke la sinteno estas malestima al tiu persono kun supozate limigita kapablo lerni lingvojn, temas pri timiga intelekta kripligado. Nur tro similas al Sovetio en la 30-aj jaroj, kiam la proklamata literatura normo “Socialisma realismo” postulis ke “kiu ajn”, ĉi-kaze “proleto” povu ĝin kompreni.
Grava ero de la esperanta kulturo estas favorado de diverseco kiam temas pri lingvoj kaj kulturoj. Ni do favoru diversecon ankaŭ rilate la vortstokon.
Klukante klaĉe
Novembro 1, 2009
Interrilatado inter inoj grupe havas siajn specifaĵojn kaj specialajn regulojn. Kelkaj el ili estas tre tedaj, ekzemple la antaŭsupozo ke ĉiuj inoj pasie interesiĝas pri kuirreceptoj. Ne gravas aĝo, socia grupo, nivelo de eduko aŭ interesiĝoj cetere – pri ĉiuj oni supozas ke ili interesiĝas pri manĝofarado. Ĉu inter viroj estas similaj temoj? Eble aŭtoj aŭ komputiloj, almenaŭ iagrade.
Alia tre grava ero estas la intima tono. Bonaj amikinoj estas intimaj. Ĉi tio estas ĝenerale natura kaj bona, sed povas ankaŭ foje esti deviga. Ekzistas inoj, nemalmultaj, kiuj ne kapablas paroli pri io ekster la persona horizonto, nenio krom rilatoj, sentoj kaj menstruoj. Same ekzistas viroj kiuj neniam ajn parolas pri personaj temoj, kio estas same unuflanka. Vario kaj kapablo ŝanĝi inter abstraktaj kaj konkretaj, personaj kaj pli ĝeneralaj temoj donas riĉecon al amikaj rilatoj.
Sed ekzistas unu grupa konduto, kiu elstaras kiel specife ina, kaj kiu ne estas aparte simpatia: klaĉado.
Inoj povas esti kiel kokinoj – klukantaj ĉirkaŭ la kaftablo. La sveda porinfana verkisto Astrid Lindgren kun ironia distanco kaj tre vivece en unu el la libroj pri Pipi Ŝtrumpolonga priskribas kiel la klaĉemulinoj de la urbo teruriĝas pro la normrompado de la sendependa knabino en la Vilao Vilaltao. Eble la sceno estis venĝo de la verkistino, kiu kaŭzis skandalon kaj klaĉojn en sia urbo kiam ŝi gravediĝis 18-jara sen edzo. Ŝi konis la fenomenon “klaĉado”.
Sendube ankaŭ viroj klaĉas, sed malofte kun la sama pasio kaj engaĝiĝo kiel iuj inoj. Kial estas ĉi tiel? Certe grava kialo estas la menciita intimemo de inoj. Estas nature kaj sane interesiĝi pri la vivo de aliaj – por kompreni la propran, kaj la mondon kiel tuton. Ĉu ne ĝuste tial ni homoj ankaŭ emas legi librojn kaj konsumi arton, kaj entute interkomunikiĝi? La afero estas nur ke tiu interesiĝo foje transiras iujn limojn kaj ne plu estas bonvola, ne nepre eĉ interesiĝas pri la vero, sed ŝajnas plenumi proprajn funkciojn.
Ekzemple – vivon pere de aliaj: inoj tradicie havis malpli interesan vivon ol viroj, ligitan ĉefe al la hejmo. Klaĉi pri aliaj homoj tial iĝis kompensa maniero travivi interesajn spertojn.
Foje klaĉado ŝajnas temi pri potenco kaj prestiĝo, aŭ manko de tiuj. Kelkfoje klaĉado celas metafore senarmigi tiujn kiuj troviĝas supre en la hierarkio. Kaj ja inoj tradicie troviĝis en diversaj subaj ŝtupoj de la hierarkioj.
Per klaĉado oni difinas sin mem kiel ion apartan disde la priklaĉatoj. Klaĉado subtenas normojn, en foje vere timiga kaj nesolidara maniero, daŭrigante la subpremon kontraŭ la propra grupo. Ja ofte la klaĉado de inoj pri inoj – precipe tradicie – temis pri la seksa vivo kaj reproduktado: kun kiu(j) viro(j) kiam, kiom da infanoj, en kiu aĝo kaj kun kiuj tempaj interspacoj, estis kaj plu estas paroltemo, kaj okazo de kondamnado, inter inoj pri aliaj inoj.
La malliberulo estas ofte sia propra plej bona gardisto, foje klukante kiel kokino ĉe la kaftablo.
La vivo estas gusto kaj koloro
Oktobro 17, 2009
Diri ke ni spertas la mondon per niaj sentiloj estas banale, tamen vero, kiun foje oni funde komprenas nur kiam perdiĝas aŭ malfortiĝas unu aŭ pluraj el la sentiloj. La vivo estas gustoj kaj koloroj, sonoj kaj odoroj kaj la metaforoj laŭaj.
La vivo povas esti griza, eĉ nigra sed ankaŭ luma kiel sunbrila tago. La amo estas ruĝa, aŭ ĉu blua? Kaj agrablaĵoj povas sonori kiel muziko aŭ birdkantado en la oreloj. Apetito rilatas al vivdeziro, melankoliuloj ne manĝemas, kion sciis jam Ŝekspiro
Kaj kiom ne signifas odoroj kaj sonoj por la memoro? De mia frua infanaĝo la pianludado de mia avino estas ligita al alia sono – de ŝiaj ungoj. Longe mi klopodis – sed ne sukcesis – reprodukti iun el la sonoj. Kaj kion signifas por la memoro la gusto de Magdalena kuko sciis Proust.
Mi antaŭ nelonge gajnis novan scion, peritan duavice de maljuna homo: Ne nur la vid- kaj aŭdkapabloj malfortiĝas dum la maljunaĝo, sed ankaŭ la gust- kaj flarsentiloj. Iom malĝojige, ja. Ĝis tiam necesas klopodi malrapide gustumi fajnajn ĉokoladojn kaj vinojn, flari kaj atenti la belecon de aŭtunaj folioj kaj printempaj tulipoj. Aŭskulti muzikon. Vivi.
UEA-membroj: la temo kaj la spektaklo
Oktobro 4, 2009
Kie ajn homoj kunvenas, la kunveno okazas sur du niveloj: sur kaj sub la surfaco. Diskutoj videbligas ĉiam du dimensiojn: la temon kaj la spektaklon. Kompreneble – ju pli proksimaj estas la homoj, des malpli necesas spektakli kaj aktori. Kaj male – ju malpli konataj, des pli gravas montri sin, meti kvazaŭ ŝildon antaŭ si por difini sin mem.
La interreta Vizaĝlibro (Facebook) estas elstara ekzemplo de forumo, kiu lastatempe interesas min preskaŭ eksklude el ĉi tiu vidpunkto, do kiel studobjekto. Alia – preskaŭ same interesa renkontiĝejo en la reto – estas la diskutlisto UEA-membroj ĉe Yahoo.
La celo de tiu listo estas ke individuaj membroj de UEA povu diskuti pri eblaj strategioj antaŭenigi Esperanton, do ĝi celas esti ia aldono al la formalaj instancoj de UEA. La ideo estas demokratia, simpatia kaj laŭdinda, sed…
Esperanton ĝi tutcerte ne antaŭenigas. Plej multe ĝi similas al batalkampo por kokoj. Kelkaj membroj batalas tute vane, kaj estas iom malgajige vidi kiel homoj jaron post jaro ripetadas sian ŝatatan ĉevaleton, kvazaŭ eĥon en malplenon.
La retlisto UEA-membroj plenplenas je testosterono. Inoj preskaŭ forestas. Iuj membroj fakte strebas diskuti, sed la plej multaj volas nur esprimi sian propran opinion, ofte en tono kiu malebligas interkompreniĝon. Tiu kiu diris ke unu el la utiloj de la listo estas ŝanco ekzerci sian retorikan kapablon, verŝajne trafis ion esencan.
Aparte interesa estas lastatempe listmembro, kiu ŝajnas havi amason da tempo, ĉar li ĉiutage skribas epistolojn pri tio kiel aĉe estas ĉio en la movado kaj kiel senespere idiotaj ĉiuj krom li mem. La enorma engaĝiĝo kiun li per tiu tempodediĉo montras estas kompreneble frape kontrasta al la enhavo de liaj mesaĝoj.
Al ĉiuj obseditoj kaj persistaj kverelantoj konsilon: lernu ludi violonon, plantu pomarbon, konatiĝu kun novaj homoj, lernu novan lingvon, engaĝiĝu politike aŭ sindikate, eksiĝu el UEA-membroj kaj eliru en la sunlumon! Tiel vi vidos eĉ la esperantomovadon el nova perspektivo.
Vera viro
Septembro 27, 2009
Adoleskaj knaboj estas kortuŝaj, precipe por tiuj kiuj konas ilin proksime (kaj memoras sian propran adoleskecon) kaj vidas la kontraston inter la ekstera fasado kaj la interna vundiĝemo.
Antaŭ kelkaj tagoj mi vidis spektaklon tra mia kuireja fenestro, kiam pluraj 14-jaraj knaboj konkure grimpis en stratan lampfoston. Plej lerta estis unu kiu kapablis levi sin mem ĝis la pinto per la nura forto de la brakoj. La aliaj laŭte admiris lin. Mi ne povis ne kun tenero observi ĉi tiun demonstron de vireco ĉe iuj kiuj nur ĵus komencis esti ĝuste viroj.
Kaj mi havis kialon pensi – kion ĉi tiuj knaboj perceptas kiel virecon? Kiuj estas la imagoj pri virineco kaj vireco videblaj en la socio? Kiel aspektas la normoj, tiu nevidebla edukado kiu okazas ekster la influo de la gepatroj?
Spite sufiĉe konsiderindajn diferencojn rilate al kulturoj kaj epokoj, vireco ŝajnas temi, nu, pri muskoloj. Pri forteco kaj potenco. Io tia. Muskoloj estis sendube utilaj en la praepoko, kiam necesis mortigi kaj porti hejmen grandajn arbarajn bestojn, kaj muskoloj ankaŭ estas bezonataj por porti bebojn aŭ pezajn sakojn de manĝaĵoj en nia nuntempa mondo. Tipe viraj okupiĝoj.
En unu fino de la forteco – kaj vireco – troviĝas la perforto. Sed en la alia – respondeco, kompetenteco, morala kaj intelekta forteco. Elektu mem la variaĵon.
Ne eblas paroli pri “veraj viroj” ne parolante pri “veraj inoj”, sen unu ne ekzistus la alia. Do kia estas la normo, relative universale valida, por virino? Nu, ĉiuj scias, ĉu ne – sentemo, empatio, komunikemo, ĝenerala moleco.
Iel la normoj pri vireco respektive virineco ekskludas unu la alian, kaj ĝuste tio estas tiel teda (kaj por adoleskantoj konfuza), ĉar finfine ja dezirinda ĉe homo estus miksaĵo de trajtoj.
Foje oni fariĝas laca. Sed mi esperas ke en tiu alia mondo, kiu eblas, kaj kiu eble iam venos, homoj estos unuavice homoj kaj duavice io alia, eble apartenantoj al iu sekso. Mi esperas ke tiam viroj kaj virinoj ne subpremos – nek unu la alian nek sin mem – per striktaj normoj pri tio kia estu viro, kia estu virino.
Ja ĉiel ajn, feliĉe, la eta diferenco ekzistas. Ĝi estas unu el la aksoj ĉirkaŭ kiuj la mondo turniĝas, tute sen nia aktiva helpo
La signifo de nomo
Septembro 20, 2009

La propra nomo estas por ĉiu homo intime ligita al la identeco. Miskomprenu ĝin iomete, misliterumu ĝin, metu la akcenton malĝuste kaj vi igos min alia, eble intence. En iuj klasikaj fabeloj ekkoni ies nomon signifas gajnon de tute fizika potenco super tiun homon. Nomi iun laŭ la vera nomo povis ankaŭ esti danĝere – tiel en multaj eŭropaj lingvoj lupojn kaj ursojn necesis nomi alimaniere.
La nomo, ja plej ofte ne elektita de oni mem, anoncas apartenon – al lingvogrupo, generacio, socia grupo.
Se oni volas kaŝi sian identecon aŭ modifi ĝin, eble igi ĝin pli interesa ol ĝi vere estas, oni povas uzi pseŭdonimon. En Esperantujo, inter la plej konataj tiaj estas Giorgio Silfer por Valerio Ari. Min multe interesas kion li kaŝas.
En lia propra retejo, do de la Esperanta Civito, unu el la ŝatataj manieroj manipuli la veron estas mistrakto de nomoj. Tiel, en unu el la lastaj noticoj, legeblas “Karleto” anstataŭ “Kalle”.
Kaj nun mi faros kiel ofte faras pri aliaj la verkanto(j) mem de la noticoj en Heko, mi klarigos instrueme ke ili malpravas: En la finna, nome, la gepatra lingvo de ĉi-Kalle, mia edzo, lia nomo ne estas karesnomo (malkiel en la sveda, el kiu lingvo ĝi estas prenita), kaj tial traduki per diminutiva formo estas erare.
Uzante karesformon oni povas, depende de la kunteksto, intimigi, infanigi, malgrandigi homon en nedeca maniero. En la kazo de Heko, ĉi tiu ekzemplo estas nur parto de ĝenerala tendenco en malagrabla maniero enŝteliĝi humilige sub la haŭton de homoj. Mi tamen kredas ke la plej multaj kiuj iam vizitas la retejon de la Civito faras tion kun rideto sur la lipoj, kvazaŭ temus pri aparta literatura ĝenro en Esperantujo.
Kiu mi estas?
Aŭgusto 29, 2009
En la nuntempa, postmoderna mondo, oni povas esti kiu oni volas, ĉu ne? Eniri unu identecon, poste eliri el ĝi por provi novan. Foje ŝajnas ke ĝuste tio estas samtempe la esenco kaj unu el la iluzioj de nia tempo.
En Esperantujo ofte aktualas temoj rilataj al identeco, ekzemple pri tio kio konsistigas nian esperantan komunecon, kiun rolon ludas nacieco kaj tiel plu.
En Libera Folio aperis lastatempe vidpunktoj de du ekstremaj tendaroj, kiuj ne tute interkomunikiĝis. Mi persone opinias ke ekzistas io inter flagparadoj kaj “animo vestita per propre elektita kostumo”.
Mi nepre bojkotus flagparadon en UK, kaj neniam mi surmetus nacian kostumon – tiaj fenomenoj ja kun radikoj en la naciromantiko, kreitaj kaj subtenataj kun politika celo. Tamen – identeco, inklude de geografia, etna kaj lingva deveno, ne temas pri konkurado. Ekzistas nenia olimpika ludo pri la plej bona deveno, la plej bona memsento, la plej bona identeco.
Oni devas ien aparteni. La fiero kiun ĉiu homo kun sana memsento havas pri si mem estas io alia – rilata al unikeco, al tiu aro da sennombraj, gravaj kaj malpli gravaj eroj en diversaj tavoloj de la konscio kiuj konsistigas la identecon: naskiĝo en specifa loko, loĝado aliloke, gepatra lingvo, kono de aliaj lingvoj, familio, amikoj, talentoj kaj maltalentoj, eduko kaj profesio, opinioj, seksa orientiĝo, spertoj, atingoj kaj malvenkoj, ŝatoj kaj malŝatoj. Senfine. Nur parton oni elektas, la cetero – simple estas.
Kaj mi ja kredas, ke por respekti aliajn homojn, necesas memrespekto, propra identeco.
Konscia homo kompreneble reflektas pri si mem, kiu oni volas esti, de kie oni devenas kaj kien oni estas survoje. Sed neniu havas nulan elirpunkton, nudan animon. Tio estas ĥimero.
Kaj rilate al Esperantujo? Mi aliĝas al tiuj kiuj vidas la riĉecon en la bunteco, kiuj kuraĝas agnoski diversajn identecojn, el kiuj landa deveno estas nur unu, kaj plej ofte ne la plej grava. For flagojn, sed, malkiel tiu, kiu asertas ke dum UK li estas ne svedo sed homo, mi estas kaj kaj. Ne eblas ilin distingi.









